protesti
- 1.
-
(ntr)
(komune) Akre esprimi malakcepton aŭ malkontenton pri io per kontraŭdiro aŭ nepretervidebla signo: ili ŝiris al li la haregojn, suriris ĝian dorson, […] la urso tute ne protestis [1]; kiam la faraono anoncis sian intencon eliri en la ĝardenon, ili ne protestis [2]; mi ne komprenas ĉion, kion vi al mi diras [sed] mia prudento […] protestas kontraŭ tiuj multaj neeblaĵoj Marta ; kontraŭ tiu ĉi mensoga, malnobla kaj kalumnia kulpigo ni protestas plej energie, ni protestas per ĉiuj fibroj de nia koro [3]! [tiuj] eble protestis kontraŭ la enkondukado de arta alfabeto EE ; kiam ilia prudento kontraŭ tio ĉi ekprotestis, ili devis tute defali de ĉia religio [4]; kontraŭ tio ĉi protestus la vivo mem EE ; mi tamen tuj forĵetis tiun formon, kontraŭ kiu protestis mia lingva sento [5]. indigni, nei, refuti, rifuzi - 2.
- Kontraŭdiri per formala deklaro ion, kion oni opinias nevera aŭ nejusta: iri al la magistrato kaj protesti, ke la kanajlo tiel profanas mian nomon [6]; mi esprimas proteston kontraŭ ĉia farita juĝa decido, respondis Chassié kaj forlasis triumfe la salonon de juĝo FK .
- 3.
-
(tr)
(evitinde) Kontesti, rifuzi3: mi pov[u]s protesti tiun riĉaĵon, ĝin redoni al ĝia vera posedanto kaj poste pafi kuglon en mian kapon KPr .
1.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino kaj Rozulino
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVII
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
4. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
5. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 11. Verboj
6. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVII
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
4. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
5. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 11. Verboj
6. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
- angle:
- protest
- beloruse:
- 1. пратэставаць 2. апратэстоўваць, аспрэчваць
- ĉeĥe:
- namítat, ohradit se, protestovat
- ĉine:
- 抗議 [kàngyì], 抗议 [kàngyì]
- france:
- mettre en cause, contester, protester
- germane:
- protestieren, sich verwahren 1. sich entrüsten 2. Einspruch erheben
- hungare:
- 1. tiltakozik, protestál
- japane:
- 抗議する [こうぎする], 異議を唱える [いぎをとなえる], 反対を表明する [はんたいをひょうめいする], 支払を拒絶する [しはらいをきょぜつする]
- katalune:
- protestar
- nederlande:
- 1. protesteren
- pole:
- protestować, sprzeciwiać się
- portugale:
- protestar, contestar, impugnar
- ruse:
- 1. протестовать
- slovake:
- ohradiť sa, protestovať
- tibete:
- ངོ་རྒོལ་བྱེད་
- ukraine:
- протестувати, заперечувати, виражати незгоду
protesto
- 1.
- Ago protesti: [ili] akceptis la verdikton sen protesto [7]; en liaj vortoj estis sentebla ia protesto kontraŭ ĉio suferita, eble longe kaŝata malamo kontraŭ la aristokrataro, kiu fine eksplodis IK ; provu nur diri unu vorton de protesto, li tuj sendos al vi en vian domon tutan regimenton [8]; kun energia protesto ni forĵetas tiun ĉi postulon [9]; la movado […] planas organizi denove sidprotestojn (vd blokado2.b) sur la centra placo de la ŝtata ĉefurbo [10]; en Latinameriko, pro grandskalaj popolprotestoj (kp popolribelo, tumulto), pluraj prezidantoj rezignis pri sia posteno [11]; kontraŭ neesto ne helpas protesto PrV ; sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatesto PrV .
- 2.
- Laŭleĝa konstato de nepago de kambio.
