*al UV

I.

*al

Prepozicio, kies sencoj kaj funkcioj estas:
1.
a)
Esprimi direkton per orientilo, nome tiun direkton en kiu situas la koncerna objekto: pordego, turnita al nordo [1]; direktu viajn okulojn al okcidento [2]; ekiru en la dezerton sur la vojo al la Ruĝa Maro [3]; levi la okulojn al la ĉielo [4]; rigardi al la soldatoj [5]; [la] agloj […] leviĝis renkonte al la suno [6]; la suno kliniĝis al la okcidento [7]; lia vizaĝo estas turnita al la fenestro BdV ; (figure) li diris, turnante sin al la kolektiĝinta popolamaso […] [8]; kliniĝante al la pala vizaĝeto [de la] infano Marta ; (figure) la kongreso estas en bona vojo al efektiviĝo; intencoj al bono kaj ne al malbono [9].
b)
La celo de movo, ago, sento, penso, volo: frapi al la pordo FK ; mi iras nun al la onklo [10]; kuri al Nilo [11]; [la] ŝipo […] veturis al Norvegujo [12]; ni prefere veturu al la sabla kavo kaj promenadu [13]; la viroj de Jehuda venis en Gilgalon, por iri renkonte al la reĝo [14]; nun ili venis al la lernejo, kaj kiam ili estas en la klasĉambro, ili ne rajtas interparoli InfanTorent2 ; [li] iris al la lernejo kaj restis tie kiel lernanto ĝis li atingis sian dek-kvaran jaron KKl ; venos al vi mizero [15]; mi apogos min al ili [16]; ĝi apogis sin al la muro [17]; via koro sin tiru ne al pekuloj [18]; riveretoj fluas al riveroj PrV ; anstataŭ „mi veturas Londonon“ oni povas tre bone diri „mi veturas al Londono“ [19].
Rim. 1: Se temas pri atinga movo, tiam la koncernan sencon pli precize esprimus aliaj prepozicioj: veni en teatron, veturi ĝis la urbocentro, venu ĉe min, ĉar „al“ ne neprigas atingon de la celo, kvankam ja estas tradicie (mis)uzata anstataŭ ĉe + akuzativo laŭ kutimo de diversaj lingvoj: „Al ordinare montras nur la celadon, la vojon al iu loko, dum la akuzativo povas enhavi en si ankaŭ la ideon de atingo de la celo; sekve la frazo la muso kuris al sub la lito montrus, ke la muso kuris en la direkto al sub la lito, sed pro ia kaŭzo ĝi ne atingis la lokon sub la lito, aŭ almenaŭ ni ne vidis tiun atingon“ [20]. [Sergio Pokrovskij]
Rim. 2: Estas senca diferenco inter fizika celo en la spaco: iri en la preĝejon, kongresejon, restoracion kaj aranĝo: iri al la meso, al la Kongreso, al la tagmanĝo. Rezulte de la unua movo oni estas en la koncerna loko (en la preĝejo, en la kongresejo); rezulte de la dua oni ĉeestas la koncernan aranĝon (la meson, la kongreson). Kiam temas pri la aranĝo, la prepozicio al ĉiam estas atinga, ĉar ne sencas paroli pri spaca direkto en la mondo de sociaj aranĝoj; oni eĉ povas demandi: kien vi iras al meso? (t.e. en kiun preĝejon). [Sergio Pokrovskij]
Rim. 3: Al montras kelkfoje la rezulton de movo: disrompi vazon al pecoj (pli bone „en pecojn“).
VD: Prepoziciaj kunaĵoj: al antaŭ, al malantaŭ, al apud, al ĉe, al ĉirkaŭ, al ekster, al en, al inter, al post, al sub, al super, al sur, al transANT:de1
2.
Formi analizan dativon: nenio mankas al ni [21]; ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu PrV ; per sia vigla imago prezenti al si la plej strangajn bildojn [22]; ŝi lavis la piedojn al sia nova sinjorino [23]; akraj fajroŝtonoj […] tranĉis al ĝi la piedojn [24]; kio fariĝis al la korpo de la gardisto [25]? [ili] deziras malbonon al mia sinjoro [26]; mi ne havas plu kuraĝon prezenti al vi mian peton [27]; li […] submetis sin al la juste juĝanta [28]; neniu povos kontraŭstari al vi [29]; [tio] estos pardonite al li [30]; eleganta maniero, por akiri al si favoron [31]; li faris al li mikskoloran veston [32]; mi aranĝis al mi ĝardenojn [33]; mi kolektis al mi arĝenton [34]; ili […] pretigas al si manĝaĵon [35]; ŝi malfermas sian manon al la malriĉulo [36]; mulo, al kiu oni devas kateni la buŝon [37]; la brutojn ili rabis al si [38]; ursino al kiu estas rabitaj ĝiaj infanoj [39]; bone estas al tiu, kiu observas la leĝojn [40]; al malriĉulo ovo kiel al riĉulo bovo PrV .
