1real/a, 3realism/o

reala

Efektive ekzistanta kaj kontrolebla: nia reala, proza tempo FK ; la fantoma lago fariĝos reala, kaj la tero senakva fariĝos fonto de akvo [1]; li ne sciis, ke reala estas tio […] sed li pensis, ke li vidas vizion [2]; la ordinaraj historioj, da kiuj ni havas tute sufiĉe en la reala vivo [3]; la ŝanĝiĝantaj pensoj en ŝia sonĝo akceptis la formon de realaj bildoj [4]; ne malbonigu al mi miajn knabinojn kaj ne parolu kun ili, se vi ne havas pli realajn intencojn [5]; veran viron mongajnantan kaj realan vi elektu, ne revulon VivZam ! la imagataj teruroj malaperis en la ĉeesto de la realaj torĉoj [6]. VD:efektiva, fakta, karna, objektiva, palpebla, praktika.
angle:
actual
beloruse:
рэальны, сапраўдны
ĉeĥe:
reálný, skutečný, věcný (týkající se věci)
ĉine:
实在 [shízài], 實在 [shízài], 切实 [qièshí], 切實 [qièshí], 果真 [guǒzhēn], 真实 [zhēnshí], 真實 [zhēnshí], 确 [què], 確 [què]
france:
réel
germane:
wirklich, real
hispane:
real
hungare:
valós, tényleges, valóságos, reál-
japane:
現実主義の [げんじつしゅぎの], 現実に即した [げんじつにそくした], 現実的な [げんじつてきな]
nederlande:
werkelijk, echt
pole:
istniejący, realny, rzeczywisty
ruse:
реальный
slovake:
reálny, skutočný, vecný
ukraine:
реалістичний,

realo

1.
Tio, kio reale ekzistas: perdi kontakton kun la realo; revo kaj realo VivZam ; la svagaj limoj inter realo kaj sonĝo, inter efektivo kaj imago, inter frenezo kaj racio [7]; nenio estas pli danĝera ol blinda entuziasmo, kiu ne vidas la realon [8]; tiuj nombroj ne spegulas la realon [9]; la brazilaj amasinformiloj plene maskis la realon [10]; la aŭtoro ne konas la realon de la kuba situacio kaj simple ripetas la opinion distrumpetatan de la amaskomunikiloj [11].
2.
MAT(arkaismo) [12]=reelo.
HOM:realo (monero)
7. Jorge Camacho: Pri realo kaj la malo, Monato, 2000/09, p. 23
8. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Signo pri maturiĝo de klaso, 1925-07-09
9. Ionel Oneț: Pri kaldronoj kaj potoj: ĉu ambaŭ kotaj?, Monato, 2000/07, p. 6
10. Monato, Gilbert Ledon: Kvina povo, 2003
11. Radio Havano: Castro apud Pinochet, Monato, 2000/04, p. 4
12. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 15
angle:
1. reality
beloruse:
1. рэальнасьць
ĉeĥe:
hmotný svět, reálno, skutečno
ĉine:
1. 现实 [xiànshí], 現實 [xiànshí], 真事 [zhēnshì], 实际 [shíjì], 實際 [shíjì], 真实性 [zhēnshíxìng], 真實性 [zhēnshíxìng], 真际 [zhēnjì], 真際 [zhēnjì]
france:
1. réalité (la réalité en général)
germane:
1. Wirklichkeit, Realität
hispane:
1. realidad
hungare:
1. (a) valóság, (a) realitás
japane:
現実主義 [げんじつしゅぎ], 写実主義 [しゃじつしゅぎ], リアリズム, 実在論 [じつざいろん]
nederlande:
1. werkelijkheid
pole:
rzeczywistość
ruse:
1. реальность
slovake:
hmotný svet, reálno, skutočno
ukraine:
реалізм

