2dilem/oJED dilemoserĉi 'dilemo' [dilem.0o] 1.[dilem.0o.rezono] Rezono prezentanta alternativon inter du kondiĉaj kaj kontraŭaj asertoj, kiuj ambaŭ kondukas al sama konkludo: do jen dilemo: aŭ la bombo estis ĵetita en la maron kaj eksplodis dum la flugo en aero, aŭ iu tuj post la eksplodo kolektis la fragmentojn kaj ĵetis ilin en la maron Ĉukĉoj ; dilemo ĉe la kruca vojo: se li forgesas, venas la malĝojo, se li memoras, venas la saŭdado [1]! ili staris antaŭ la klasika dilemo: ĉu ataki la supron aŭ reveni? surgrimpi la supron ili eble sukcesus, sed ĉu ili povus reveni? fine ili decidis reveni [2]. 2.[dilem.0o.situacio] Situacio nedecidebla, ĉar ĉiu el du kontraŭaj alternativoj estas tro malbona por esti akceptebla, eventuale de po unu konflikta partio, kaj ili do blokas unu la alian: aŭ vin apartigi el tiu viro, aŭ fariĝi lia edzino, tie troviĝas dilemo el kiu vi ne povas eliri KPr ; kapoj nun falas - sed […] la dilemo de l' tradiciaj partioj estas ankaŭ, ke ili ne plu disponas pri vere gvidaj personoj […] kaj tio facile kondukas al meza kvalito kaj fine al degenero [3]; la dilemo de UN estas, ke la mondorganizaĵo povas esti nur tiom forta, kiom permesas la gvidaj […] potencoj kun veto-rajto en Sekurec-Konsilio, sed ĝuste tiuj ŝtatoj havas nenian intereson pri Afriko kaj ties konfliktoj [4]; la albana registaro alfrontas dilemon: ĉu komplezi al Usono aŭ al la popolo [5]? la faŭsta dilemo hodiaŭ verdire ĉieas (devi elekti inter mizera vivo aŭ postmorta infero) [6]. 3.[dilem.0o.FIL] En la logiko refuto de supozo pro la malvero de du sole restantaj ebloj. aporio, senelirejo21. Manoel BORGES DOS SANTOS: Poemoj, Monato, 2000/04, p. 322. E. Georgiev: Sir Edmund Hillary: Vivo dediĉe al la ŝerpoj, Monato, 2000/10, p. 18-193. Stefan Maul: Alarmsignalo el Italio, Monato, 1993/08, p. 54. Stefan Maul: Neglektata kontinento, Monato, 2000/02, p. 55. Monato, Bardhyl Selimi: Inter martelo kaj amboso, 20146. Monato, Francisko Lorrain: Faŭsto hodiaŭ, 2015 angle: dilemma 2. deadlock beloruse: дылема ĉeĥe: dilema, záhada ĉine: 两难推理 [liǎngnántuīlǐ], 进退两难 [jìntuìliǎngnán], 难题 [nántí], 窘境 [jiǒngjìng] france: dilemme germane: Dilemma, Zwickmühle 2. Zwangslage hebree: דילמה hispane: dilema hungare: dilemma japane: ジレンマ, 板挟み [いたばさみ] katalune: dilema nederlande: dilemma pole: dylemat portugale: dilema ruse: дилемма slovake: dilema, záhada ukraine: дилема administraj notoj