7.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tri fratoj
8. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
9. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
10. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007, Fronte al miselektita prezidanto
11. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013, Libio – justo kaj maljusto
8. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
9. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
10. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007, Fronte al miselektita prezidanto
11. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013, Libio – justo kaj maljusto
- angle:
- 1. protest 2. complaint (for breach of promissory note)
- beloruse:
- пратэст, апратэставаньне, аспрэчваньне
- ĉeĥe:
- odvolání, protest
- ĉine:
- 停止支付的通知 [tíngzhǐzhīfùdetōngzhī], 抗議 [kàngyì], 抗议 [kàngyì], 提出申訴 [tíchūshēnsù], 提出申诉 [tíchūshēnsù], 异议 [yìyì], 異議 [yìyì] 1. 拒付声明 [jùfùshēngmíng], 拒付聲明 [jùfùshēngmíng], 拒付證書 [jùfùzhèngshū], 拒付证书 [jùfùzhèngshū], 拒兌聲明 [jùduìshēngmíng], 拒兑声明 [jùduìshēngmíng], 拒絕證書 [jùjuézhèngshū], 拒绝证书 [jùjuézhèngshū], 断言抗议 [duànyánkàngyì], 斷言抗議 [duànyánkàngyì]
- france:
- contestation, protestation
- germane:
- Einspruch 1. Protest, Entrüstung 2. Verwahrung
- hungare:
- tiltakozás, vitatás, megóvatolás kontraŭ neesto ne helpas ~o: ahol nincs, ott ne keresd!.
- japane:
- 抗議 [こうぎ], 異議 [いぎ], 反対表明 [はんたいひょうめい], 拒絶証書 [きょぜつしょうしょ]
- katalune:
- protesta
- nederlande:
- protest
- pole:
- protest
- ruse:
- протест
- slovake:
- nesúhlas, námietka, protest
- tibete:
- ངོ་རྒོལ་
- ukraine:
- протест, незгода, заперечення
neprotestebla
- (evitinde)
Nekontestebla:
neprotesteblaj pruvoj montras, ke […] Valentino same loĝis en tiu domo
KPr
;
Dume Piramo, ĉar li pli malfrue eliris, rimarkas |
Neprotesteblajn postsignojn de besto sur sablo markitajn
[12].
Rim.: Tiu uzo aperas foje ĉe francaj aŭtoroj. La vorto „nekontestebla“ esprimas pli trafe la celatan sencon.
12.
[Ovidio], trad. H. Vallienne: Piramo kaj Thisbe, La Revuo, vol. 2a, 1907-09 ĝis 1908-08
- beloruse:
- неаспрэчны
malprotesto
- Senprotesta tolerado, rezignado: plurlingveco estas plurproblema, sed kun toleremo kaj malprotesto […] la problemoj povas esti solvataj [13].
13.
Monato, Pande Sri S: Toleremo kaj malprotesto, 2013
- angle:
- acceptance
- beloruse:
- прыняцьце
- france:
- acceptation
- germane:
- Tolerierung
- hungare:
- belenyugvás
- japane:
- 黙認 [もくにん], 認容 [にんよう], 甘受 [かんじゅ]
- katalune:
- sotmetiment, acatament
- nederlande:
- berusting
- pole:
- akceptacja, przyjęcie
amasprotesto
- Publika protesto de tre multaj homoj; manifestacio: la opozicio okazigis amasprotestojn, dirante, ke la voĉdonado estis falsita [14]; klopodoj de la apartisma registaro por enkonduki la afrikansan kiel ĉiesan instrulingvon kondukis al amasprotestoj [15].
14.
-: Venko de Ahmadineĵad konfirmita en Irano, elerno.cn, 2009-07-09
15. La Ondo de Esperanto, La angla efikas naci-unuige
15. La Ondo de Esperanto, La angla efikas naci-unuige
- angle:
- mass protest, demonstration
- beloruse:
- масавы пратэст
- ĉine:
- 大規模抗議 [dàguīmókàngyì], 大规模抗议 [dàguīmókàngyì]
- france:
- manifestation de masse, protestation publique
- germane:
- Massenprotest
- pole:
- protest masowy
starprotesto
- Formo de publika protesta opiniesprimo fare de unu aŭ pluraj homoj, staranta(j) ĉe objekto rilata al la protesto aŭ en publika loko, kutime kun protesta afiŝo: malkiel ĉe mitingo, dum starprotesto oni ne rajtas uzi ilojn (laŭtparolilojn k.s.) [16].
16.
Arŝak Makiĉjan: La unuopa postenprotestanto, Unesko-Kuriero, julio-septembro 2019
- angle:
- picket, picketing
- beloruse:
- пікет
- ĉine:
- 守夜 [shǒuyè], 警戒 [jǐngjiè]
- germane:
- Mahnwache
- pole:
- pikieta
- ruse:
- пикет, пикетирование