realaĵo

1.
(arkaismo) Realo: ŝi rememoris sian sonĝon, kiu staris ankoraŭ antaŭ ŝi tiel vive, kvazaŭ ĝi estus realaĵo [13]; liaj sonĝoj estas bazitaj sur realaĵo [14]; li opiniis, ke li enveturas rekte en la landon de aventuroj, kaj tamen ĉirkaŭe estis nuda realaĵo [15].
2.
Fenomeno de la reala vivo, precipe apartaĵo de epoko aŭ loko; fakto: tio ne estas plu plano, sed realaĵo [16]; en multaj partoj de l' mondo milito pro akvo povus fariĝi brutala realaĵo [17]; [per tiu nomŝanĝo la aŭtoro] eble volis eviti plenan identigon kun la historiaj realaĵoj [18].
angle:
realia
beloruse:
рэалія
ĉine:
实际情况 [shíjìqíngkuàng], 實際情況 [shíjìqíngkuàng]
france:
réalité (une réalité particulière)
germane:
2. Tatsache, Fakt
hispane:
realidad
hungare:
való dolog, létező dolog, realitás
nederlande:
realiteit
pole:
rzecz rzeczywista
ruse:
реалия

realigi

(tr)
Fari ion (planitan, projektitan, kontraktitan) reale ekzistanta: la unuan fojon la revo de miljaroj komencas realiĝi [19]; realigi sian programon; sinjoro Eduardo havis simpation al mi, […] mi havis la aĝon de dekok jaroj kaj mi estis bela... li realigis tiun simpation en tia maniero, kiu certe estis por li agrabla Marta ; kiam la aŭtoroj de tiuj ĉi projektoj alpaŝas al ilia realigado, ili tuj konvinkiĝas... ke tio, kio en teorio ŝajnis afero tiel facila, en la praktiko montriĝas tre malfacila kaj neplenumebla [20]; sukcese realigitaj projektoj [21]; realigi politikon celantan egalrajtecon [22]. SIN:efektivigi, plenumi.
19. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
20. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, VI
21. Evgeni Georgiev: Ekspozicio de famaj artistoj, Monato, 2000/07, p. 15
22. Evgeni Georgiev: Nova ŝanco por ĉiuj etnoj, Monato, 2000/03, p. 10
angle:
implement
beloruse:
рэалізаваць, зьдзейсьніць
bulgare:
осъществявам
ĉeĥe:
provádět, provést, realizovat, uskutečnit, uvádět v život, vykonat
ĉine:
做到 [zuòdào], 变现 [biànxiàn], 變現 [biànxiàn], 实现 [shíxiàn], 實現 [shíxiàn]
france:
accomplir, effectuer, réaliser (effectuer)
germane:
verwirklichen, realisieren
hispane:
realizar
hungare:
megvalósít, realizál, beteljesít
nederlande:
verwerkelijken, realiseren
pole:
urzeczywistniać, wykonywać, realizować
ruse:
реализовать
slovake:
realizovať, uskutočniť, vykonať

realigo

Efektivigo: la fido estas realigo de esperataĵoj, provado de aferoj ne vidataj [23]; la grandegajn elspezojn por la realigo de siaj artprojektoj ambaŭ artistoj mem transprenis [24]; la partipolitika konstelacio ĉiam malhelpis realigon de tia reformo [25]; KOMP por tiu komputilo estas pluraj realigoj de C.
23. La Nova Testamento, Hebreoj 11:1
24. Evgeni Georgiev: Ekspozicio de famaj artistoj, Monato, 2000/07, p. 15
25. Stefan Maul: Majstroverko, sed nur taktika, Monato, 2000/10, p. 8
angle:
~igo: implementation.
beloruse:
рэалізацыя
ĉeĥe:
~igo: provedení, realizace, uskutečnění, výkon.
france:
~igo: implantation, implémentation.
germane:
Realisierung ~igo: Implementierung.
hungare:
~igo: megvalósítás, implementálás.
nederlande:
~igo: realisatie, implementatie.
pole:
~igo: realizacja.
ruse:
~igo: реализация.
slovake:
~igo: prevedenie, realizácia, uskutočnenie.

