obĵeti
(malofte)
- Kontraŭparoli, kontraŭargumenti kontraŭ iu faro, kontraŭ iu decido, provante ĝin bari: mi tamen ne obĵetas, ke ankaŭ la mallogika senco […] estu registrita [1]; nu, vi obĵetis ke neniu povus malakcepti tion kion mi diris [2]; „pri tio vi eraras“, mi obĵetis [3]; tamen, tamen! – subite per severa voĉo obĵetis de ie […] Ivano [4]. malkonsenti, oponi, opozicii, vetoi
1.
S. Pokrovskij: malvarma sango,
revuloj
2007-03-15
2. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Ses
3. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Naŭ
4. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 11
2. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Ses
3. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Naŭ
4. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 11
- beloruse:
- пярэчыць, аспрэчваць
- ĉine:
- 牴触 [dǐchù], 牴觸 [dǐchù], 駁 [bó], 驳 [bó], 頂撞 [dǐngzhuàng], 顶撞 [dǐngzhuàng]
- france:
- objecter
- germane:
- einwenden, entgegnen, einwerfen
- hispane:
- objetar
- nederlande:
- aanvoeren tegenwerpen, tegenwerpen, inbrengen
- pole:
- wnosić obiekcje, wnosić zastrzeżenia
- rumane:
- face obiecții
- ukraine:
- заперечувати, протиставляти
obĵeto
(malofte)
- Kontraŭparolo, kontraŭargumentado: viajn obĵetojn mi malakceptas [5]; la opozicio havis plurajn pravajn obĵetojn, el kiuj kelkaj eniris la definitivan reformon [6]; pli serioza estas la obĵeto laŭ kiu la homaro ne kapablus, laŭ kvalita vidpunkto, funkciigi anarĥian socion [7]. konsentoaparta opinio, ekscepcio, kontraŭdiro1, opozicio2, protesto
5.
Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 25
6. Stefan Maul: Majstroverko, sed nur taktika, Monato, 2000/10, p. 8
7. S. Dagerman, trad. Phil: La anarĥiismo kaj mi, [vidita en 2007-07]
6. Stefan Maul: Majstroverko, sed nur taktika, Monato, 2000/10, p. 8
7. S. Dagerman, trad. Phil: La anarĥiismo kaj mi, [vidita en 2007-07]
- beloruse:
- пярэчаньне
- ĉine:
- 二話 [èrhuà], 二话 [èrhuà], 异议 [yìyì], 異議 [yìyì], 不同意 [bùtóngyì]
- france:
- objection
- germane:
- Einwand, Gegenargument, Entgegnung, Einwurf
- hispane:
- objeción
- nederlande:
- objectie, tegenwerping, bezwaar
- pole:
- obiekcja, zastrzeżenie
- rumane:
- obiecție, exonerare de răspundere