*situaci/o

*situacio

1.
Tuto da kondiĉoj kaj cirkonstancoj, en kiuj iu aŭ io troviĝas; aferstato, okazo2: li klare sentis la danĝeron de sia situacio, ke li tuj ĵuris […], ke li neniam plu trinkos tro multe da vino [1]; mi troviĝas en la plej brila situacio [2]; la mastro mortis, la mastrino troviĝis en premita situacio [3]; prezenti […] situacion en […] nigra koloro [4]; la galoŝoj de feliĉo metis lin en tiun teruran situacion kaj ne venis al li la ideo ekdeziri sian liberiĝon [5]; esti en situacio sen eliro PrV ; la astrologo venis prezenti […] raporton pri la situacio de la steloj [6]; vi sciis bone ekspluati mian situacion Marta ; Japanio devas adaptiĝi al la nova situacio [7]; mastri, savi la situacion.
2.
Ies pozicio en la socia skalo: vi atingos honoron kaj altan situacion [8]; kia estis lia profesio, lia situacio en la socio [9]; profiti la situacion de la princa amatino [10]. SUB:posteno, pozicio, ofico, rango, stato
3.
(arkaismo) Situo: ĝi havas belan situacion ĉe la rivero Neckar [11]. la situacio […] de la suno FK .
angle:
situation
beloruse:
сытуацыя, становішча
bulgare:
ситуация
ĉeĥe:
poloha, poměry, postavení, situace, stav
ĉine:
局面 [júmiàn], 态势 [tàishì], 態勢 [tàishì], 事态 [shìtài], 事態 [shìtài], 场合 [chǎnghé], 場合 [chǎnghé], 阵势 [zhènshì], 陣勢 [zhènshì], 情况 [qíngkuàng], 情況 [qíngkuàng], 处境 [chǔjìng], 處境 [chǔjìng], 局势 [júshì], 局勢 [júshì], 形势 [xíngshì], 形勢 [xíngshì], 情势 [qíngshì], 情勢 [qíngshì]
france:
situation
germane:
Lage, Situation
hispane:
situación
hungare:
1. helyzet, szituáció 2. társadalmi helyzet 3. fekvés
japane:
事態 [じたい], 局面 [きょくめん], 情勢 [じょうせい], 位置 [いち], 立場 [たてば], 状況 [じょうきょう], 場面 [ばめん], シチュエーション
katalune:
situació
nederlande:
situatie, toestand
pole:
położenie, sytuacja
ruse:
1. ситуация 2. общественное положение 3. положение
slovake:
poloha, položenie, situácia
tibete:
གནས་སྟངས་
ukraine:
ситуація, становище, місцеположення, місце розташування, обстановка

situacia

Rilata al situacio: la nun oftiĝanta situacia instruado [12]; situacia […] komiko [13]; situacia komedio.
12. Blazio Vaha: Fantazie kaj didakte, Internacia Pedagogia Revuo, 1995:3
13. Monato, Luiza Carol: Spegula mondo, 2013
beloruse:
сытуацыйны
ĉeĥe:
situativní
ĉine:
这要看情况 [zhèyàokànqíngkuàng], 這要看情況 [zhèyàokànqíngkuàng]
germane:
situativ
pole:
sytuacyjny
ruse:
ситуативный, ситуационный ~a komedio: комедия положений.
slovake:
polohopisný, polohový, situačný

situacii

(ntr)
Esti en iu situacio: kiel ni tuj vidos, ne situacias tiel [14]. SUP:stati
beloruse:
быць у становішчы, знаходзіцца ў становішчы
ĉeĥe:
být v postavení
germane:
stehen (Angelegenheit)
hungare:
(vmilyen) helyzetben van, (vmilyen) pozícióban van, fekszik (földrajzilag)
katalune:
situar-se, trobar-se
pole:
znaleźć się w położeniu, znaleźć się w sytuacji
slovake:
byť v postavení

administraj notoj

~i: Mankas dua fontindiko.