- I.
-
*pri
Prepozicio signifanta „koncerne al“, „rilate al“, „teme de“ kaj uzata:- 1.
- Post verbo, por montri la objekton, okaze de kiu fariĝas la ago: li pensis nur pri la mirinde bela reĝidino [1]; memori pri mezuro en laboro kaj plezuro PrV ; rememorigi pri miaj pekoj [2]; paroli pri multaj aferoj [3]; kredi pri prospero [4]; kredi pri kaprica hazardo [5]; dubi pri la bona volo kaj intenco [6]; dubi pri tia ebleco EE ; aspiri pri edziĝo kun ŝi [7]; albana popolo de Kosovo, sopiranta pri propra ŝtato [8]; funebri pri Sara kaj plori pri ŝi [9]; zorgi pri la pano [10]; ĵuri pri ili FK ; trompi iun pri io; kunlabori pri la sukceso de; [li] rakontis al li pri la apero de la pastro [11]; vi aŭdis jam pri la metamorfozo de l' reĝido Hamlet ; sed pri ŝia fratino, mi povas diri, ke […] [12]. je, pro.
- 2.
- Post adjektivo, por montri la kaŭzon aŭ okazon de la sento aŭ animstato: mi estas kontenta pri ĉaro da […] [13]; [li] esprimis sin tre kontenta pri sia laboro [14]; mi estas malkontenta pri tia indiferenteco [15]; mi estas certa pri tio, kion mi diras [16]; la malnova jaro nun forpasis, mi ankaŭ estis tre ĝoja pri tio [17]; konscia pri la problemo [18]; konscia pri la danĝero [19]; pri havo najbara oni estas malavara PrV . pro, de.
- 3.
- Post substantivo, por montri la temon koncernatan de la ideo: atesto pri la naskiĝo [20]; profesoro pri matematika logiko [21]; la problemo pri la rilatoj inter ŝtato kaj eklezio [22]; raporto pri la lando [23]; la demando pri lingvo internacia EE ; la deklaracio pri homaj rajtoj eldonita en 1948 [24]; komisiono pri mediprotektado [25]; popola rajto pri memdecido [26]; traktato pri amikeco inter du ŝtatoj [27]; la internacia traktato pri protekto de intelektaj propraĵoj [28]; la ideo pri internacia kultura interŝanĝo ekestis en 1997 en la urbo Brno [29]; la ideo pri nacieco facile povas tiel etendiĝi, ke ĝi fariĝos afektaĵo [30]; la legendo pri la belulino Zobeido FK ; mi havis la senton pri io falanta; pri la lupo rakonto kaj la lupo renkonte PrV ; la modo pri tio pasis jam de longe. al, de.
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 17:18
3. La Nova Testamento, Luko 11:53
4. Stefan Maul: Ekscita jaro, Monato, 2003/12, p. 5
5. Stefan Maul: Koincido, Monato, 2004/11, p. 4
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XI
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
8. Bardhyl Selimi: Duonkore donata, Monato, 2007/05, p. 11
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 23:2
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. kroniko 23:29
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro X
12. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 23
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
14. Garbhan MacAoidh: Pinte!, Monato, 2003/12, p. 16
15. last: Fajra afero, Monato, 2006/10, p. 13
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
18. HORI Jasuo/pg: Rubo-ruzo, Monato, 2000/11, p. 14
19. Bardhyl Selimi: Tragedio en Gerdec, Monato, 2008/06, p. 10
