emocio
- 1.
-
Kortuŝo pro intermiksiĝantaj sentoj:
ŝi afable ridetis kaj dankis kaj ne povis kaŝi sian emocion
[1];
la okuloj de la faraono pleniĝis per larmoj […]
sed tuj li ekregis sin […], estus nekonvene,
se la servistoj vidus la emocion de tiel potenca sinjoro
[2];
la emocio rompis lian voĉon
[3];
en lia koro diversaj emocioj furioze interbatalis: ĝojo, maltrankvilo, espero
[4];
esprimante per la vizaĝo emociojn gamantajn
de senlima miro ĝis la plej sovaĝa timo
[5].
afekcio1Rim.: La ekzemploj priskribas aparte tiajn kortuŝajn situaciojn, kiam negativa aŭ foresta sento transformiĝas al pozitiva, ekz-e ĝojo aŭ espero superanta malĝojon, respektive kiam interna streĉo de kontraŭbatalaj sentoj senŝarĝiĝe solviĝas. Estas ne tute klare ĉu emocio en komunlingva Esperanto ankaŭ priskribas la inversan situacion, kiam ekestas negativaj sentoj, kiel indigno, ĉagreno, kolero. [Wolfram Diestel]
- 2.
- Ĉiu ajn afekcia, senta stato de la menso: ŝi konservis ĉiam la saman esprimon, ĝentilan, subtilan [sed] sen emocio [6]; mi estis tiel senmovigita de emocio pro la danĝero riskita, ke mi min kuŝigis [7]; pro emocio, ĉagreno, aŭ ia ajn alia animtuŝo neatende alveninta, li subite falis en katalepsian staton [8]; Maziero, lacega pro transfuzio, emocioj kaj maldormo, petis de unu el siaj kolegoj, ke li bonvolu lin anstataŭi [9]. afekcio2
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 1a
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 3a
4. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro II
5. Alberto García Fumero, Monato, 2000/08, p. 23
6. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XV
7. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dektria
8. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekoka
9. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 1a
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 3a
4. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro II
5. Alberto García Fumero, Monato, 2000/08, p. 23
6. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XV
7. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dektria
8. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekoka
9. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua
- angle:
- emotion
- beloruse:
- эмоцыя, перажываньне, хваляваньне
- ĉeĥe:
- cit, citové pohnutí, dojetí, emoce, hnutí mysli, pocit, pohnutí, rozechvění, vzrušení
- ĉine:
- 情 [qíng], 強烈的情緒 [qiánglièdeqíngxù], 心情 [xīnqíng], 状态 [zhuàngtài]
- france:
- émotion
- germane:
- 1. Bewegtheit, Gemütsbewegung, Rührung, seelische Erregung 2. Emotion, Gemütszustand
- hispane:
- emoción
- hungare:
- 1. meghatottság, megindultság 2. indulat, emóció
- japane:
- 感動 [かんどう], 感情 [かんじょう], 情動 [じょうどう]
- nederlande:
- 1. ontroering 2. emotie, gemoedstoestand
- pole:
- 1. wzruszenie 2. emocja
- ruse:
- эмоция, волнение, переживание
- slovake:
- dojatie, vzrušenie
- ukraine:
- емоція, зворушення, розчулення, хвилювання, переживання
emocii
(tr)
- Forte tuŝi, movi la animon: emocii iun ĝis larmoj; la ĉefpastro estis tre pala, tre emociita, sed li respondis ke oni devas klarigi la demandon pri la mortigo [10]; la patrino [...] sidis ankoraŭ tute emociita de la vido de la belkoloraj bildoj, rigardis la palan krajonan skizon kaj ekkriis tute surprizita [11]; mi efektive estis tre emociita, mi ploris, kiel [...] pro granda ĝojo [12]; li aŭdis bonegan violoniston kaj estis tute plenigita kaj emociita de lia nekomparebla ludado [13]. kortuŝiekscitiskui, agiti.
10.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro 16a
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, „Bela“
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Plumo kaj inkujo
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, „Bela“
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Plumo kaj inkujo
- angle:
- affect (emotionally)
- beloruse:
- хваляваць
- ĉeĥe:
- dojímat, vzrušit
- ĉine:
- 刺激 [cìjī]
- france:
- émouvoir, remuer (émouvoir)
- germane:
- ergreifen, rühren, bewegen, erschüttern
- hebree:
- להתרגש
- hispane:
- emocionar
- hungare:
- meghat, megindít
- japane:
- 感動させる [かんどうさせる], 心を動かす [こころをうごかす]
- nederlande:
- ontroeren
- pole:
- wzruszać
- portugale:
- emocionar, comover, sensibilizar, abalar
- ruse:
- волновать
- slovake:
- dojať, rozochvieť
- ukraine:
- розчулюватися, хвилюватися, переживати
emocia
- angle:
- emotional
- beloruse:
- эмацыйны
- ĉeĥe:
- dojemný, emocionální, emoční, pohnutý, vzrušující
- ĉine:
- 动情动容 [dòngqíngdòngróng]
- france:
- émouvant
- germane:
- bewegt, emotional, emotionell, ergreifend, gerührt, seelisch erregt
- hebree:
- רגשני
- hungare:
- megindító, megható
- japane:
- 感情の [かんじょうの], 感動的な [かんどうてきな], 感情的な [かんじょうてきな]
- nederlande:
- emotioneel
- pole:
- emocjonalny, wzruszający
- ruse:
- эмоциональный
- slovake:
- dojemný, emočný, vzrušujúci
- ukraine:
- емоційний
emociiĝi
(ntr)
- Esti movita, kortuŝita de io: li emociiĝis antaŭ tia mizero; la verkisto ŝajnas emociiĝi pri la sorto de Marie-Antoinette, dum li restas senĉagrena pri la aflikto de la malriĉaj, malsategaj virinoj de Francio [16].
- angle:
- feel emotion
- beloruse:
- перажываць, хвалявацца
- ĉine:
- 动情动容 [dòngqíngdòngróng]
- france:
- s'émouvoir
- germane:
- bewegt sein, ergriffen werden, gerührt sein, gerührt werden
- hebree:
- מתרגש
- hispane:
- emocionarse
- hungare:
- megindul, meghatódik, indulatba jön
- japane:
- 感動する [かんどうする], 感激する [かんげきする]
- nederlande:
- ontroerd worden
- pole:
- emocjonować się, wzruszać się
- ruse:
- волноваться, переживать
administraj notoj
pri
~o:
Mi ne estas tute certa pri la ĝusta distingo de la du sencoj: En germanaj fontoj oni distingas (a) interne sentitan afekcion [Gefühl] de (b) tiel fortaj, ke oni perdas la kontrolon [Emotion] kaj kiujn oni devas esprimi per gestoj, agoj, ĉu ekrido, ekploro, koleriĝo ktp. Etimologie en la vorto ja estas elemento de alekstera "movo": lat. "ēmovēre", elmovi, forigi, ekskui. La kortuŝon [Rührung] oni foje konsideras metaemocion, ĉar tie sento pozitiva superas ĝeneralan senton de malĝojo transformante la negativan en pozitivan sperton, ekz-e se meze de trista, senkompata, katastrofa situacio okazas io ĝojiga, esperiga k.s. [WD]