Rim. 1: La parolantoj de la lingvoj perdintaj dativon, ĉe la verboj netransitivaj ofte anstataŭigas ĝin per akuzativo; kaj tiun anstataŭigon oni ofte vidas ankaŭ en Esperanto, precipe ĉe la verboj danki, helpi, kompati, obei iunal iu.
Rim. 2: PV rimarkigas: „Post kelkaj verboj oni trovas, eĉ ĉe Zamenhof, uzon de al tute kontraŭen al la vera senco: demandi, peti ion al iu. Tia uzo, influata de naciismoj, estas evitinda.“ Mi ne opinias tiun uzon „kontraŭa al la vera senco“: ĝi estas konforma al la senco de dativo (kvankam ja nekutima en Esperanto; ĉe la indikitaj verboj pli bonstilaj estus de1, disde). [Sergio Pokrovskij]
3.
Indiki atributon, destinon, apartenecon: apliki teorion al la praktiko; [la] ideo […] konvenus al bonkora burĝo Marta ; [ili] ne povas sen maljusteco apliki al ili aliajn vortojn krom […]: Dio, pardonu ilin, ĉar ili ne scias, kion ili faras! Marta ; li ne alkutimigis sian koron al serĉado de la Eternulo [41]; trinkigu al li akvon [42]; kondamnitaj al morto [43]; sankta al la EternuloZ ; [44]; preta al ĉio; al mi apartenas forto [45]; ĉio bona estas al via dispono [46]; knabo lasita al si mem [47]; vi prenos ŝin al vi [48].
4.
Rilateco: la malamo, kiun li eksentis al ŝi [49]; ĉu […] ili volas rilati al tia frenezulino [50]? Kristoforo komencis sopiri al (pri) pli da suno en sia unuforma estado [51]; en ĉio mi povas fidi al vi [52]; mia abomeno al tiu knabino komencas malfortiĝi [53]; terura estas via inklino al la milito [54]; vi plenumos tiun sanktan devon al la ŝtato kaj al la dioj [55]; vi montriĝis favora al mi [56]; ni estis sklavoj al faraono [57]; la trompiĝo, kaŝita al mi persone, havus tre malgrandan signifon Marta ; ili estas malamikoj al vi per sia insido [58]; lia edzino […] estis malbona al ĉiu [59]; malforta personeco, tamen ege severa al la filo [60]; Herbeno silentis, konfuzite de tiu sagaceco de sento, multe supera al la logiko [61]; li ŝajnigis sin fremda al ili kaj parolis kun ili malafable [62]; pro amo al la kandelo kato lekas la kandelingon PrV ; venis fino al mia latino PrV ; (frazaĵo) ne estas piediranto kolego al rajdanto PrV . SIN:kun, kontraŭ, por, pri
5.
Adicio, kompletigo: ni aldonu al ĝi ankoraŭ unu ingrediencon [63]; prenu ankoraŭ unu lignon, kaj skribu sur ĝi […], aligu ilin al vi unu al la alia [64]; li aldonu al ĝi kvinonon de la valoro [65]; aldoniĝos al vi jaroj da vivo [66]. SIN:plus
6.
(malofte) Gramatikan rilaton inter substantivo el verba deveno aŭ kun verba signifo kaj ties objekta komplemento: plaĉis al li proprapersone fari la proponon […] pro estimo al la valoroj de via persono [67]; tiu rigardado al la lingvo kiel natura, biologia aperaĵo [68]; mia antaŭparolo al la germanaj vortaroj [69]; li eliris kontentega pri la akcepto al li farita [70]; zorgi pri la observado al la religia leĝo [71]; opono al ĉiuj socialaj reformoj [72]; unu el la eŭnukoj [la reĝo] destinis por servado al ŝi [73]; [li] vizitis sudan Arizonon kiel signo de subteno al la tieaj eksterleĝaj privataj milicioj [74]; atestanto kontraŭ […] tiuj, kiuj estas maljustaj en la pagado al dungito [75]; haltigi la rubpoŝton […] per malpermeso al la fiuloj sendi [76].
Rim.: Laŭ PV, „tiu uzo de al por anstataŭi post substantivo la akuzativon, kiu estus normala post la responda verbo, estas tre utila por eviti la dubasencecon de la prepozicio de.“ Tamen, forigante konfuzon kun akuzativo ĝi enkondukas konfuzon kun dativo. [Sergio Pokrovskij]
SIN:akuzativo, je3, de5.
7.
