*tamen
(konjunkcio)
-
Kontraŭe al tio, spite al tio,
malgraŭe:
li estas tre kolerema, tamen li ne portas longe la
koleronZ
;
kvankam li estas riĉa, tamen li ne estas feliĉa;
ni estas diversgentanoj kaj tamen ni sentas nin kiel
samgentanojZ
;
eble vi atendas de mi ion oficialan, tian parolon mi tamen ne
povas doni al viZ
;
vi tion scias kaj tamen vi penas senkreditigi nin en la okuloj
de la mondoZ
;
la sorto donis al mi rolon, kvankam tre flatan, tamen samtempe
ankaŭ tre ŝarĝanZ
;
ni povus citi ankoraŭ multe da aliaj ekzemploj, tamen
ni ne parolos pli pri tio ĉi, sed ni diros sole tion, ke
Z
;
mi venos, se tamen mia febro foriĝos.
Rim.: Tamen servas ofte por pliakcentigi sed: mi ne scias la hispanan lingvon, sed per helpo de vortaro mi tamen komprenis vian leteronZ .Rim.: Sed montras kontraŭecon aŭ limigan kondiĉon pli fortan ol tamen. Kontraŭ montras kontraŭecon en loko aŭ ensituacio de personoj, aferoj aŭ ideoj. Dum ankaŭ povas montri kontraŭecon, sed nur ĉe samtempeco.
- angle:
- however, nevertheless, still, anyway
- beloruse:
- аднак
- ĉeĥe:
- avšak, ač, nicméně, nicméně, přece, přece, přece však, přesto
- ĉine:
- 然而
- finne:
- kuitenkin, kuitenkaan, silti
- france:
- cependant, toutefois, tout de même, or
- germane:
- dennoch, trotzdem
- hispane:
- sin embargo, a pesar de eso, en cambio
- hungare:
- mégis, mindazonáltal, de, pedig
- japane:
- とはいえ, それでも
- katalune:
- no obstant, tanmateix
- nederlande:
- toch, echter
- okcitane:
- çaquelà
- pole:
- jednak, jednakże, niemniej, wszakże
- portugale:
- no entanto, porém, mas
- rumane:
- dar, totuși
- ruse:
- однако
- slovake:
- avšak, predsa
- svede:
- dock, likväl, ändå
- ukraine:
- проте, однак
- volapuke:
- ye, yed, deno
tamena
(malofte)
- Aperanta malgraŭ io antaŭe dirita, malgraŭ iu konata kontraŭa cirkonstanco: nia komuna lingvo Esperanto estas granda helpaĵo, sed ĝi foje forgesigas al ni la tamenajn kulturajn diferencojn [1]; vidu la homon: tiu eta talenta tamena dio [2].
1.
Z. M. Sikosek:
Komunikado kaj kulturkolizioj..., libera folio, 2004-11-11
2. C. Declerck: Spitaj - kiel hidrargo, fel, 2008
2. C. Declerck: Spitaj - kiel hidrargo, fel, 2008
administraj notoj
~:
Mankas verkindiko en fonto.