20. Alexander Gofen: Obamenaĵo, aŭ haladzo de socialisma aventurismo, Monato, 2009/06, p. 10
21. Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2000, Monato, 2001/01, p. 26
22. Armando Zecchin: Ŝtato, eklezio kaj ideologia laikeco, Monato, 2006/06, p. 19
23. Stefan Maul: Bojkoto?, Monato, 2008/05, p. 5
24. Stefan Maul: Kulturo de milito, Monato, 2000/06, p. 5
25. Marko Naoki Lins: Plurlingvismo valoras siajn kostojn, Monato, 2004/11, p. 23
26. Bardhyl Selimi: Historia vizito, Monato, 2007/08, p. 9
27. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XI
28. Paweł Fischer-Kotowski: Reage al ACTA, Monato, 2012/04, p. 7
29. Evgeni Georgiev: Onto-ponto, Monato, 2000/05, p. 11
30. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io- afrikanse:
- oor
- albane:
- për
- amhare:
- ስለ
- arabe:
- حول
- armene:
- մոտ
- azerbajĝane:
- haqqında
- beloruse:
- аб, аба, пра, наконт
- bengale:
- সম্পর্কে
- birme:
- အကွောငျး
- bosne:
- oko
- ĉeĥe:
- o
- ĉine:
- 关于 [guānyú], 關於 [guānyú], 对于 [duìyú], 對於 [duìyú]
- dane:
- om
- estone:
- umbes
- eŭske:
- buruz
- filipine:
- tungkol sa
- france:
- au sujet de, à propos de, sur(au sujet de)
- galege:
- sobre
- germane:
- 1. über, an
- guĝarate:
- વિશે
- haitie:
- sou
- haŭse:
- game da
- hinde:
- के बारे में
- hispane:
- sobre (respecto de), relativo a
- hungare:
- -ról (képes helyhatározó), -ről (képes helyhatározó), -tilletően
- igbe:
- banyere
- indonezie:
- tentang
- irlande:
- faoi
- islande:
- um
- japane:
- 約 [やく]
- jave:
- babagan
- jide:
- וועגן
- jorube:
- nipa
- kanare:
- ಬಗ್ಗೆ
- kartvele:
- შესახებ
- kazaĥe:
- туралы
- kimre:
- tua
- kirgize:
- жөнүндө
- kmere:
- អំពី
- koree:
- 에 대한
- korsike:
- circa
- kose:
- malunga
- kroate:
- oko
- kurde:
- ji dor
- latine:
- de
- latve:
- par
- laŭe:
- ກ່ຽວກັບ
- litove:
- apie
- makedone:
- за
- malagase:
- ny
- malaje:
- mengenai
- malajalame:
- കുറിച്ച്
- malte:
- dwar
- maorie:
- e pā ana ki
- marate:
- बद्दल
- monge:
- txog
- mongole:
- тухай
- nederlande:
- over, aangaande, betreffende
- nepale:
- बारेमा
- njanĝe:
- za
- okcidentfrise:
- oer
- panĝabe:
- ਬਾਰੇ
- paŝtue:
- په اړه
- pole:
- o
- portugale:
- sobre (a respeito de), a respeito de, acerca de, quanto a, de (a respeito de), em (a respeito de), com (a respeito de)
- ruande:
- hafi
- ruse:
- о, об, про, насчёт
- samoe:
- e uiga i
- sinde:
- جي باري ۾
- sinhale:
- ගැන
- skotgaele:
- mu dheidhinn
- slovene:
- o
- somale:
- ku saabsan
- ŝone:
- pamusoro
- sote:
- ka
- sunde:
- kira-kira
- svahile:
- kuhusu
- taĝike:
- дар бораи
- taje:
- เกี่ยวกับ
- tamile:
- பற்றி
- tatare:
- турында
- telugue:
- గురించి
- ukraine:
- про це
- urdue:
- کے بارے میں
- uzbeke:
- atrofida
- vjetname:
- về
- volapuke:
- dö
- zulue:
- mayelana
- II.
-
Radiko kun la senco „pri“:
pria
- Tiutema, koncernanta tion aŭ tiun: oni kolektis centojn da tiuj insektoj kaj ja trovis la viruson en kelkaj el ili, laŭ pria noto publikigita de la „Fondaĵo de Oswaldo Cruz“ [31].
