*opini/i PV

*opinii

(tr)
Havi opinion, iel juĝi, pensi pri iu aŭ io, iel taksi, rigardi iun aŭ ion: mi ne volas, fratoj, ke vi ne sciu ĉi tiun misteron, por ke vi ne opiniu vin saĝaj [1]; mi opinias, ke vi havas tre ŝatindan ideon, sinjoro [2]; la jura konsilisto opiniis, ke la plej bela kaj plej feliĉa estis la tempo de la dana reĝo Johano [3]; la publiko kutimas opiniadi ĉiun atakanton bravulo kaj ĉiun atakaton kulpulo [4]; kio, kiel ili opiniis, tre bone alaspektis al ili [5]; senĉese preterflugetadis figuroj, el kiuj kelkajn, kiel ŝi opiniis, ŝi rekonis [6]; ili estis opiniataj fidindaj [7]; ĝi prezentas sin simile al tio, kiel la landoj de la 17a jarcento prezentis sin al la angla filozofo Thomas Hobbes, kiu opiniis ilin esti senbridaj, ĥaosaj, senleĝaj kaj tro perfortemaj [8]. VD:konkludi, konvinkiĝi, kredi
angle:
think
beloruse:
меркаваць, лічыць, думаць
ĉeĥe:
mínit domnívat se, mít za to, smýšlet, soudit, usoudit, usuzovat, zastávat názor
ĉine:
認為 [rènwéi], 认为 [rènwéi], 主张 [zhǔzhāng], 主張 [zhǔzhāng]
france:
être d'avis que, penser (avoir une opinion)
germane:
meinen, denken [ev], dafürhalten meinen, denken [ev], dafürhalten, ansehen (meinen)
hebree:
לסבור (ש-) \סבר\, לחשוב \חשב\
hispane:
opinar
hungare:
vél, gondol, tart (vél), hisz (vél), tekint (vél)
indonezie:
berpendapat berpendapat, beropini
japane:
~という意見である [といういけんである], ~と思う [とおもう], ~と考える [とかんがえる]
nederlande:
menen
pole:
uważać, mieć zdanie, mieć opinię, opiniować, sądzić
portugale:
achar
ruse:
мнить, полагать, считать, иметь мнение
slovake:
mať názor, mieniť, nazerať, pokladať
svede:
tycka
taje:
คิดว่า, เห็นว่า
ukraine:
думати, гадати, вважати, мати думку

opinio

Tio, kion oni supozas aŭ kredas vera pri iu aŭ io: mia opinio estas: prenu mem akvon, se vi volas trinki [9]; [li estis] invitita doni sian opinion [10]; Vi diras: Mia opinio estas ĝusta [11]; vi trovos favoron kaj bonan opinion ĉe Dio kaj homoj [12]; nun nenio helpos, oni devas nur kuraĝe resti ĉe sia opinio [13]! li ne kuraĝis eldiri sian opinion pri la propono Metrop ; neniu havis la rajton esprimi sian opinion, antaŭ ol la tri estos parolintaj [14]; vi neniam aŭdis, ke virino ŝanĝis sian opinion [15]? en ĉiu kranio regas aparta opinio PrV ; kiom da kapoj, tiom da opinioj PrV ; propra opinio ne estas leĝo por alia PrV . VD:juĝo2, vidpunkto, konkludo, konvinko, kredo
angle:
opinion
beloruse:
меркаваньне , погляд, думка
ĉine:
看法 [kànfǎ], 主张 [zhǔzhāng], 主張 [zhǔzhāng], 意思 [yìsi], 見地 [jiàndì], 见地 [jiàndì], 見解 [jiànjiě], 见解 [jiànjiě], 議 [yì], 议 [yì], 觀點 [guāndiǎn], 观点 [guāndiǎn], 言論 [yánlùn], 言论 [yánlùn]
france:
avis, opinion
germane:
Meinung, Ansicht, Standpunkt, Einstellung, Sichtweise
hebree:
דעה
hispane:
opinión
hungare:
vélemény
indonezie:
pendapat, opini
japane:
意見 [いけん], 見解 [けんかい], 考え [かんがえ]
kekĉie:
aatin
nederlande:
mening, opinie
pole:
zdanie, opinia, osąd, pogląd
portugale:
opinião
ruse:
мнение, взгляд
svede:
åsikt
taje:
ความคิด, ความเห็น
tibete:
བསམ་ཚུལ་
ukraine:
думка, погляд

