racio
- Kapablo decidi per logika rezonado (kontraste al emocio): ekzistas ia senfine pli granda forto ol lia volo: la ŝtata racio, kiun respektas eĉ la ĉiopova faraono [1]; Beatrico ĝuas sian plenan racion, ĝuste tial ke ŝi estas perfekte logikema, ŝi ne povas intervenigi en siajn juĝojn elementojn, kiuj por ŝi neniam ekzistis [2]; la scienco kaj tekniko faris grandegajn progresojn, la racio tamen ne multe penetris en la cerbojn [3]; la lingvo fariĝas io sankta, io fea, io fabela, io mita ― io, kio situas ekster la kampo de racio [4]; la racio kontraŭas tiujn ĥaosajn sentotrompiĝojn – nenio estas pli trompa, – rediris Ilu-ittia, – ol ampleksa diraĵo, pretendanta la racion [5]; en la sfero de la pura racio la ekzisto de Dio estas nepruvebla [6]. intelekto, prudento, saĝo
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XI
2. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvara
3. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Antaŭparolo
4. C. Piron: Psikologiaj aspektoj de la monda lingvoproblemo kaj de Esperanto, 1998-03-21
5. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro III
6. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, p. 10a
2. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvara
3. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Antaŭparolo
4. C. Piron: Psikologiaj aspektoj de la monda lingvoproblemo kaj de Esperanto, 1998-03-21
5. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro III
6. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, p. 10a
- angle:
- reason, sense, logical faculty, rationality, judgment
- beloruse:
- розум
- ĉeĥe:
- rozum
- ĉine:
- 情理 [qínglǐ], 理性 [lǐxìng], 事理 [shìlǐ]
- france:
- raison (capacité de raisonner)
- germane:
- Vernunft, Verstand, Ratio, Räson
- hispane:
- razón (capacidad de razonar), facultad de razocinio, racionalidad, juicio
- hungare:
- ész, ráció
- japane:
- 理性 [りせい], 分別 [ぶんべつ], 道理 [どうり], 条理 [じょうり]
- nederlande:
- rede, ratio
- pole:
- rozum, racja
- portugale:
- razão
- ruse:
- рассудок, разум
- slovake:
- rozum
- svede:
- förnuft
- ukraine:
- розум, здоровий глузд
racia
- 1.
- (iu) Posedanta la racion: homo estas racia estaĵo, do li devas konsideri la aferojn ne nur laŭ ties rigida realeco, sed li devas strebi pli alten [7]; verŝajne en mia situacio ĉiu racia angla ŝtatano troviĝus en la sama necerteco [8]. klarmensa, prudenta, senpartia, sobra3
- 2.
- (io) Bazita sur la racio, konforma al la racio: tro raciaj kaj tro sciencoplenaj klarigoj [9]; liaj ludoj ricevis nun tute alian karakteron, ili fariĝis pli raciaj [10]; la kreo kaj enkonduko en uzadon de racia lingvo internacia [11]; la principoj de racia gramatiko kaj de internacia vortaro [12]; pensi, detale esplori, t.e. uzi la solajn raciajn rimedojn, oni ne volas [13]; tamen ekzistas racia solvo, kaj ni fine trovos ĝin [14]; se, en raciaj limoj, dubo restas, la ĵurio ne rajtas deklari min kulpa [15]; verŝajne estas ia racia klarigo [16]. logika
7.
Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Deka Ĉapitro
8. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekunua Ĉapitro
9. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvina
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
11. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
12. Ernest Drezen: Zamenhof, La principoj de racia gramatiko kaj de internacia vortaro
13. Internacia krestomatio, Rakonto Pri Spiritoj
14. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 7
15. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 30
16. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Stefano enketas pri Ĝoja Karal
8. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekunua Ĉapitro
9. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvina
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
11. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
12. Ernest Drezen: Zamenhof, La principoj de racia gramatiko kaj de internacia vortaro
13. Internacia krestomatio, Rakonto Pri Spiritoj
14. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 7
15. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 30
16. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Stefano enketas pri Ĝoja Karal
- angle:
- rational, reasonable
- beloruse:
- 1. разумны 2. разумны, разумовы, рацыянальны
- ĉeĥe:
- racionální, rozumný, rozumový
- ĉine:
- 理性 [lǐxìng], 理智 [lǐzhì], 合理 [hélǐ]
- france:
- raisonnable, rationnel
- germane:
- 1. vernunftbegabt, vernünftig 2. vernünftig, logisch begründet
- hispane:
- racional, sensato
- hungare:
- 1. ész-, racionális 2. észszerű, racionális
- japane:
- 理性の [りせいの], 理性的な [りせいてきな], 合理的な [ごうりてきな], 道理にかなった [どうりにかなった]
- nederlande:
- redelijk
- pole:
- rozumny, racjonalny, słuszny
- portugale:
- racional
- ruse:
- 1. разумный, рассудочный 2. разумный, рациональный
- slovake:
- racionálny, účelný
- svede:
- 1. förnuftig, rationell 2. förnuftsenlig, rationell
- ukraine:
- раціональний, розумний
racieco
- Konformeco al racio: [ili] ne toleras inter si la raciecon kaj, […] ili volis trudi la frenezon ankaŭ al mi [17]; penso kaj legendo tro abomena por la racieco aŭ la konscio Sol ; simpleco kaj racieco ĉie, kaj aplikebla al ĉiu [18].
