*situaci/o *situacio serĉi 'situacio' [situac.0o] 1.[situac.0o.cirkonstancaro] Tuto da kondiĉoj kaj cirkonstancoj, en kiuj iu aŭ io troviĝas; aferstato, okazo2: li klare sentis la danĝeron de sia situacio, ke li tuj ĵuris […], ke li neniam plu trinkos tro multe da vino [1]; mi troviĝas en la plej brila situacio [2]; la mastro mortis, la mastrino troviĝis en premita situacio [3]; prezenti […] situacion en […] nigra koloro [4]; la galoŝoj de feliĉo metis lin en tiun teruran situacion kaj ne venis al li la ideo ekdeziri sian liberiĝon [5]; esti en situacio sen eliro PrV ; la astrologo venis prezenti […] raporton pri la situacio de la steloj [6]; vi sciis bone ekspluati mian situacion Marta ; Japanio devas adaptiĝi al la nova situacio [7]; mastri, savi la situacion. 2.[situac.0o.rango] Ies pozicio en la socia skalo: vi atingos honoron kaj altan situacion [8]; kia estis lia profesio, lia situacio en la socio [9]; profiti la situacion de la princa amatino [10]. posteno, pozicio, ofico, rango, stato 3.[situac.0o.situo] (arkaismo) Situo: ĝi havas belan situacion ĉe la rivero Neckar [11]. la situacio […] de la suno FK . 1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 15a2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Juda knabino4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro III7. Monato, Stefan Maul: Lern-fazo, 20068. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Bona humoro10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 1611. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malnova preĝeja sonorilo angle: situation beloruse: сытуацыя, становішча bulgare: ситуация ĉeĥe: poloha, poměry, postavení, situace, stav ĉine: 局面 [júmiàn], 态势 [tàishì], 態勢 [tàishì], 事态 [shìtài], 事態 [shìtài], 场合 [chǎnghé], 場合 [chǎnghé], 阵势 [zhènshì], 陣勢 [zhènshì], 情况 [qíngkuàng], 情況 [qíngkuàng], 处境 [chǔjìng], 處境 [chǔjìng], 局势 [júshì], 局勢 [júshì], 形势 [xíngshì], 形勢 [xíngshì], 情势 [qíngshì], 情勢 [qíngshì] france: situation germane: Lage, Situation hispane: situación hungare: 1. helyzet, szituáció 2. társadalmi helyzet 3. fekvés japane: 事態 [じたい], 局面 [きょくめん], 情勢 [じょうせい], 位置 [いち], 立場 [たてば], 状況 [じょうきょう], 場面 [ばめん], シチュエーション katalune: situació nederlande: situatie, toestand pole: położenie, sytuacja ruse: 1. ситуация 2. общественное положение 3. положение slovake: poloha, položenie, situácia tibete: གནས་སྟངས་ ukraine: ситуація, становище, місцеположення, місце розташування, обстановка situaciaserĉi 'situacia' [situac.0a] [situac.0a.rilata] Rilata al situacio: la nun oftiĝanta situacia instruado [12]; situacia […] komiko [13]; situacia komedio. 12. Blazio Vaha: Fantazie kaj didakte, Internacia Pedagogia Revuo, 1995:313. Monato, Luiza Carol: Spegula mondo, 2013 beloruse: сытуацыйны ĉeĥe: situativní ĉine: 这要看情况 [zhèyàokànqíngkuàng], 這要看情況 [zhèyàokànqíngkuàng] germane: situativ pole: sytuacyjny ruse: ситуативный, ситуационный ~a komedio: комедия положений. slovake: polohopisný, polohový, situačný situaciiserĉi 'situacii' [situac.0i] (ntr) [situac.0i.esti] Esti en iu situacio: kiel ni tuj vidos, ne situacias tiel [14]. stati 14. la blogo de Jorge: Vortoj en vortaroj beloruse: быць у становішчы, знаходзіцца ў становішчы ĉeĥe: být v postavení germane: stehen (Angelegenheit) hungare: (vmilyen) helyzetben van, (vmilyen) pozícióban van, fekszik (földrajzilag) katalune: situar-se, trobar-se pole: znaleźć się w położeniu, znaleźć się w sytuacji slovake: byť v postavení administraj notoj ~i: Mankas dua fontindiko.