*praktik/o UV *praktiko serĉi 'praktiko' [prakti.0o] Apliko de la reguloj aŭ principoj de arto, scienco, kredo ks; kontraste al teorio: kio en teorio ŝajnis afero tiel facila, en la praktiko montriĝas tre malfacila EE ; justeco, egaleco kaj frateco inter la popoloj en la praktiko estas plene ebla [1]; estante tute sensperta, li tiam ankoraŭ ne sciis, kia grandega diferenco estas inter teorio kaj praktiko [2]; en la praktiko ni devas kompreneble esti tre singardaj kun ĉia perfektigado de la lingvo [3]; en la lernejo de la praktiko de vivo […] Marta estis novulino Marta ; tion ĉi mi en mia granda praktiko jam multajn fojojn vidis: se la honestulo unu fojon estas elpelita el la nesto, tiam la diablo fariĝas lia mastro [4]; ni havas fruktojn, berojn kaj diversajn medicinajn herbojn […] mi forlasis la praktikon, tamen du, tri fojojn en semajno […] oni venas por peti konsilon PatrojFiloj ; tiu akirado per praktiko de artikigitaj sonoj fariĝis ĉiam pli kaj pli ofta ĝis, fine, la infano komencis imiti la aŭditajn vortojn Ret . kvankam teorie la kombinado de „da“ kun „la“ ne estas malpermesata, […] en la praktiko tia kombinado estas uzebla nur en tre maloftaj okazoj [5]. empirio, vivo, uzebleco 1. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 19083. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo4. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua5. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko afrikanse: praktyk albane: praktikë amhare: ልምምድ angle: practice arabe: ممارسة armene: պրակտիկա azerbajĝane: praktika beloruse: практыка bengale: অনুশীলন birme: အလေ့အကျင့် bosne: praksi ĉeĥe: praktikum ĉine: 实际 [shíjì], 實際 [shíjì], 实践 [shíjiàn], 實踐 [shíjiàn], 实证 [shízhèng], 實証 [shízhèng] dane: praksis estone: tava eŭske: praktikan filipine: kasanayan france: pratique (subst.) galege: práctica germane: Praxis greke: πρακτική guĝarate: પ્રથા haitie: pratik haŭse: yi hinde: अभ्यास hungare: gyakorlat igbe: omume irlande: cleachtas islande: æfa japane: 練習 [れんしゅう] jave: laku jide: פיר jorube: iwa kanare: ಅಭ್ಯಾಸ kartvele: პრაქტიკა kazaĥe: практика kimre: ymarfer kirgize: практика kmere: ការអនុវត្តន៍ koree: 연습 korsike: ghjuvevule kose: ukwenza kroate: praksa kurde: bikaranînî latine: praxi latve: prakse laŭe: ການປະຕິບັດ litove: praktika makedone: пракса malagase: fanao malaje: amalan malajalame: പരിശീലനം malte: prattika maorie: mahi marate: सराव monge: xyaum mongole: практик nederlande: praktijk njanĝe: mchitidwe okcidentfrise: praktyk panĝabe: ਅਭਿਆਸ paŝtue: عمل pole: aplikacja, praktyka portugale: prática ruande: imyitozo ruse: практика samoe: faiga sinde: رواج sinhale: ප්රායෝගික skotgaele: cleachdadh slovake: cvičenie, prax slovene: praksa ŝone: tsika sote: tshebetso sunde: praktek svahile: mazoezi taĝike: амал taje: การปฏิบัติ tamile: நடைமுறையில் tatare: практика telugue: ఆచరణలో ukraine: практика urdue: پریکٹس uzbeke: amaliyot vjetname: thực hành zulue: umkhuba praktikaserĉi 'praktika' [prakti.0a] 1.[prakti.0a.aplika] Rilata al aplikado de principoj aŭ reguloj: el tiu ĉi tuta grandega nombro nur du, sole nur du atingis efektiviĝon kaj trovis adeptojn kaj praktikan uzon EE ; krom la flanko praktika, [tiu afero] havas ankoraŭ alian flankon, […] pli gravan, flankon idean [6]; min interesas nur la praktika flanko Metrop ! [ĉu] ĝiaj laboroj restu absolute sen ia praktika rezultato [7]? la vilaĝanoj sekve senkonscie estas praktikaj vegetaranoj FK . fakta, efektiva, konkreta, materiala 2.