Post adjektivo aŭ adverbo, pli malpli precizan rilaton pri metafora proksimeco aŭ malproksimeco: lia nomo estis konforma al lia aspekto [77]; mi ne valoras esti egala al iu el viaj sklavinoj [78]; kiu estas simila al la Eternulo inter la potenculoj [79]? lia aspekto estis iom parenca al tiu de la muskedistoj en la romanoj [80]; flanka konstruaĵo, najbara al la domo de la nomarĥo [81]; konforme al la ordono [82]; spite al (kp malgraŭ ke) sia miopeco li rimarkas, ke ŝi venas por priparoli ion neordinaran [83]; kresko de la membraro kaj danke al varba laboro [84].
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 8:3
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 3:27
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 14:25
4. La Nova Testamento, S. Luko 18:13
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malbona princo (Legendo)
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 5
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 29:11
10. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 9
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVII
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 19:15
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 1:27
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 16:26
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 23:17
19. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 36, La Revuo, 1908, Majo
20. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 36, La Revuo, 1908, Majo
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 19:19
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
23. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 13a
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, En la lasta tago
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 25:26
27. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 7a
28. La Nova Testamento, I. Petro 2:23
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 11:25
30. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 4:26
31. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
32. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 37:3
33. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 2:5
34. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 2:8
35. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 30:25
36. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 31:20
37. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 32:9
38. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 8:27
39. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 17:12
40. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 29:18
41. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 12:14
42. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 25:21
43. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 102:19
44. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 14:2
45. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 8:14
46. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 45:20
47. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 29:15
48. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 21:11
49. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 13:15
50. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
51. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Disaj vojoj
52. La Nova Testamento, II. Korintanoj 7:16
53. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVI
54. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
55. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro II
56. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 33:10
57. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 6:21
58. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 25:18
59. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
60. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Tri estas tro
61. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Unua
62. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 42:7
63. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta, Antaŭparolo
64. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 37:17
65. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 22:14
66. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 9:11
67. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
68. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
69. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Tria Parto – Jurisprudenco
70. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Tria
71. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXX
72. Monato, Albisturo Kvinke: Opinio: Sobraj pensoj de sobrulo
73. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 4:5
74. Monato, Ionel Onet: Ekstremismo: Pri kaldronoj kaj potoj: ĉu ambaŭ kotaj?
75. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Malaĥi 3:5
76. Monato, Franck ARNAUD: Kia solvo por rubpoŝto?, 2003
77. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtistino kaj kamentubisto
78. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Rut 2:13
79. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 89:6
80. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Feliĉa homo
81. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIV
82. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 10:13
83. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto
84. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
afrikanse:
teenoor
albane:
drejt
amhare:
ወደ
angle:
to 1.a toward(s), to
arabe:
نحو
armene:
դեպի
azerbajĝane:
doğru
beloruse:
да
bengale:
দিকে
birme:
ကို
bosne:
u
bulgare:
1.a на 2. на
ĉeĥe:
go to - příkaz k nepodmíněnému skoku
dane:
mod
estone:
poole
eŭske:
aldera
filipine:
sa
france:
à
galege:
dirección
germane:
an, zu, nach
guĝarate:
તરફ
haitie:
nan direksyon
haŭse:
zuwa ga
hebree:
אל
hinde:
की ओर
hispane:
a, hacia
hungare:
1.b -hoz, -hez, -höz, felé, irányában 2. -nak, -nek, számára, részére ~ malriĉulo ovo kiel ~ riĉulo bovo : a szegénynek a kevés is sok. 3. -nak, -nek, -ra, -re, -hoz, -hez, -höz preta ~ ĉio: mindenre kész. lasita ~ si mem: elhagyatott. 4. iránt venis fino ~ mia latino: itt megáll a tudományom. ne estas piediranto kolego ~ rajdanto: gyalogos utasnak nem társa a lovas. 5. -hoz, -hez, -höz 6. -nek a, -nak a 7. -nak, -nek, -val, -vel konforme ~: vminek megfelelően. spite ~: vmi dacára. danke al: vminek hála.
igbe:
n’ebe
indonezie:
ke, kepada
irlande:
i dtreo
islande:
átt
itale:
a, verso
japane:
の方へ
jave:
menyang
jide:
צו
jorube:
si
kanare:
ಕಡೆಗೆ
kartvele:
მიმართ
katalune:
a 1.a cap a
kazaĥe:
қарай
kimre:
tuag
kirgize:
болгон
kmere:
ឆ្ពោះទៅកាន់
koree:
방향
korsike:
versu
kose:
ndibhekise
kroate:
prema
kurde:
dijî
latine:
in
latve:
virzienā
laŭe:
ໄປສູ່ການຕອບ
litove:
link
makedone:
кон
malagase:
amin’ny
malaje:
ke arah
malajalame:
നേരെ
malte:
lejn
maorie:
ki
marate:
दिशेने
monge:
mus rau
mongole:
рүү
nederlande:
aan, tegen, naar
nepale:
तिर
njanĝe:
kwa
norvege:
til
okcidentfrise:
nei
okcitane:
a 1.a cap a
panĝabe:
ਵੱਲ
paŝtue:
په لور
portugale:
a, para
ruande:
yerekeza
ruse:
к, ( переводится дательным падежом) 1.a к, на 1.b в (+ вин. пад.) , на 2.  (переводится дательным падежом) ne estas piediranto kolego ~ rajdanto: гусь свинье не товарищ.
samoe:
i
sinde:
رخ
sinhale:
දෙසට
skotgaele:
a dh’ionnsaigh
slovake:
go to - príkaz k nepodmienečnému skoku 1.a k, ku
slovene:
proti
somale:
xagga
ŝone:
akananga
sote:
ho
sunde:
ka arah
svahile:
kuelekea
taĝike:
ба
taje:
1. ไปยัง, ไปถึง, ถึง
tamile:
நோக்கி
tatare:
ягына
telugue:
వైపు
tibete:
ཕྱོགས་ལ་
ukraine:
до
urdue:
کی طرف
uzbeke:
tomonga
vjetname:
hướng
volapuke:
äl 3. -e 4. -e
zulue:
bubheke
II.
Vortero kun la sencoj al1.a, al1.b, al6: alaĵo PV; UK en Sofio kun 3 472 aliĝintoj EeP .

