*malgraŭPV

*malgraŭ

(prepozicio)
Neatentante kontraŭstarantan ies volon aŭ ian fizikan baron; spite al: vi eliris malgraŭ mia malpermeso; vi pacience eltenis en la daŭro de dudek jaroj, malgraŭ la multaj atakoj kaj malagrablaĵoj [1]; se vi malgraŭ ĉi tio ne obeos […] mi sepoble pligrandigos la punon [2]; la lando Gosen, malgraŭ la ondolinia tero, ŝajnis ebenaĵo [3]; malgraŭ la tre kruta vojo, la princo galope kuris malsupren [4]; ŝi ektusis hm, hm, hm, tamen malgraŭ tio neniu venis [5]; la pluvo faladis torente, sed malgraŭ [tio] li devis nepre eliri [6]; ili malgraŭ sia sintrotakseco apartenas al la simpla popolo [7].
angle:
notwithstanding, in spite of
beloruse:
ня гледзячы на, не зважаючы на
bretone:
daoust da
bulgare:
въпреки
ĉeĥe:
přes
ĉine:
儘管 [jǐnguǎn], 尽管 [jǐnguǎn], 不顧反對 [bùgùfǎnduì], 不顾反对 [bùgùfǎnduì]
france:
malgré, en dépit de, nonobstant (rare ou droit)
germane:
trotz
hebree:
חרף, למרות, אף על פי
hispane:
a pesar de, no obstante
hungare:
dacára, ellenére
nederlande:
ondanks
pole:
mimo, pomimo, wbrew
portugale:
apesar de, não obstante, a despeito de, malgrado, embora
rumane:
ciuda, cu toate că, împotriva
ruse:
несмотря на, вопреки
slovake:
napriek
svede:
trots
ukraine:
незважаючи на..., усупереч

malgraŭ ke

(konjunkcio)
Malgraŭ tio ke; kvankam: ĝi ne rompiĝis, malgraŭ ke ĝin transveturis ŝarĝveturilo [8]; estis ankoraŭ sufiĉe varmege, malgraŭ ke la suno staris jam malalte [9]. VD:spite ke
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Flikilo
9. M. Solovjev: Solvita problemo, Esperantisto, 1892:6
angle:
notwithstanding the fact that, in spite of the fact that
beloruse:
ня гледзячы на тое, што, не зважаючы на тое, што, хаця
bretone:
bezañ ma, daoust ma, evit da
bulgare:
въпреки че
ĉine:
虽说 [suīshuō], 雖說 [suīshuō], 虽然 [suīrán], 雖然 [suīrán], 儘管 [jǐnguǎn], 尽管 [jǐnguǎn]
france:
bien que, quoique
germane:
trotz der Tatsache dass, obgleich
hebree:
למרות ש-, אף על פי ש-
hispane:
aunque
hungare:
annak ellenére, hogy, jóllehet
nederlande:
hoewel
pole:
acz, aczkolwiek, choć, chociaż, pomimo że
portugale:
apesar de que, mesmo assim, apesar disso
rumane:
deși, măcar că, parca, cu toate că
ruse:
несмотря на то, что, хотя
svede:
trots att

malgraŭe

1.
Malgraŭ tio; tamen: ankaŭ vi estas ja barbaro, kaj malgraŭe mi allasis vin en mian domon [10]; li tamen ne apartenas al ili, sed malgraŭe, post iom da tempo, li rekonas inter ili sin mem [11].
2.
Spitante al; tolerante: tamen, malgraŭe doloro via, ne povos vi helpi ilin [12]; kara patrino, elportu malĝojon malgraŭe sufero [13].
10. V. Vinař: La skandalo pro Jozefo, 2002
11. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Oka Ĉapitro
12. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
13. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
angle:
nevertheless
beloruse:
ня гледзячы на гэта, не зважаючы на гэта
bretone:
evelato, evelkent, neoazh
bulgare:
въпреки това, все пак
ĉine:
反正 [fǎnzhèng], 却是 [quèshì], 卻是 [quèshì], 总要 [zǒngyào], 總要 [zǒngyào]
france:
néanmoins, malgré cela, malgré tout
germane:
trotzdem
hebree:
למרות זאת, אף על פי כן, דווקא
hispane:
sin embargo
hungare:
annak ellenére, ennek ellenére
nederlande:
desondanks
pole:
mimo to
portugale:
ainda assim, mesmo assim, apesar disso
rumane:
cu toate acestea, tot
ruse:
несмотря на это
slovake:
napriek tomu

administraj notoj