[prakti.0a.utila] Konforma al sia destino aŭ celo; facile kaj oportune uzebla: tiuj ŝanĝaj proponoj […] efektive povus havi ian praktikan valoron [8]; antaŭ kiam la aerveturado estos fariĝinta afero vere praktika, multe da tempo fluos ChL ; tiu konsilo estas ne praktika kaj kaŭzita de ne sufiĉa pripensado DL ; ne estas lia kulpo, se la lingvo montriĝis ne praktika [9]. oportuna, taŭga, konvena, laŭcela 3.[prakti.0a.lerta] (iu) Lerte realiganta siajn celojn; kapabla apliki sian scion en la praktiko: praktika junulo sepjara, proponis, ke oni faru el la tombo publikan ekspozicion [10]; vi estas […] praktika homo, sed pri poezio vi komprenas ne[nion] [11]; kiel homo pli aĝa kaj praktika, por ĉiu vizito li faris al la pastrino riĉajn donacojn [12]; ni, industriistoj, devas esti praktikaj Marta ; kiamaniere en nia praktika tempo povas aperi tiaj malsaĝaj fantaziuloj EE . kompetenta1, pragmata, praktikema, sperta1 6. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 19067. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 19108. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 19109. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 190510. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kora sufero11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Koboldo ĉe la butikisto12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro X beloruse: практычны bulgare: практичен ĉeĥe: praktický ĉine: 实用性 [shíyòngxìng], 實用性 [shíyòngxìng], 实用 [shíyòng], 實用 [shíyòng], 从实际的角度看 [cōngshíjìdejiǎodùkàn], 從實際的角度看 [cōngshíjìdejiǎodùkàn], 在实践中 [zàishíjiànzhōng], 在實踐中 [zàishíjiànzhōng], 实际应用 [shíjìyìngyòng], 實際應用 [shíjìyìngyòng], 便宜 [biànyí], 事实上 [shìshíshàng], 事實上 [shìshíshàng], 实用主义地 [shíyòngzhǔyìde], 實用主義地 [shíyòngzhǔyìde], 实用地 [shíyòngde], 實用地 [shíyòngde], 本質上 [běnzhìshàng], 本质上 [běnzhìshàng], 现实 [xiànshí], 現實 [xiànshí] france: pratique (adj.) germane: praktisch hungare: 1. gyakorlati 2. praktikus 3. gyakorlatias japane: 実地の [じっちの], 実践的な [じっせんてきな], 実際的な [じっさいてきな], 実用的な [じつようてきな], 実用向きの [じつようむきの], 便利な [べんりな], 役に立つ [やくにたつ] nederlande: praktisch pole: praktyczny, celowy ruse: 1. практический 2. практичный 3. практичный slovake: praktický tibete: བེད་སྤྱོད་ཅན་ ukraine: практичний praktikiserĉi 'praktiki' [prakti.0i] (tr) 1. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] Apliki la principojn de arto, scienco, kredo ks: ne malmultaj el tiuj, kiuj praktikis magiajn artojn, alportis amase siajn librojn [13]; oni ankoraŭ tro malmulte praktikas tiun arton [de rakontado] [14]; mi iris al Venezio por praktiki la profesion, […] kiom estas malagrable esti devigata sendiference karesi maljunan marĉandiston, advokaton, monaĥon Kandid ; oni praktikas la metion en grandaj mezuroj [15]; kiam iu religio estas praktikata sur vastaj teritorioj, tiam kompreneble ankaŭ la koncerna religia lingvo havas la saman etendiĝon Ret ; li estis ambaŭseksema, kaj praktikis samseksemecon, kvankam tre modere ChR . utiligi2, uzi1 2. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] Efektivigi, realigi: se post du horoj oni ne praktikis la transfuzion, ŝi estas pereonta ChL ; iru en la belan mondon kaj praktiku la virtojn, kiujn mi instruis al vi Iŝtar ; [li kisis] laŭ la plej aprobita maniero, kvankam li neniam antaŭe praktikis tian agon, nek eĉ studis ĝin per kurso TAA ; pro la enuo mi muelludis per miaj haluksoj, tion mi praktikis alterne antaŭen kaj inverse VaK ; KELI organizas siajn ĉiujarajn kongresojn, kaj multaj anoj praktikas tiun „efikan kontakton“, pri kiu revis la fondintoj EeP . plenumi 3.[prakti.0i.ekzercigxi] (evitinde) (refleksive aŭ netransitive) Ekzerciĝi, sin ekzerci. 13. La Nova Testamento, La agoj 19:1914. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj15. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua angle: put into practice beloruse: 1. практыкаваць 2. ужываць на практыцы ĉeĥe: praktikovat, provádět, pěstovat ĉine: 实践 [shíjiàn], 實踐 [shíjiàn], 实行 [shíxíng], 實行 [shíxíng], 付諸實施 [fùzhūshíshī], 付诸实施 [fùzhūshíshī], 施行 [shīxíng], 執行 [zhíxíng], 执行 [zhíxíng], 践行 [jiànxíng], 踐行 [jiànxíng], 行医 [xíngyī], 行醫 [xíngyī], 謨 [mó], 谟 [mó] france: 1. pratiquer 2. mettre en pratique germane: 1. praktizieren 2. in die Praxis umsetzen hungare: 1. gyakorol, praktizál 2. gyakorlatban alkalmaz japane: 実地に用いる [じっちにもちいる], 実践する [じっせんする], 実行する [じっこうする], 行う [おこなう] nederlande: uitoefenen, in praktijk brengen nepale: अभ्यास pole: praktykować, aplikować ruse: 1. практиковать 2. применять на практике slovake: praktizovať, uplatňovať v praxi, uskutočniť, vykonávať ukraine: практикувати, мати практику praktikebla serĉi 'praktikebla' [prakti.0ebla] (pri teorio, principo ks) Tia, ke oni povas ĝin apliki en la praktiko: via ideo estas bonega teorie, sed malfacile praktikebla KPr ; la ĝisnunaj provoj estas tro artecaj, tro abundaj, tro komplikaj, nepraktikeblaj [16]. 16. Monato, Franz-Georg Rössler: Ideoj, konceptoj, maksimoj de J. J. Becher (1635–1682), 2010 beloruse: магчымы для практычнай рэалізацыі germane: praktikabel pole: możliwy do zastosowania praktikemaserĉi 'praktikema' [prakti.0ema] Preferanta utilecon de aplikado ol profundiĝon en teoriajn metodojn de scienco, arto ktp; pragmata: UEA sola sukcesis rezisti la naciisman ondon, establiĝante en la okuloj de la praktikemaj esperantistoj kiel reprezentanto de la tutmonda Esperanto-Movado EeP ; nu, se estas trinkmono gajnota, mi preferus, ke ĝi estu de mi, – kia praktikema faktoro, ekkriis la pordisto ridante KPr ; ni ne tiru profiton el la ago de nepraktikema homo en la festa nokto MkM ; mi distingas inter personoj kiujn vi ĵus nomis spektemaj, hobiemaj, praktikemaj Rsp ; Olga estis praktikema kaj tre kompetenta administranto [17]; imponemuloj ja abundas, precipe inter la negocistoj, kiuj fakte estas malpli praktikemaj ol ili pretendas [18]. laika, profana 17. Monato, Donald Broadribb: Prisilentita heroo, 200618. La Ondo de Esperanto, 2002, № 10 beloruse: практычны ĉeĥe: praktický ĉine: 务实 [wùshí], 務實 [wùshí] france: pratique (adj.) germane: praktisch veranlagt, pragmatisch hungare: gyakorlatias japane: 実務的な [じつむてきな], 実際的な [じっさいてきな] nederlande: op de praktijk gericht pole: praktyczny, pragmatyczny ruse: практичный slovake: praktický ukraine: практичний administraj notoj