*konvinki
(tr)
- Fari per pruvoj aŭ rezonoj, ke iu kredu kaj akceptu ion kiel veran aŭ pravan: se la provincestro tion aŭdos, ni konvinkos lin, kaj liberigos vin de ĉia zorgo [1]; li faris al ili klarigon atestante la regnon de Dio kaj penante konvinki ilin pri Jesuo [2]; en mallonga tempo vi konvinkos min fariĝi Kristano [3]; kion ajn mi dirus, tio ne konvinkus vin [4]; iru al ŝi kaj konvinku vin (mem) [5]; [ili] penis konvinki lin, ke li tion ne faru, sed li insistis [6]; li povus konvinki sin, ke la mensogo povas fariĝi vero Metrop ! konvinki per komparoj kaj logiko [7]; la praktiko lin la plej bone konvinkis [8]; ĉiuj kungrupanoj estis konvinkitaj pri la senkulpeco de Herbeno [9]. dubigipruvi, persvadi, argumenti, evidentigi
1.
La Nova Testamento, Mateo 28:14
2. La Nova Testamento, La agoj 28:23
3. La Nova Testamento, La agoj 26:28?
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIII
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIII
6. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj
7. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
8. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
9. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Oka

- angle:
- convince, persuade firmly
- beloruse:
- пераканаць
- ĉeĥe:
- přesvědčit
- ĉine:
- 說服 [shuōfú], 折服 [zhéfú], 信服 [xìnfú], 令人折服 [lìngrénzhéfú], 使信服 [shǐxìnfú], 使相信 [shǐxiāngxìn]
- france:
- convaincre, persuader
- germane:
- überzeugen
- hebree:
- לשכנע
- hispane:
- convencer
- hungare:
- meggyőz
- japane:
- 説得する [せっとくする], 説き伏せる [ときふせる]
- perse:
- متقاعد کردن، قانع کردن، مجاب کردن
- pole:
- przekonać
- portugale:
- convencer, persuadir
- rumane:
- convinge
- ruse:
- убедить
konvinka
- Tia, ke ĝi konvinkas: [li] klarigis en plej konvinka maniero, ke […] [10]; [tion] diris la gasto per konvinka tono [11]; mi pruvos per konvinkaj dokumentoj, ke [li] estis mia praprapatro [12]; konvinka kaj sindona agado [13]. nerefutebla
10.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dano Holger
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXV
12. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
13. Ivo Lapenna: Retoriko, Rimarko Pri La Tria Eldono
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXV
12. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
13. Ivo Lapenna: Retoriko, Rimarko Pri La Tria Eldono
- angle:
- convincing
- beloruse:
- пераканальны
- ĉine:
- 使人信服 [shǐrénxìnfú], 令人信服 [lìngrénxìnfú], 有口才 [yǒukǒucái], 有說服力 [yǒushuōfúlì]
- germane:
- überzeugend
- japane:
- 納得のゆく [なっとくのゆく], 説得力のある [せっとくちからのある]
konvinke
- En konvinka maniero: konvinke li refutis [ilin] publike, pruvante [ke…] [14]; tio ĉi ja devas montri la plej konvinke, ke nia ideo ne estas arbitre elpensita [15]; [nia organizo] en la pasinta jaro plej konvinke montris sian tutan fortecon kaj sanecon [16]. sendube
14.
La Nova Testamento, La agoj 18:28
15. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
16. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
15. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
16. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
- beloruse:
- пераканальна
- germane:
- überzeugend
- japane:
- 雄弁に [ゆうべんに], 納得のゆくように [なっとくのゆくように]
konvinko
- Firma opinio, estiĝinta en ies menso surbaze de iuj ideoj, pripenso; konvinkiĝo: kun antaŭe jam preta konvinko ke la afero [...] estas neplenumebla [17]; [mi] venis al la konvinko, ke […] [18]; ili certigis […] erare, kvankam kun plena konvinko, ke [19]; ĉiu homo fortike konservas sian principaron tiel longe, kiel ĝi estas konsenta kun liaj konvinkoj [20]; peko kontraŭ siaj religiaj konvinkoj [21]; [tio estas] kontraŭa al via scio kaj konvinkoj [22]; firma konvinko bazita sur objektiva analizo de faktoj [23]; ŝia konvinko fariĝis iom ŝancelita [24]. kredo
17.
L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 1
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
19. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVIII
20. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
21. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo.
22. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
23. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Sesa Parto
24. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sesa

- conviction, assured (settled, steadfast) belief
- beloruse:
- перакананьне
- ĉine:
- 信念 [xìnniàn]
- france:
- croyance, conviction
- germane:
- Überzeugung
- hebree:
- שכנוע
- hungare:
- meggyőződés
- japane:
- 納得 [なっとく], 確信 [かくしん]
- perse:
- یقین، اعتقاد، ایمان
- pole:
- przekonanie, przeświadczenie
- rumane:
- convingere
- ruse:
- убеждение
konvinkiĝi
- Akiri konvinkon; certigi al si: per tio mi konvinkiĝos, ke vi estas homoj honestaj [25]; David sendis esplorrigardantojn kaj konvinkiĝis ke Saul efektive venis [26]; tiam Manoaĥ konvinkiĝis ke tio estis anĝelo de la Eternulo [27]; eĉ en bona afero tro multe ofte estas malbone, pri tiu vero li baldaŭ devis konvinkiĝi [28]; ŝi konvinkiĝis, ke ŝi estas nepre necesa hejme [29]; ĉiu prudenta homo tuj konvinkiĝas, ke tio ĉi estas nur iluzio [30]; oni baldaŭ konvinkiĝis, ke per reformado ni nur perdos ĉion ĝis nun akiritan [31]; vi povis propraokule konvinkiĝi, ke ni konstruas multe pli malkare, ol la francoj Metrop ; vi havos la okazon konvinkiĝi pri la alta kvalito de freŝaj varoj [32]. certigi, kontroli
25.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 42:33
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 26:4
27. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 13:21
28. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
29. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉapitro II
30. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, VII
31. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
32. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, La Stranga Butiko

- be convinced
- beloruse:
- пераканацца
- france:
- se convaincre, se persuader
- germane:
- überzeugt werden
- hebree:
- להשתכנע שכנע
- hungare:
- meggyőződik
- japane:
- 納得する [なっとくする], 確信する [かくしんする]
- perse:
- متقاعد شدن، قانع شدن
- pole:
- przekonać się
- rumane:
- constata
- ruse:
- убедиться
konvinkiteco
- Stato de menso, al kiu io estis pruvita kiel vera: ŝi parolis tion kun plena seriozeco, sen ia eĉ plej malgranda ŝerco aŭ ironio, per voĉo de plena konvinkiteco Marta ; unu el la plej gravaj ecoj de ĉiu hobio estas la kreo de […] sento pri solidareco kun la samhobiuloj, de konvinkiteco pri la „afero“, de fiereco pri la atingoj [33]. certeco
33.
Monato, Dimitar Haĝiev: Pri la nobla pasio hobio, 2009
- beloruse:
- перакананьне, перакананасьць
- france:
- conviction, persuasion
- germane:
- Überzeugung
- hungare:
- meggyőződés
- pole:
- przekonanie
- rumane:
- credință
- ruse:
- убеждение, убеждённость