9persvadi
(x)
- 1.
- Insiste argumentadi, petegi, kaĵoli, minaci ktp por igi iun konsenti pri io aŭ iel agi: persvadi iun pri io; Longe oni persvadis lin, ke li ne edziĝu, sed vane VdE ; ne persvadu min, mia kara, tutegale vi min ne konvinkos; „Vi povas savi ĉian arton, Nikeforo,“ persvadis Prokopio insiste [1]. admoni1, instigi
- 2.
- Per insista argumentado, petegado, kaĵolado, minacoj ktp konsentigi iun pri io aŭ decidigi iel agi: ŝi ne tiom konvinkis, kiom persvadis lin daŭrigi kuracadon; ŝi persvadis min kuniri, kvankam mi ne vere volis [2]; la serpento persvadis Evan gustumi la frukton; homoj kiuj pretendas ke oni povas miskonduki la diojn citas Homeron kiel atestanton, ĉar li diras: „Oni povas persvadi la diojn per preĝo, Per oferoj kaj mildigaj votaĝoj, Oni forturnas ilin per verŝoferoj kaj bruloferoj Kiam iu mispaŝas kaj pekas.“ (Iliado 9:497-450) [3]. alkonduki, decidigi, konvinki
Rim.:
La konfuzo inter la daŭrverbo
persvadi1 kaj la
rezultverbo persvadi2
estas ĝena; la rilato inter la du sencoj similas tiun inter
‹labori› kaj ‹per/labori›, kaj per sammaniera retroderivado
eblus malkonfuzi:
persvadi1 = svad/i,
persvadi2 = per/svad/i.
Tia fakte estas la etimologio (kp la anglajn ‹per/suade›,
‹dis/suade›, ‹suasion›). Tamen tiun eblon ĝis nun la
esperantistoj ne profitis, la latenta verbo ‹svadi› ne ekzistas.
[Sergio Pokrovskij]
- angle:
- persuade
- beloruse:
- пераканаць, угаварыць, упэўніць, запэўніць
- ĉine:
- 說服 [shuōfú], 说服 [shuōfú], 劝 [quàn], 勸 [quàn], 相劝 [xiāngquàn], 相勸 [xiāngquàn], 說 [shuì], 说 [shuì], 說動 [shuōdòng], 说动 [shuōdòng], 折服 [zhéfú], 說通 [shuōtōng], 说通 [shuōtōng]
- france:
- persuader
- germane:
- überreden
- hispane:
- persuadir
- hungare:
- rábeszél
- itale:
- persuadere
- japane:
- 説き伏せる [ときふせる], 説得する [せっとくする], 納得させる [なっとくさせる]
- katalune:
- persuadir, incitar
- nederlande:
- overreden
- pole:
- perswadować, przekonywać, namawiać kogoś do czegoś, nakłaniać kogoś do czegoś, wmawiać coś komuś
- portugale:
- persuadir
- ruse:
- 1. уговаривать, увещать, увещевать 2. уговорить
- ukraine:
- умовляти, намовляти, схиляти, переконувати
persvada
- Rilata al la ago persvadi: persvada letero; ili ... dungos aktorojn kun bonaj, fortaj, persvadaj voĉoj, kaj antaŭ homamasoj propagandos favore al tiranismo kaj demokratio [4].
4.
Platono, tr. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 7a
- beloruse:
- пераканаўчы
- ĉeĥe:
- přesvědčivý
- france:
- persuasif
- hispane:
- persuasor
- japane:
- 説得力のある [せっとくちからのある]
- katalune:
- persuasiu, eloqüent
- pole:
- przekonywający, perswadujący
- ruse:
- увещательный
- slovake:
- presvedčivý
- ukraine:
- переконливий, вагомий
persvado
- angle:
- persuasion, suasion
- beloruse:
- пераконваньне, угаворваньне
- japane:
- 説得 [せっとく]
- ruse:
- увещание, убеждение (процесс), уговоры ~o: увещание.