reelo
- 1.
- SPIV
Ĉia nombro
prezentebla per sumo de entjero kaj
pozicia frakcio:
ĉiu racionalo estas
ankaŭ reelo;
`sqrt(2)` (la kvadrata radiko de
2)
estas reelo neracionala;
la nombro `pi` estas reelo, prezentebla per la
sumo de 3 kaj de senfina dekuma frakcio komenciĝanta per
0,14159...
Atributoj de reelo:
entjera parto,
frakcia parto.
Rim.: Ankoraŭ troveblas „reala nombro“ en PIV1, sed „reelo“ anstataŭis ĝin. Eblas difini la reelojn pli rigore, kiel ekvivalento-klasojn de racionalaj koŝiaj vicoj rilate konverĝon al nulo de ilia diferenco.
- 2.
- En programlingvoj, raciono uzata por aproksimi reelan grandon. datumtipo
- angle:
- 1. real number 2. real data type
- beloruse:
- 1. рэчаісны лік, сапраўдны лік 2. рэчаісны лік
- ĉeĥe:
- reálné číslo
- ĉine:
- 1. 实数 [shíshù], 實數 [shíshù]
- france:
- 1. réel (nombre), nombre réel 2. réel (subst., informatique)
- germane:
- 1. reelle Zahl
- hungare:
- 1. valós szám 2. valós szám
- nederlande:
- 1. reëel getal
- pole:
- 1. liczba rzeczywista
- ruse:
- 1. вещественное число, действительное число 2. вещественное число
- slovake:
- reálne číslo
- ukraine:
- реальне число
reela
SPIV
- Rilata al reelo, estanta reelo: reela nombro (reelo), variablo, funkcio (kies valoroj estas reelaj), rekto (rekto en la kompleksa ebeno, figuranta la reelajn nombrojn), vektora spaco (super la korpo de reeloj); reela parto de komplekso.
- angle:
- real
- beloruse:
- рэчаісны, сапраўдны
- ĉine:
- 实 [shí], 實 [shí]
- france:
- réel (adj., math., informatique)
- germane:
- reell
- hungare:
- valós, valódi
- nederlande:
- reëel
- pole:
- rzeczywisty
- ruse:
- вещественный, действительный
- ukraine:
- реальний