31. Juan Carlos Montero Medina: Kuloj kaj malsanuloj, Monato, 2016/10, p. 17- beloruse:
- датычны, зьвязаны (напр. з тэмай), адпаведны
- pole:
- w temacie, w związku z
- ruse:
- по данной теме, в этой связи
prii PAG
(tr)- Esti pria; koncerni: la afero ne prias min [32].
- beloruse:
- датычыць, датычыцца
- pole:
- dotyczyć, odnosić się
- ruse:
- касаться, относиться
- III.
-
-
Prefikso signifanta:
- 1.
- Ke temas pri la temo indikita de la radiko (precipe ĉe adjektivoj): prilingva artikolo [33]; primora komedio.
- 2.
-
Ke iun el la nerektaj komplementoj de verbo oni faras ties
objekto (tiun el la komplementoj, kiu indikas koncernaton,
do tiun aŭ tion, kion la ago celas aŭ koncernas):
- a)
- Regule, kiam oni faras el komplemento, enkondukata per la propozicio „pri“, rektan objekton: veti pri io → priveti ion; plori pri iu → priplori iun; kanti kanton pri iu → prikanti heroon [34]; dubi pri io → pridubi ion; prizorgi, prirespondi ion (zorgi, respondi je la bezonoj pri io); tiu kampo […] estos konsekrita al la Eternulo, kiel kampo priĵurita (forĵurita, ĵure oferdonita) [35].
- b)
- Pli ĝenerale, kiam temas pri alia nerekta komplemento trafata de la ago; netransitiva verbo iĝas transitiva, ĉe verbo transitiva okazas komuto de la komplementoj: pripagi; priservi; priŝteli; priŝteli la mastron (kp ŝteli monujon); prifajfi aktoron;
- 3.
-
Ke la intenso kaj precipe la amplekso de la ago estas
grandaj kaj ĉiuflankaj, ke ili koncernas la tuton de la
koncerna objekto:
- a)
- (malofte) Sen ŝanĝo de la objekto: David prikalkulis la popolon [36]; prijuĝi ion (kritiki); pritrakti ion (raporti pri); pritranĉi (tondi) vinberbranĉon [37]; ŝi ne prikalkulis sian agon (ne konsideris la konsekvencojn aŭ eblojn) Marta ; la pastro pririgardu (esplorekzamenu) la infektaĵon kaj deklaru, ke ĝi estas malpura [38]; li ilin bone prifrapu (mallaŭdu) per la plumo [39].
- b)
-
Kun la ŝanĝo de la objekto, kiel ĉe
pri-2:
priparoli demandon
(paroli pri la demando kaj
tuŝi ties diversajn aspektojn);
prisilenti temon
(nenion ajn diri);
priskribi pejzaĝon
(iom detale, pli ol mencii; kp skribi leteron);
pripensi;
primediti
Ifigenio
;
prifriponi la popolon
[40];
prilabori teron;
prifalĉi kamponZ
(kp falĉi grenon);
priplanti
[41]
ĝardenon (kp planti rozujon);
priĵeti iun per ŝtonoj
[42]
(kp ĵeti ŝtonojn);
prikonstrui monton
[43]
(kp konstrui domon);
prirabi la vojaĝantojn
[44]
(kp rabi brutojn);
priserĉi homon
[45]
(kp serĉi ies monon);
prisemi kampon
[46]
(kp semi hordeon);
mi ordonos al la lokustoj primanĝi la teron
[47]
(kp manĝi rikoltojn);
li pritondis sian kapon
(kp tondi harojn);
ĉiun nokton mi priverŝas mian litonZ
(kp verŝi larmojn);
fajra kolono prilumis al ili la vojon
[48];
tian palan vizaĝon la luno prilumis.
Rim.: Oni vidas per tiuj lastaj ekzemploj, ke la senco de pri kelkfoje similas, tamen ne egalvaloras tiun de ig. Prilumi povas nur io, kio estas mem lumanta; ekz-e „la lampo prilumis la ĉambron“, sed „mi lumigas la ĉambron per lampo“ ĉar mi ne lumas pri io, sed igas ion lumi pri io.