opiniema, opiniama

Ema al opiniado, al asertado de siaj opinioj, al disputo: [en SAT] ĝenerale la homoj estas opiniemaj [16]. VD:partieca, subjektiva, tendenca
16. G. Mickle: en: Sennacieca sen sennaciistoj, 2012-02
beloruse:
упарты, схільны да спрэчак
ĉine:
宣传性 [xuānchuánxìng], 宣傳性 [xuānchuánxìng], 有倾向性 [yǒuqīngxiàngxìng], 有傾向性 [yǒuqīngxiàngxìng]
france:
argumenteur (adj.), raisonneur (adj.)
germane:
tendenziös
indonezie:
pendebat (suka berdebat)
japane:
頑固な [がんこな], 一徹な [いってつな]

disopinii, malsamopinii

(ntr)
Havi malsamajn, diversajn opiniojn: mi traktos pri punktoj, pri kiuj homoj disopinias [17]; plenkreskuloj diskutas kaj malsamopinias [18]; tamen ĉiu partio disopinias pri kio estas la patrujo [19]. VD:diferenci, disputi, malakordi, malkonsenti
17. Claude Piron: La bona lingvo, 1. Enkonduke
18. J. Schram: Eble la fama Esperanto-amikeco..., La Ondo de Esperanto, 2003:8-9 (106-107)
19. J. Salgero: Militista parado, Sennaciulo, 2004-12
beloruse:
разыходзіцца ў меркаваньнях, мець рознагалосьсі
ĉeĥe:
mít odlišný názor
france:
être d'un autre avis
germane:
unterschiedlicher Meinung sein, uneinig sein
indonezie:
berbeda pendapat
nederlande:
van mening verschillen, een tegengestelde mening hebben
pole:
uważać inaczej, mieć inne zdanie, mieć odmienne zdanie, opiniować inaczej, sądzić inaczej
ruse:
иметь разногласия
slovake:
mať iný názor
taje:
คิดต่าง, เห็นต่าง

miaopinie, laŭ mia opinio

Laŭ la vidpunkto de la parolanto: laŭ mia opinio ŝi estas pli feliĉa, se ŝi restas samstate [20]; ili estas, laŭ mia opinio, homoj de malforta inteligento [21]; ni nun disponas lingvon, antaŭ kiu, miaopinie, la plej konvena sinteno estas respekti ĝin BonaLingvo ; la intelekta mondo siatempe varme bonvenigis la filozofion de […] profesoro Hegel, kiu estas, miaopinie, la plej malfacila, preskaŭ, el ĉiuj pensosistemoj [22]; ni deziras nur krei ligantan ponton inter la gentoj, tia, laŭ mia opinio, estas la devizo de la verda standardo [23].
20. La Nova Testamento, I. Korintanoj 7:40
21. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VI
22. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VII
23. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
beloruse:
на маю думку, з майго гледзішча, па-мойму
ĉine:
在我看來 [zàiwǒkànlái], 在我看来 [zàiwǒkànlái], 依我看 [yīwǒkàn]
france:
à mon avis
germane:
meiner Meinung nach
indonezie:
menurut saya
japane:
私の意見では [わたしのいけんでは]
taje:
ตามความคิดของข้าพเจ้าแล้ว

