akumuli
(tr)
- Kolekti, amasigi provizon da io: akumuli kapitalon, pruvojn; akumuli varmenergion [1]; la tuta mondo akumulis kolosan neelĉerpeblan sperton pri sano [2]; liberiĝi de la koleron kaj de la streĉo akumulitaj [3]; la cerbo havas limigitan kapablon akumuli informojn [4]; por financi sian dolĉan neniofaradon, li prenis kreditojn kaj fine akumulis ŝuldojn de plurmil eŭroj [5]; Moskvo estis redonanta la ardon akumulitan en la asfalto dum la tago, kaj estis evidenta, ke la nokto ne alportos faciliĝon [6].
1.
Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 19
2. A. Gonĉarov: Via sano en viaj manojMonato
3. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Dek konsiloj por ne perdi la paciencon. (Manuela Ronco)
4. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Redakcie
5. Monato, Stefan Maul: Krimaj riĉuloj, 2008
6. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 5a
2. A. Gonĉarov: Via sano en viaj manojMonato
3. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Dek konsiloj por ne perdi la paciencon. (Manuela Ronco)
4. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Redakcie
5. Monato, Stefan Maul: Krimaj riĉuloj, 2008
6. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 5a
- angle:
- hoard
- beloruse:
- назапашваць, зьбіраць, акумуляваць
- ĉeĥe:
- akumulovat hromadit, kupit
- ĉine:
- 储物 [chǔwù], 儲物 [chǔwù]
- france:
- accumuler, amasser
- germane:
- anhäufen, sammeln, horten, raffen, zusammenraffen
- hebree:
- לִצְבּוֹר
- hispane:
- acumular
- hungare:
- felhalmoz, akkumulál
- japane:
- 蓄積する [ちくせきする]
- katalune:
- acumular
- nederlande:
- accumuleren
- portugale:
- acumular
- ruse:
- копить, накоплять, аккумулировать
- slovake:
- hromadiť
- ukraine:
- нагромаджувати, збирати, накопичувати, акумулювати
akumulaĵo
- Amaso de akumuliĝintaj aferoj: esploristoj de la naturaj sciencoj prezentas mirindan akumulaĵon de misaj kalkuloj, malgravaj malkovroj kaj trompaj evidentaĵoj [7].
7.
Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
- germane:
- Ansammlung, Anhäufung
akumuliĝa
- [8]
(p.p. punkto
x en
topologia spaco, rilate al
subaro A)
Tia, ke ĉiu
ĉirkaŭaĵo
de x enhavas punkton de A,
alian ol x.
izolita.adhera.Rim.: Ĉi-sence troveblas „akumulpunkto“ en [9], sed adjektiva formo estas utila kaj ĝi pli nature devenas de „akumuliĝo“ ol de „akumulo“. La formo „akumuliĝa“ aperas en la citita fonto, ŝajne kun la senco, kiun ni prezentas, sed aliloke, en [10], ĝi havas sencon, por kiu ni preferis la terminon „adhera“.
- angle:
- accumulation (point), cluster (point)
- france:
- (point) d'accumulation
- germane:
- Häufungs-(punkt)
- hebree:
- הצטברות
- hungare:
- torlódási (pont)
- katalune:
- d'acumulació (punt)
- pole:
- (punkt) skupienia
- ruse:
- предельная (точка), (точка) сгущения, (точка) накопления
- slovake:
- hromadný (bod)
akumuliĝi
- Amasiĝi laŭtempe en ĉiam pli granda kvanto: seniĝi de akumuliĝinta kolero [11]; mi devas verki ion, akumuliĝis tro da nediritaj vortoj, tro da neesprimitaj sentoj [12]; akumuliĝo de […] aferoj [13]; tiu gaso povas akumuliĝi ene de la metroa tunelo, kie betono abundas kaj aero malbone cirkulas [14]! dum miaj 28 jaroj jam akumuliĝis en mi tiel multege da ombroj [15].
11.
Ulrich Matthias: Fajron sentas mi interne, I
12. Ulrich Matthias: Fajron sentas mi interne, I
13. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvina Ĉapitro
14. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
15. Ba Jin, trad. Li Shijun: Aŭtuno en la Printempo, 1980
12. Ulrich Matthias: Fajron sentas mi interne, I
13. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvina Ĉapitro
14. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
15. Ba Jin, trad. Li Shijun: Aŭtuno en la Printempo, 1980
- beloruse:
- назапашвацца, зьбірацца, акумулявацца
- france:
- s'accumuler
- germane:
- sich anhäufen, sich ansammeln
- hebree:
- לצבור
- japane:
- たまる, 集まる [あつまる], 蓄積する [ちくせきする]
akumulejo
- Aritmetika reĝistro en kiu la aritmetikilo ricevas unu el la argumentoj de plenumota operacio kaj en kiun ĝi liveras la rezulton. Ofte tiu rezulto estas argumento de la tujsekva operacio, kiu do havas unu el siaj argumentoj jam preta en la reĝistro; tiamaniere la definitiva rezulto iom post iom „akumuliĝas“ en tiu reĝistro, evitigante registradon kaj relegadon de interaj rezultoj.
- angle:
- accumulator
- ĉeĥe:
- registr, střádač
- germane:
- Akkumulator (Comp.)
- hebree:
- הצטברות
- hungare:
- akkumulátor
- katalune:
- acumulador (de calculador)
- ruse:
- сумматор, аккумулятор (регистр АУ)
- slovake:
- register
akumulilo
- Akumulatoro: la unuo enhavas ĉion: la programaron, la antenon, akumulilon kaj malgrandan ekranon kaj parolilon, per kiu TomTom Go komunikiĝas kun la ŝoforo [16]; vindozuloj pli ofte reŝargas sian operaciumon ol mi la akumulilojn de mia Mako [17].
16.
Monato, Paul Peeraerts: Birada sistemo helpas pli kaj pli da ŝoforoj, 2004
17. La Ondo de Esperanto, 2002, № 10
17. La Ondo de Esperanto, 2002, № 10
- beloruse:
- акумалятар
- ĉeĥe:
- akumulátor
- germane:
- Akkumulator (Elektr.)
- hebree:
- מַצבֵּר
- hungare:
- akkumulátor
- japane:
- 蓄電池 [ちくでんち]
- katalune:
- acumulador (d'energia)
- ruse:
- аккумулятор
- slovake:
- akumulátor