dilemo
- 1.
- Rezono prezentanta alternativon inter du kondiĉaj kaj kontraŭaj asertoj, kiuj ambaŭ kondukas al sama konkludo: do jen dilemo: aŭ la bombo estis ĵetita en la maron kaj eksplodis dum la flugo en aero, aŭ iu tuj post la eksplodo kolektis la fragmentojn kaj ĵetis ilin en la maron Ĉukĉoj ; dilemo ĉe la kruca vojo: se li forgesas, venas la malĝojo, se li memoras, venas la saŭdado [1]! ili staris antaŭ la klasika dilemo: ĉu ataki la supron aŭ reveni? surgrimpi la supron ili eble sukcesus, sed ĉu ili povus reveni? fine ili decidis reveni [2].
- 2.
- Situacio nedecidebla, ĉar ĉiu el du kontraŭaj alternativoj estas tro malbona por esti akceptebla, eventuale de po unu konflikta partio, kaj ili do blokas unu la alian: aŭ vin apartigi el tiu viro, aŭ fariĝi lia edzino, tie troviĝas dilemo el kiu vi ne povas eliri KPr ; kapoj nun falas - sed […] la dilemo de l' tradiciaj partioj estas ankaŭ, ke ili ne plu disponas pri vere gvidaj personoj […] kaj tio facile kondukas al meza kvalito kaj fine al degenero [3]; la dilemo de UN estas, ke la mondorganizaĵo povas esti nur tiom forta, kiom permesas la gvidaj […] potencoj kun veto-rajto en Sekurec-Konsilio, sed ĝuste tiuj ŝtatoj havas nenian intereson pri Afriko kaj ties konfliktoj [4]; la albana registaro alfrontas dilemon: ĉu komplezi al Usono aŭ al la popolo [5]? la faŭsta dilemo hodiaŭ verdire ĉieas (devi elekti inter mizera vivo aŭ postmorta infero) [6].
- 3.
- En la logiko refuto de supozo pro la malvero de du sole restantaj ebloj.
1.
Manoel BORGES DOS SANTOS: Poemoj, Monato, 2000/04, p. 32
2. E. Georgiev: Sir Edmund Hillary: Vivo dediĉe al la ŝerpoj, Monato, 2000/10, p. 18-19
3. Stefan Maul: Alarmsignalo el Italio, Monato, 1993/08, p. 5
4. Stefan Maul: Neglektata kontinento, Monato, 2000/02, p. 5
5. Monato, Bardhyl Selimi: Inter martelo kaj amboso, 2014
6. Monato, Francisko Lorrain: Faŭsto hodiaŭ, 2015
2. E. Georgiev: Sir Edmund Hillary: Vivo dediĉe al la ŝerpoj, Monato, 2000/10, p. 18-19
3. Stefan Maul: Alarmsignalo el Italio, Monato, 1993/08, p. 5
4. Stefan Maul: Neglektata kontinento, Monato, 2000/02, p. 5
5. Monato, Bardhyl Selimi: Inter martelo kaj amboso, 2014
6. Monato, Francisko Lorrain: Faŭsto hodiaŭ, 2015
- angle:
- dilemma 2. deadlock
- beloruse:
- дылема
- ĉeĥe:
- dilema, záhada
- ĉine:
- 两难推理 [liǎngnántuīlǐ], 进退两难 [jìntuìliǎngnán], 难题 [nántí], 窘境 [jiǒngjìng]
- france:
- dilemme
- germane:
- Dilemma, Zwickmühle 2. Zwangslage
- hebree:
- דילמה
- hispane:
- dilema
- hungare:
- dilemma
- japane:
- ジレンマ, 板挟み [いたばさみ]
- katalune:
- dilema
- nederlande:
- dilemma
- pole:
- dylemat
- portugale:
- dilema
- ruse:
- дилемма
- slovake:
- dilema, záhada
- ukraine:
- дилема