realiĝi

(ntr)
Iĝi reala, ne plu virtuala, efektiviĝi: la revo de miljaroj komencas realiĝi [26].
Rim.: Konfuzebla kun re·al·iĝ·i, aliĝi denove.
26. L. L. Zamenhof: Paroloj, L. L. Zamenhof: Unua Kongreso 1905 en Boulogne-sur-Mer
beloruse:
рэалізоўвацца, ажыцьцяўляцца, зьдзяйсьняцца
ĉine:
应验 [yìngyàn], 應驗 [yìngyàn], 成真 [chéngzhēn]
france:
se réaliser
germane:
wahr werden
pole:
urzeczywistniać się, tworzyć się

realisma

Prudenta, bazita sur la realo, realigebla: liaj postuloj, planoj ne estas realismaj; realisme pensante, ni ne atendu ke la Fina Venko okazos jam morgaŭ; tio ŝajnas bedaŭrinde realisma, sed ne centprocente vera [27]; ni restu realismaj: dekstregaj partioj ekzistas ne nur en Germanio, sed ankaŭ en aliaj demokrataj ŝtatoj [28]; oni levas la elspezkriterion al pli realismaj niveloj [29].
27. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
28. Monato, Stefan Maul: Ne nur protesto, 2004
29. Monato, A. Giridhar Rao: La barata ekonomio: miraklo neefika, 2008
angle:
realistic
beloruse:
рэалістычны, рэальны
ĉeĥe:
realistický, střízlivý
ĉine:
写实 [xiěshí], 寫實 [xiěshí], 现实主义 [xiànshízhǔyì], 現實主義 [xiànshízhǔyì]
france:
réaliste (adj.)
germane:
realistisch
hispane:
realista
hungare:
reális, realisztikus
nederlande:
realistisch
pole:
realistyczny
ruse:
реалистичный, реалистический, реальный
slovake:
realistický

3realismo

1.
FIL Platona kaj skolastika doktrino, kiu konsideras la ĝeneralajn ideojn kiel objektive ekzistantajn: Se vi estus filozofo / El la skol' de l' realism', / Vi komprenus, ke […] [30]. ANT:nominalismo.
2.
BELA Ĉia arta stilo, kiu celas prezenti la mondon real-konforme sen plinobligo aŭ fantaziemo: eŭropaj kritikistoj emas paroli pri realismo aŭ kubismoekspresionismosurrealismo [31]; Jorge Camacho pintas mejloŝtone en la realisma tradicio de la esperanta literaturo [32].
Rim.: La 3a OA registras realism/o kun propra radiko, sed ni konsideras ĝin laŭregula derivaĵo de real/a.
30. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Brumm Kaj Pipenbek
31. Monato, Renée Triolle: 500 ĉefverkoj en Monako, 2006
32. Monato, Carlo Minnaja: Du vivpoemaroj, 2005
beloruse:
рэалізм
ĉine:
现实主义 [xiànshízhǔyì], 現實主義 [xiànshízhǔyì]
france:
réalisme
germane:
Realismus
hispane:
realismo
hungare:
realizmus
nederlande:
realisme
pole:
realizm
ruse:
реализм

nereala, malreala

Iluzia: Dio elektis [objektojn] nerealajn, por neniigi la realajn [33]; la rakonto ŝajnas al mi tre nereala [34]; ŝi ektimis nereale [35]; (figure) Peterburgo la fantasta, malreala, freneziga, groteska urbo [36]. VD:aera, fantoma, reva, subjektiva, trompa, utopia, venta
33. La Nova Testamento, I. Korintanoj 1:28
34. Monato, Donald Broadribb: Romantika romano, sed ĉu sukcesa?, 2012
35. Monato, Laimius Stražnickas: Pri la aferoj misteraj, 2005
36. Monato, Dmitrij Cibulevskij: Ukrainaj kantoj kaj peterburgaj groteskoj, 2003
beloruse:
нерэальны
ĉeĥe:
ireální, nereálný, neskutečný
ĉine:
[jí], 虚无缥缈 [xūwúpiǎomiǎo], 虛無縹緲 [xūwúpiǎomiǎo], 虚无飘渺 [xūwúpiāomiǎo], 虛無飄渺 [xūwúpiāomiǎo]
france:
irréel
germane:
unwirklich, irreal
hispane:
irreal
hungare:
nem valóságos, irreális
nederlande:
irreëel
pole:
nierealny, nierzeczywisty
ruse:
нереальный
slovake:
neskutočný