samopinii

(ntr)
Havi saman opinion: [mia amiko] tute samopiniis kun mi [24]; ĉiuj samopiniis, ke la ekzekutado estu terura [25]; ĉu via patrino samopinias kun mi [26]? aliaj aŭtoroj samopinias kaj akcentas la similaĵojn inter la hejdelberga makzelo kaj tiu de la antropoidaj simioj [27]. VD:akordi1.b, harmonii, konsenti1
24. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
25. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Tria Parto
26. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1974
27. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
beloruse:
пагаджацца
ĉeĥe:
mít stejný názor (s někým)
ĉine:
契合 [qìhé], 龤 [xié], 荅 [dá], 合乎 [héhū]
france:
être d'accord
germane:
übereinstimmen (Meinung)
hungare:
azonosan vélekedik, egy a véleménye, ugyanaz a véleménye
indonezie:
sepakat
japane:
同じ意見である [おなじいけんである]
nederlande:
dezelfde mening hebben, het eens zijn
pole:
uważać tak samo, mieć takie samo zdanie, opiniować tak samo, sądzić tak samo, podzielać czyjeś zdanie
ruse:
соглашаться, иметь то же мнение
slovake:
mať tú istú mienku, zhodnúť sa
taje:
คิดเหมือนกัน, เห็นด้วย
ukraine:
дотримуватися однакової думки, бути тієї ж думки, вважати так само

samopinieco

Stato de personoj same opiniantaj: la ideologia debato inter komunismo kaj kapitalismo okazis surbaze de plena samopinieco pri la moderna estonteco de l' homaro [28]; estas do fakte sufiĉe da malsamopinieco inter tiuj diversaj difinoj [29]. VD:akordo, konsento1
28. M. Fettes: Moderno kaj postmoderno en nia kulturo, Esperanto 1997-11
29. Monato, Petro De Smet': Sidante en pudingo, mi alvokas miajn savantojn!, 2008
beloruse:
аднадумнасьць, аднадумства, аднамыснасьць, згода (у меркаваньнях)
ĉine:
一致 [yīzhì], 洽 [qià], 共識 [gòngshì], 共识 [gòngshì], 意見一致 [yìjiànyīzhì], 意见一致 [yìjiànyīzhì]
france:
accord (fait d'être en accord), identité de vues
germane:
Übereinstimmung, Konsens
indonezie:
kebulatan suara, mufakat
nederlande:
akkoord
pole:
jednomyślność
ruse:
единомыслие

aparta opinio

JUR Oficiala deklaro de ano de kolegio pri malkonsento kun la decido de la plimulto: unu el la juĝoj prezentis apartan opinion. VD:ekscepcio, kontraŭdiro1, protesto
beloruse:
асаблівае меркаваньне
ĉine:
停止支付的通知 [tíngzhǐzhīfùdetōngzhī]
germane:
Einspruch
pole:
niejednomyślność
ruse:
особое мнение

publika opinio, ĝenerala opinio

POL Plimulta opinio de la socianoj, rigardata kiel atentinda politika premo: oni ne povas kontraŭbatali la supermezuran premadon de la publika opinio [30]; honoro estas tiel ŝanĝiĝema, kiel publika opinio, per kiu ĝi sin nutras [31]; la potenco de registaroj jam delonge tenas sin nur per tio, kio estas nomata ĝenerala opinio [32]; ili iom post iom aliĝis al la ĝenerala opinio [33]; la publika opinio ankoraŭ ne sufiĉe komprenas kaj subtenas la ideon [34].
30. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Oka
31. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XVI
32. L. N. Tolstoj, trad. I. Maĉernis: Kristanismo kaj Patriotismo, 1931
33. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Heredanto
34. Privat Edmond: Aventuroj de pioniro, ĉapitro 54a, p. 122a
beloruse:
грамадзкая думка
ĉine:
民意 [mínyì], 公判 [gōngpàn], 公众舆论 [gōngzhòngyúlùn], 公眾輿論 [gōngzhòngyúlùn], 舆论 [yúlùn], 輿論 [yúlùn], 公論 [gōnglùn], 公论 [gōnglùn]
france:
opinion publique
germane:
öffentliche Meinung, allgemeine Meinung
hungare:
közvélemény
indonezie:
pendapat publik, pendapat umum, opini publik, opini umum
japane:
通説 [つうせつ]
nederlande:
publieke opinie
pole:
opnia publiczna
ruse:
общественное мнение
taje:
มติมหาชน

administraj notoj

aparta ~o: Mankas dua fontindiko.
aparta ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.