aligi

(tr)
Fari ion parto aŭ akompananto de io alia: la ursidojn oni aligis al la aliaj, kune estis jam ok [85]; li ekmovis turnilon, aligitan al la tubo kaj subite la peza ŝtono estis ĵetita supren [86]; ĉiun bonan esprimon, kiu ekzistas en iu ajn lingvo, lingvo arta havas plenan rajton aligi (proprigi, apartenigi) al si [87]; nur tiam ni povas esperi pli aŭ malpli frue aligi al nia afero la grandegan indiferentan amason de la publiko [88]; Omar rapidpaŝe eliris, por aligi sin al la amikaro [89]. VD:aldoni, alfari, almeti, kunigi, proprigi
angle:
join
beloruse:
дадаць, далучыць, прылучыць
ĉeĥe:
přidružit, přiložit, připojit, přivtělit
ĉine:
划归 [huàguī], 劃歸 [huàguī], 一体化 [yītǐhuà], 一體化 [yītǐhuà]
france:
adjoindre, ajouter
germane:
angliedern
hebree:
לצרף
hispane:
añadir, adjuntar, conectar
hungare:
hozzáad, csatol, csatlakoztat
itale:
iscrivere, aggregare, aggiungere
japane:
加入させる [かにゅうさせる]
nederlande:
toevoegen, lid maken, inschrijven
norvege:
legge til, melde på
pole:
dodać, dołączyć, załączyć
ruse:
прибавить, присоединить
slovake:
pridať, pridružiť, pripojiť
taje:
ทำให้เข้าร่วม, รวบรวม
tibete:
དོགས་

aliĝi

(ntr)
Iĝi parto, membro (aniĝi), akompananto aŭ partoprenanto de io: bedaŭrinde, ke aliĝis al la kongreso nur 150 kongresontoj [90]; aliĝi al la kristandemokrata partio [91]. post iom da tempo al li aliĝis junulo [92]; se gut' al guto aliĝas (kuniĝas), maro fariĝas PrV ; al tio ĉi aliĝas multego da deklinacioj neregulaj EE ; al lia antaŭa embaraso aliĝis nun iom da konfuzo Marta ; al la koreco aliĝadis […] videbla nuanco de silenta kompato Marta . VD:adheri, akompani, kuniĝi, membro3.
afrikanse:
sluit
albane:
bashkohen
amhare:
ተቀላቀል
angle:
join
arabe:
انضمام
armene:
միանալ
azerbajĝane:
qoşulmaq
beloruse:
дадацца, далучыцца, прылучыцца
bengale:
যোগদান
birme:
ပူးပေါင်း
bosne:
pristupiti
ĉine:
上學 [cānjiā], 参加 [cānjiā], 入会 [rùhuì], 入會 [rùhuì]
dane:
slutte
estone:
liituda
eŭske:
apunta
filipine:
sumali
france:
s'inscrire, adhérer
galege:
xuntar-se
germane:
sich anmelden, eintreten (Gesellschft), beitreten
guĝarate:
જોડાવા
haitie:
rantre nan
haŭse:
shiga
hebree:
להצטרף
hinde:
शामिल होने
hispane:
inscribirse, adherirse
hungare:
csatlakozik, hozzáadódik, jelentkezik (pl. rendezvényre) se gut' ~ guto ~iĝas (kuniĝas), maro fariĝas: cseppből lesz a tenger.
igbe:
sonyere
indonezie:
mendaftar
irlande:
páirt a
islande:
ganga
itale:
iscriversi (ad un gruppo/partito..), aderire
japane:
参加する [さんかする]
jave:
nggabungake
jide:
פאַרבינדן
jorube:
da
kanare:
ಸೇರಲು
kartvele:
შეუერთდება
kazaĥe:
қосылу
kimre:
ymuno
kirgize:
кошулуу
kmere:
ចូលរួម
koree:
가입
korsike:
raghjugna
kose:
joyina
kroate:
pridruže
kurde:
bihevgirêdan
latine:
iungere
latve:
pievienoties
laŭe:
ເຂົ້າຮ່ວມ
litove:
prisijungti
makedone:
се приклучат
malagase:
hiaraka
malaje:
menyertai
malajalame:
ചേരാൻ
malte:
jissieħbu
maorie:
amui atu
marate:
सामील
monge:
koom
mongole:
нэгдэхийг
nederlande:
zich inschrijven
njanĝe:
kujowina
norvege:
melde seg på, bli med på
panĝabe:
ਵਿੱਚ ਸ਼ਾਮਲ
paŝtue:
سره یوځای شي
pole:
połączyć się z , przyłączyć się do , przystąpić, wstąpić do (organizacji)
portugale:
aderir, afiliar-se, inscrever-se, incorporar-se
ruande:
injira
ruse:
пристать, присоединить ся
samoe:
auai
sinde:
شامل
sinhale:
එක්වන
skotgaele:
còmhla ri
slovake:
pridať sa
slovene:
pridružite
somale:
biiraan
ŝone:
kubatana
sote:
ba setho
sunde:
ngiluan
svahile:
kujiunga na
taĝike:
ҳамроҳ
taje:
เข้าร่วม, สมัคร
tamile:
சேர
tatare:
кушыл
telugue:
చేరడానికి
tibete:
ཛུལ་
ukraine:
приєднатися
urdue:
میں شامل
uzbeke:
qo’shilish
vjetname:
tham gia
zulue:
ukujoyina