surrealismo

(evitinde)
Superrealismo: surrealismo (enkondukanta imagitan realecon) [37]; la pentraĵoj de Germaine Hoffmann pere de esprimivaj rimedoj estas formale simbolismaj kreaĵoj, portantaj iufoje surrealisman signifon [38]; alia fonto [de] surrealismo estas la psikanalizo [39].
37. Monato, Renée Triolle: 500 ĉefverkoj en Monako, 2006
38. Monato, Evgeni Georgiev: Strebo al la efika figuro, 2003
39. G. Cappa: Rilatoj inter lingva kaj literatura kreemoj, Literatura Foiro, jaro 1982a, numero 76a, p. 6a
beloruse:
сюррэалізм
ĉeĥe:
surrealizmus
germane:
Surrealismus
hispane:
surrealismo
hungare:
szürrealizmus
nederlande:
surrealisme
pole:
surrealizm
ruse:
сюрреализм
slovake:
surrealizmus

superrealisma

Konforma al superrealismo: la germana dadaisto kaj superrealisma Max Ernst [40].
beloruse:
сюррэалістычны
ĉeĥe:
surrealistický
france:
surréaliste
hungare:
szürrealisztikus
nederlande:
surrealistisch
pole:
surrealistyczny
ruse:
сюрреалистический, сюрреалистичный
slovake:
surrealistický

superrealismo

BELABELE Arta stilo, kiu gravigas fantazion aŭ hazardon kaj prezentas surprizajn kunmetojn; precipe tia internacia skolo el la komenco de la 20a jarcento: Marc Chagall […] ― lia verkaro, sen ligilo al iu ajn skolo, havas karakterizojn de superrealismo kaj de nov-primitivismo [41].
beloruse:
сюррэалізм
ĉeĥe:
surrealismus
france:
surréalisme
hispane:
surrealismo
hungare:
szürrealizmus
nederlande:
surrealisme
pole:
surrealizm
ruse:
сюрреализм
slovake:
surrealizmus

magia realismo

BELABELE Arta movado, kiu mikse prezentas realismajn kaj fantaziajn elementojn; precipe tia beletra skolo sudamerika el la dua duono de la dudeka jarcento: „Cent jaroj da soleco“ estas superba ekzemplo de magia realismo [42]; Herman Thiery […] kiel flandra verkisto enkondukis la magian realismon en la nederlandlingvan literaturon [43].
42. FEL: "Cent jaroj da soleco", 1993
43. Vikipedio, artikolo „Johan Daisne“, 2008-02-20
beloruse:
магічны рэалізм
france:
réalisme magique, réalisme merveilleux
hispane:
realismo mágico
nederlande:
magisch realisme
pole:
realizm magiczny

socialisma realismo

ARKIBELABELE Arta movado precipe sovetia el la dudeka jarcento, celanta konformon al la laborista vivo, emfazon de sociaj progresoj: dum la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento iom post iom komencis en konstruado montriĝi karakteroj de la t.n. socialisma realismo [44].
44. Vikipedio, artikolo „Havířov“, 2009-10-22
beloruse:
сацыялістычны рэалізм
france:
réalisme socialiste
germane:
sozailistischer Realismus
nederlande:
socialistisch realisme
pole:
realizm socjalistyczny

administraj notoj

~iĝi : Mankas dua fontindiko.
super~isma: Mankas dua fontindiko.
super~ismo: Mankas dua fontindiko.
socialisma ~ismo: Mankas dua fontindiko.