adheri
(ntr)
-
Algluiĝi al io per speciala forto, aperanta inter du
surfacoj en kontakto:
la du randoj de la vundo adheris PIV1
(t.e. per biologiaj fenomenoj);
la papera folio adheras al la vitra tabulo per elektrostatika
forto;
la mituloj forte adheras al la substrato.
Rim.: La uzo de tiu ĉi radiko limiĝu al faka lingvaĵo.
- angle:
- adhere, stick to
- beloruse:
- ліпнуць, прыліпаць
- ĉeĥe:
- lnout, lpět, přilnout, přilínat, ulpět
- france:
- adhérer (coller), coller (à)
- germane:
- anhaften
- hebree:
- להדביק
- hispane:
- adherir, pegar
- hungare:
- tapad
- itale:
- aderire
- japane:
- 付着する [ふちゃくする]
- katalune:
- adherir, fixar, apegar, mematuhi
- malaje:
- mematuhi
- nederlande:
- kleven, plakken, adhesie vertonen
- pole:
- łączyć adhezyjnie, kleić adhezyjnie
- portugale:
- aderir
- ruse:
- плотно примыкать, приставать, прилипать
- slovake:
- lipnúť, priľnúť
- ukraine:
- приставати, щільно прилягати, прилипати, зчеплюватися
adhero
- La fakto, ke du objektoj aŭ surfacoj adheras; la eco de materio, malhelpanta la malproksimigon de du surfacoj en kontakto: por garantii firman adheron necesas ŝmiri gluon sur ambaŭ surfacoj.
- angle:
- adherence, adhesion
- beloruse:
- адгезія
- ĉeĥe:
- srůst
- france:
- adhérence, adhésion
- germane:
- Adhäsion
- hebree:
- משיכה, הדבקה
- hispane:
- adherencia
- hungare:
- adhézió, tapadás
- itale:
- aderenza, adesione
- katalune:
- adhesió, adherència
- nederlande:
- kleven, plakken
- pole:
- adhezja, przyleganie
- portugale:
- adesão
- ruse:
- адгезия, слипание
- slovake:
- zrast
adhera
- 1.
- Tia, ke ĝi adheras: adhera rubando PIV1 (ekz-e glupapero) .
- 2.
- a)
-
(p.p. punkto
`x`
en topologia spaco, rilate
al subaro `bb A` de ĝi)
Tia, ke ĉiu
ĉirkaŭaĵo de `x` enhavas punktojn en
`bb A`:
ĉiuj punktoj en `bb A` estas adheraj
al `bb A`;
adhera punkto de subaro estas aŭ akumuliĝa,
aŭ izolita punkto de ĝi.
Rim.: Anstataŭ „adhera punkto“ troveblas „kontaktpunkto“ en [1].akumuliĝa, densa, izolita.
- b)
- (p.p. punkto `b` en metrika spaco, rilate al vico) Tia, ke subvico de la konsiderata vico konverĝas al `b`: la vico, kies ĝenerala termo estas `u_n=(-1)^n a`, ne konverĝas, sed akceptas du adherajn punktojn: `a` kaj `-a`.
- c)
- (p.p. punkto `b` en topologia spaco `bb F`, rilate al bildigo `f` de topologia spaco `bb E` al `bb F`, ĉe punkto `a` de `bb E`) Tia, ke ĝi estas adhera 2.a al la bildo per `f` de ĉiu ĉirkaŭaĵo de `a`. limesinfimo, limesosupremo.
Rim.: Ni ne trovis fonton por ĉi tiuj terminoj, sed ŝajnas, ke la uzo de radiko „adher“ estas sufiĉe internacia kaj ebligas eviti la ambiguecon de aliaj nacilingvaj metaforoj de la tipo „limesa punkto“ (kiuj estas foje aplikataj ankaŭ al akumuliĝa punkto) aŭ „kontakta punkto“ (kiu memorigas pri kontakto de kurboj).
- angle:
- 1. adherent, adhesive, sticky 2.a (point) of closure, adherent (point) 2.b (point) of adherence, limit (point)
- beloruse:
- 1. адгезіўны
- ĉeĥe:
- adherentní, adhezní, přilnavý
- france:
- 1. adhérent (adj.), adhésif (adj.) 2.a (point) adhérent (à un sous-ensemble) 2.b (valeur) d'adhérence (d'une suite) 2.c (valeur) d'adhérence (d'une application)
- germane:
- 2.a Limes-(punkt), adhärent (-er Punkt) 2.b Adhärenz-(punkt), Berührungs-(punkt), Häufungs-(punkt)
- hispane:
- 1. adhesivo
- hungare:
- 1. tapadó 2.b érintési, érintkezési
- itale:
- 1. aderente, adesivo 2.b punto di aderenza, punto di chiusura 2.c punto di aderenza, punto di chiusura
- katalune:
- 1. adherent, adhesiu 2. adherent, d'adherència
- nederlande:
- 1. kleef-
- pole:
- 1. adhezyjny ~a rubando: taśma samoprzylepna, taśma klejąca.
- portugale:
- 1. aderente, adesivo
- ruse:
- 1. адгезивный, липкий 2.a (точка) прикосновения 2.b предельная (точка)
- slovake:
- priľnavý 1. lepkavý 2. hromadný (bod)
adheraĵo
- 1.
- Okaza algluiĝo de du normale senkontaktaj surfacoj, ĉefe pro inflama fenomeno: necesas rompi la adheraĵojn, kreiĝintajn inter la mama protezo kaj la apudaj histoj.
- 2.
-
(de subaro `bb A` en
topologia spaco)
La subaro de ĉiuj
punktoj adheraj 2.a rilate
al `bb A`:
la adheraĵo de subaro egalas al ĝia
fermaĵo.
Rim.: Same kiel por „adhera“ la fontoj mankas, eble pro la sinonimeco kun „fermaĵo“.
- angle:
- 1. adherent 2. adherence, closure
- beloruse:
- 1. спайка (мэд.), зьвязак (мэд.) 2. замыканьне (мат.)
- france:
- 1. adhérence (méd.) 2. adhérence, fermeture
- germane:
- 2. Adhärenz, Abschluss
- hebree:
- הַדבָּקָה
- hungare:
- adhézió, kóros összenövés, összetapadás
- itale:
- 1. aderenza (med.) 2. chiusura (mat.)
- katalune:
- adherència
- pole:
- 1. sklejenie adhezyjne 2. domknięcie
- ruse:
- 1. спайка (мед.) 2. замыкание (мат)
- ukraine:
- спайка