laiko
- 1.
- Ekleziano kiu ne estas kleriko aŭ monaĥo. profanulo, ekleziulo.
- 2.
- (figure)
Homo, ne havanta apartan kompetentecon;
nefakulo, malspertulo:
laiko en lingvistiko ofte ne konscias la alilandan
devenon de esprimo, kiun li uzas;
komputila laiko.
Rim.: La metaforo implicas ke la klerikoj estas pli kleraj; tio certe malveras en (ekz-e) ortodoksismo, kie la laikoj partoprenas en la ekleziaj aferoj (inklude la konciliojn), profesoras en pastraj altlernejoj ktp; absolute maleblas uzi la rusan „мирянин“ por diri „diletanto“ ‐ male, oni trovas tute senironiajn tekstojn pri „du eminentaj teologoj laikaj, Ĥomjakov kaj Kirievskij“. Oni do prefere uzu tiusence la vorton profanulo (ankaŭ Zamenhof uzis la „profan“-vortojn por esprimi nekompetenton). [Sergio Pokrovskij]
- angle:
- 1. layman 2. layman, non-professional
- ĉeĥe:
- laik, nikoli kněz nebo mnich
- ĉine:
- 俗家 [sújiā], 老外 [lǎowài], 非专业人员 [fēizhuānyèrényuán], 非專業人員 [fēizhuānyèrényuán], 外行人 [wàihángrén] 2. 外行 [wàiháng], 素人 [sùrén], 門外漢 [ménwàihàn], 门外汉 [ménwàihàn]
- france:
- 1. laïc (subst.), laïque (subst.) 2. béotien (subst., fig.), ignare (subst.), ignorant (subst.), inculte (subst.)
- germane:
- Laie
- greke:
- λαϊκός
- hungare:
- 1. laikus, világi 2. laikus, nem szakmai
- japane:
- 俗人 [ぞくじん], 在家 [ざいけ], しろうと
- katalune:
- 1. laic (subst.) 2. llec (subst.)
- nederlande:
- leek
- pole:
- 1. laik, świecki 2. laik, dyletant, ignorant
- portugale:
- leigo
- ruse:
- 1. мирянин 2. профан
- slovake:
- diletant, neodborník
- ukraine:
- світська людина, мирянин, нефахівець, дилетант, профан
laika
- 1.
-
Rilata al laiko1,
neklerika:
laika profesoro en teologia akademio;
laikaj partoprenantoj de koncilio.
Rim.: La PIV-oj ne klare distingas inter laika kaj sekulara; en multaj okazoj la du nocioj estas interŝanĝeblaj, sed ne ĉiam. La vico „eklezia ‐ klerika ‐ laika ‐ sekulara“ estas analogia al la vico „militista ‐ oficira ‐ soldata ‐ civila“; la diferenco eble malpli evidenta en la kulturoj kie oni identigas eklezion kun la klerikaro. [Sergio Pokrovskij]
- 2.
- (figure) Nekompetenta, nefakula: inter elektraj "ŝnuroj" kaj "kabloj" ni faras la saman laikan distingon kiel inter ne-elektraj [1].
1.
W. Pilger: Lingvo-normoj: utilaj kaj vanaj,
http://www.xs4all.nl/~pilger/pilger/hejm1-8l.htm
- angle:
- 1. lay, secular 2. lay, non-professional
- ĉeĥe:
- laický
- ĉine:
- 非专业 [fēizhuānyè], 非專業 [fēizhuānyè], 外行 [wàiháng]
- france:
- laïc (adj.), laïque (adj.), béotien (adj., fig.), ignorant (adj.), lai (laïc)
- germane:
- laienhaft
- greke:
- λαϊκός
- japane:
- 俗人の [ぞくじんの], 在家の [ざいかの], 世俗の [せぞくの], 非宗教的な [ひしゅうきょうてきな], しろうとの
- katalune:
- 1. laic (adj.) 2. llec (adj.)
- nederlande:
- leken-, wereldlijk
- pole:
- 1. laicki, świecki 2. laicki, dyletancki, ignorancki
- portugale:
- leigo
- ruse:
- светский (не церковный) 1. мирской (не церковный) 2. непрофессиональный
- slovake:
- laický
- ukraine:
- світський, мирський, дилетантський, необізнаний, непрофесійний
administraj notoj
pri
~o 1.:
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a: Mankas dua fontindiko.
Mi kredas, ke laiko ne bezonas esti membro de iu ajn eklezio. Suficxas, ke li ne estu kleriko aux monahxo. [MB]pri ~o 1.:
Por mi la aserto de MB sonas kiel "soldato ne bezonas aparteni al iu ajn armeo, sufiĉas ke li ne estu oficiro". La sencon kiun celas MB mi esprimus per "civilulo" aŭ per "sekularulo". [Sergio]~o: Mankas fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a: Mankas dua fontindiko.