33. André Cherpillod: Subskribonte promesi, Monato, 2000/04, p. 4
34. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
35. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 27:21.
36. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 18:1
37. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 25:11
38. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 13:3
39. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
40. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
41. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 36:36
42. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 21:13
43. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 16:24
44. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
45. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Obadja 1:6
46. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 47:24
47. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 7:13
48. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 9:12- beloruse:
- ~plori: аплакваць. ~kanti: апяваць. ~ŝteli: абкрасьці, абакрасьці. ~fajfi: асьвістаць. ~paroli: абмяркоўваць. ~silenti: замоўчваць. ~skribi: апісваць. ~pensi: абдумваць. ~labori: апрацоўваць. ~serĉi: абшукваць.
- germane:
- be- ~plori: beweinen. ~kanti: besingen. ~ŝteli: bestehlen. ~fajfi: auspfeifen. ~trakti: behandeln. ~paroli: besprechen. ~silenti: verschweigen. ~skribi: beschreiben. ~pensi: bedenken, überdenken. ~labori: bestellen, bearbeiten. ~falĉi: abmähen. ~ĵeti: bewerfen. ~konstrui: bebauen. ~serĉi: durchsuchen, filzen (durchsuchen). ~semi kampon: Saat ausbringen. ~lumi: beleuchten, bescheinen.
- hungare:
- ~plori: megsirat. ~kanti: megénekel. ~ŝteli: meglop. ~fajfi: kifütyül. ~paroli: megbeszél. ~silenti: elhallgat. ~skribi: leír. ~pensi: meggondol, megfontol. ~labori: megművel, feldolgoz, megmunkál. ~falĉi: lekaszál. ~ĵeti: megdob. ~konstrui: beépít. ~serĉi: megmotoz. ~semi kampon: bevet. ~tondi: megnyír. ~lumi: megvilágít.
- nederlande:
- ~ŝteli: bestelen. ~fajfi: uitfluiten. ~trakti: behandelen. ~silenti: verzwijgen. ~skribi: beschrijven. ~pensi: overdenken. ~labori: bewerken.
- pole:
- o-, ob- ~plori: opłakiwać. ~kanti: opiewać. ~ŝteli: okradać. ~fajfi: wygwizdać. ~trakti: raportować. ~paroli: omawiać, obgadać. ~silenti: przemilczeć, zatajać. ~skribi: opisywać. ~pensi: przemyśleć, obmyślać, zastanawiać się. ~labori: opracować, przetwarzać, obrabiać. ~falĉi: skosić, wykosić. ~ĵeti: obrzucić, zasypać. ~konstrui: obudować. ~serĉi: obszukiwać, rewidować. ~semi kampon: obsiewać pole. ~lumi: oświetlać.
- ruse:
- о-, об- ~mora komedio: комедия нравов. ~plori: оплакивать. ~kanti: воспеть, воспевать. ~ŝteli: обокрасть. ~fajfi: освистывать, освистать. ~paroli: обсуждать, обсудить. ~silenti: замалчивать. ~skribi: описывать, описать. ~pensi: обдумывать, обдумать. ~labori: обрабатывать, обработать. ~ĵeti: закидать. ~konstrui: застроить. ~serĉi: обыскать. ~semi kampon: засеять поле. ~lumi: освещать.
33.
André Cherpillod: Subskribonte promesi, Monato, 2000/04, p. 4
34. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
35. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 27:21.
36. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 18:1
37. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 25:11
38. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 13:3
39. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
40. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
41. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 36:36
42. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 21:13
43. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 16:24
44. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
45. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Obadja 1:6
46. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 47:24
47. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 7:13
48. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 9:12
34. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
35. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 27:21.
36. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 18:1
37. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 25:11
38. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 13:3
39. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
40. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
41. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 36:36
42. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 21:13
43. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 16:24
44. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
45. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Obadja 1:6
46. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 47:24
47. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 7:13
48. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 9:12
administraj notoj
~a:
Mankas dua fontindiko.