1rezon/i PrV

rezoni

(ntr)
Logike kunmeti argumentojn kaj tiri el ili konkludon: analogie rezoni; racia rezonado [1]; kiu konsilas kaj rezonas, tiu helpon ne donas PrV ; ne rezonu pri tio, kio estas ekster via metio PrV ; rezonado kaj filozofado panon ne donas PrV ne estu tro virta, kaj ne rezonu tro multe: kial vi devas vin konfuzi [2]? Paŭlo eniris al ili, kaj dum tri sabatoj li rezonadis kun ili el la Skriboj [3]; oni devas aparteni al la bonaj homoj, ne al la rezonistoj [4]; mi estas feliĉa direktoro, mia personaro ne rezonas, la publiko ankaŭ ne, ĝi ĝojas el la tuta koro [5]; virina rezonado, sinjoro! la virinoj ĉion scias klarigi IK ; vi, literaturistoj, povas facile rezonadi tiamaniere, sidante super libro kaj plumo, ni, industriistoj, devas esti praktikaj Marta ; montriĝis vigla rezonado, forta volo kaj obstino por konvinki per komparoj kaj logiko VivZam . VD:dialektiko, pruvi, ekspliki, argumenti, diskuti, konsideri, pripensi, prijuĝi
angle:
reason (with logic)
beloruse:
разважаць
bulgare:
разсъждавам
ĉeĥe:
vymlouvat se (přeneseně), usuzovat, uvažovat, vyvozovat
ĉine:
推理 [tuīlǐ]
france:
raisonner
germane:
vernünftig denken, vernünftig urteilen, schließen, folgern, auslegen (Text), beurteilen
hispane:
razonar
hungare:
érvel, okoskodik
japane:
論理的に考える [ろんりてきにかんがえる], 推論する [すいろんする], 推理する [すいりする], 理屈を言う [りくつをいう], 文句を言う [もんくをいう]
nederlande:
redeneren
perse:
استدلال کردن، تعقل کردن
pole:
utrzymywać, mądrzyć się, dowodzić czegoś
portugale:
raciocinar
ruse:
рассуждать
slovake:
usudzovať (urobiť záver podľa logickej argumentácie), uvažovať, vyvodzovať
ukraine:
міркувати, розмірковувати, мудрувати, розумувати

rezono

Serio de interdependaj argumentoj, per kiu oni provas atingi konkludon: laŭ la plej primara rezono, por atingi pacon estas necese nuligi […] la kaŭzon de militoj [6]; filozofiaj rezonoj pri vivo-senco [7].
6. Gilbert Ledon: Kulturo de milito, Monato, 2000/06, p. 5
7. Monato, Nikolao Gudskov: Temoj por pluraj romanoj, 2014
angle:
reasoning
bulgare:
разсъждаване
ĉeĥe:
uvažování, vyvozování
ĉine:
推理 [tuīlǐ], 思路 [sīlù]
france:
raisonnement
germane:
Schlußfolgerung, Auslegung, Beurteilung
japane:
道理 [どうり], 理由 [りゆう]
nederlande:
redenering
perse:
دلیل، برهان
pole:
rozumowanie
slovake:
uvažovanie, vyvodzovanie
ukraine:
міркування, мудрування, розумування

rezonpovo

Kapablo rezoni, el elementaj informoj sisteme veni al konkludo; racio: mia amata kato ne posedas imagpovon aŭ rezonpovon [8].
8. [Hirotaka M.]: Kato ne imagas, Akvosfero, 2008-06-04
ĉine:
判断力 [pànduànlì], 判斷力 [pànduànlì], 心窍 [xīnqiào], 心竅 [xīnqiào], 思維力 [sīwéilì], 思维力 [sīwéilì], 思考能力 [sīkǎonénglì]
france:
entendement
germane:
Denkvermögen, Urteilsvermögen
pole:
moc rozumowania

administraj notoj