aliĝilo

Formularo por aliĝi (plenigita aŭ neplenigita): aliĝiloj kun promeso tuj komenci la lernadon, kiam dek milionoj da personoj estos same promesintaj VivZam ; jam de januaro 1963 la Centra Oficejo de UEA, Roterdamo, povas akcepti vian aliĝilon TkI ; mi retenas la kapon sur lia ŝultro rigardante kiel li skribas mian nomon sur la aliĝilon [93].
angle:
registration form
beloruse:
заяўка на ўдзел, форма рэгістрацыі ўдзельніка
france:
bulletin d'inscription, bulletin d'adhésion
germane:
Anmeldeformular, Beitrittserklärung
hebree:
טופס הרשמה
hispane:
formulario de inscripción, formulario de adhesión
hungare:
jelentkezési lap
indonezie:
formulir (pendaftaran)
itale:
modulo d'iscrizione
japane:
参加申込書 [さんかもうしこみしょ]
nederlande:
inschrijvingsformulier, toetredingsformulier
norvege:
påmeldingsskjema
pole:
zgłoszenie, formularz zgłoszeniowy, deklaracja przystąpienia
portugale:
formulário de adesão, formulário de afilição, formulário de inscrição
ruse:
приглашение , бланк приглашения
slovake:
prihláška
taje:
แบบลงทะเบียน
ukraine:
анкета учасника

realiĝi

(ntr)
Aliĝi denove, refoje: li rifuzis realiĝi al la socialista partio [94].
Rim.: Konfuzebla kun real·iĝ·i, iĝi reala.
94. A. Korĵenkov: Gaston Waringhien, La Ondo de Esperanto; 2001:6 (80)
beloruse:
паўторна далучацца
france:
se réinscrire
germane:
sich wieder anmelden, wieder eintreten
japane:
実現する [じつげんする]
ukraine:
здійснюватися

malaliĝi

(ntr)
Ĉesigi, rezigni intencitan aŭ efektivan aliĝon: ja ekzistis reguloj de internacia juro por forlasi la traktatojn de la Unio, tio estas, oni jam povis malaliĝi el la Eŭropa Unio senprobleme [95].
95. P. Foche: Argumentoj kontraŭ la Konstitucia Traktato, el SAT-diskuto, 2005-03-23
beloruse:
скасаваць удзел
france:
se désinscrire, se retirer de
germane:
sich abmelden, austreten, ausscheiden
III.
Prefikso kun la sencoj al1.a, al1.b, al4, al6:
1.a:
alveni, alkuri, alporti, alesti;
1.b:
alvenigi [96]; alkonduki; alrigardi [97];
4:
alproprigi [98]; almezuri, alfari, alĝustigi;
6:
aldoni (doni plie, adicii); aldiri (diri plie); almeti; la neesprimita subjekto estas facile alpensebla.

administraj notoj

pri al:
  Indus unuecigi la redakton de cxi tiu artikolo kiun tiuj
  de aliaj prepozicioj.
  [MB]
~: Mankas verkindiko en fonto.
~igi: Mankas verkindiko en fonto.