17.
Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekunua Ĉapitro
18. Monato, Manuel Halvelik: Atentinda solvo por kompleksega problemo, 2007
18. Monato, Manuel Halvelik: Atentinda solvo por kompleksega problemo, 2007
- angle:
- rationality, reasonableness
- beloruse:
- разумнасьць, рацыянальнасьць
- ĉeĥe:
- racionálnost
- ĉine:
- 合理性 [hélǐxìng], 理性 [lǐxìng]
- france:
- rationalité
- germane:
- Vernunftgemäßheit, Rationalität
- hispane:
- racionalidad, razonabilidad
- hungare:
- észszerűség, racionalizmus
- japane:
- 合理性 [ごうりせい]
- nederlande:
- redelijkheid
- pole:
- zgodność z rozumem, racjonalność, słuszność
- ruse:
- разумность, рациональность
- slovake:
- racionálnosť
- svede:
- förnuftighet
- ukraine:
- раціональність, розумність
raciigi
- 1.
- Igi konforma al la racio: Bernard Shaw siatempe proponis grandan premion al tiu, kiu raciigos terure nelogikan anglan lingvon [19].
- 2.
- Metode plibonigi kaj pliefikigi: raciigi la laboron, la produktadon; helpe de la Internacia Lingvo eblus konsiderinde raciigi la internacian trafikon [20]; kulpas la ĉefa inĝeniero, raciigon li aranĝas, ĉu multe malaltiĝos la salajro? Metrop ; prepare al planata translokiĝo, mi decidis raciigi mian arĥivon [21].
19.
La Ondo de Esperanto, 2002, №1
20. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
21. Monato, Roland Rotsaert: De papero al komputilo: bitigo de presitaj dokumentoj, 2012
20. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
21. Monato, Roland Rotsaert: De papero al komputilo: bitigo de presitaj dokumentoj, 2012
- angle:
- rationalize
- beloruse:
- рацыяналізаваць
- ĉeĥe:
- racionalizovat, zracionalizovat
- france:
- rationaliser
- germane:
- 1. vernünftig gestalten 2. rationalisieren
- hispane:
- 1. razonar 2. racionalizar
- hungare:
- észszerűsít, racionalizál
- japane:
- 合理化する [ごうりかする], 理性的にする [りせいてきにする]
- nederlande:
- 2. rationaliseren
- pole:
- usprawniać
- ruse:
- рационализировать
- slovake:
- zracionalizovať
- ukraine:
- раціоналізувати
raciismo
- Racionalismo: en 1959 aperis lia (Hundertwasser) „Malŝimiga Manifesto“ kontraŭ la raciismo en la arkitekturo [22]; la zamenhofaj paroloj ŝajnis al la francoj de la 19a jarcento, enradikiĝintaj en la tradicio de senkompromisa raciismo, danĝere emociaj [23].
22.
Walter Klag: Friedensreich Hundertwasser 1928 -
2000, Monato, 2000/07, p. 12
23. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Interlingvistiko por ĉiuj
23. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Interlingvistiko por ĉiuj
- angle:
- rationalism
- beloruse:
- рацыяналізм
- ĉeĥe:
- racionalismus
- ĉine:
- 理性主义 [lǐxìngzhǔyì], 理性主義 [lǐxìngzhǔyì], 欧洲理性主义 [ōuzhōulǐxìngzhǔyì], 歐洲理性主義 [ōuzhōulǐxìngzhǔyì]
- france:
- rationalisme
- germane:
- Rationalismus
- hispane:
- racionalismo
- hungare:
- racionalizmus
- japane:
- 合理主義 [ごうりしゅぎ], 理性論 [りせいろん], 合理論 [ごうりろん]
- katalune:
- racionalisme
- nederlande:
- rationalisme
- pole:
- racjonalizm
- ruse:
- рационализм
- slovake:
- racionalizmus
- svede:
- rationalism
- ukraine:
- раціоналізм
kontraŭraciismo
- Ĉia doktrino kontraŭa al raciismo, ne akceptanta racion kiel ĉiam plej altan aŭtoritaton: la raciismo kaj la moderna kontraŭraciismo la racion ĉu senkritike supertaksas, ĉu same senkritike malakceptas [24].
24.
V. Ošlak: Foje eĉ pensi estas ĝuo, 2003
- angle:
- antirationalism
- beloruse:
- антырацыяналізм
- france:
- antirationalisme
- germane:
- Antirationalismus
- hispane:
- antiracionalismo
- pole:
- antyracjonalizm