*sang/o PV

*sango

1.
FIZL Likva histo fluanta en la angioj (arterioj, vejnoj) de animaloj, ruĝa ĉe la vertebruloj, portanta la nutrajn substancojn en la tutan korpon.
2.
GEN Idaro, rasa deveno: la sango de Davido; sango komuna reciproke sin altiras PrV ; samsanga (samfamilia, samrasa).
afrikanse:
bloed
albane:
gjak
amhare:
ደም
angle:
blood
arabe:
الدم
armene:
արյուն
azerbajĝane:
qan
beloruse:
кроў
bengale:
রক্ত
birme:
သှေး
bosne:
krvi
bulgare:
кръв
ĉeĥe:
krev
ĉine:
[huāng], 血 [xuè], 血液 [xuèyè], 鮮血 [xiānxuè], 鲜血 [xiānxuè]
dane:
blod
estone:
veri
eŭske:
odol
filipine:
dugo
france:
sang
galege:
sangue
germane:
Blut
guĝarate:
રક્ત
haitie:
san
haŭse:
jini
hinde:
खून
hispane:
sangre
hungare:
vér ~o komuna reciproke sin altiras: megszólal a vér szava.
igbe:
ọbara
indonezie:
darah
irlande:
fuil
islande:
blóð
itale:
sangue
japane:
[ち]
jave:
getih
jide:
בלוט
jorube:
ẹjẹ
kanare:
ರಕ್ತ
kartvele:
სისხლის
kazaĥe:
қан
kimre:
gwaed
kirgize:
кан
kmere:
ឈាម
koree:
korsike:
u sangue
kose:
igazi
kroate:
krv
kurde:
xwîn
latine:
sanguis
latve:
asinis
laŭe:
ເລືອດ
litove:
kraujo
makedone:
крв
malagase:
ra
malaje:
darah
malajalame:
രക്തം
malte:
demm
maorie:
toto
marate:
रक्त
monge:
ntshav
mongole:
цусны
nederlande:
bloed
nepale:
रगत
njanĝe:
magazi
okcidentfrise:
bloed
panĝabe:
ਖੂਨ ਦੇ
paŝtue:
وينه
pole:
krew
portugale:
sangue
ruande:
maraso
ruse:
кровь
samoe:
toto
sinde:
رت
sinhale:
ලේ
skotgaele:
fuil
slovake:
krv
slovene:
krvi
somale:
dhiig
ŝone:
ropa
sote:
mali a
sunde:
getih
svahile:
damu
svede:
blod
taĝike:
хун
taje:
เลือด
tamile:
இரத்த
tatare:
кан
telugue:
రక్త
tibete:
ཁྲག་
turke:
kan
ukraine:
кров
urdue:
خون
uzbeke:
qon
vjetname:
máu
zulue:
negazi

sangadi

(ntr)
1.
Ellasi sangon: sangadi el la nazo.
2.
(figure) Esti ruĝa kiel sango: ĉe la horizonto la suno sangadis sur la maro.
3.
(figure) Kruele suferi kvazaŭ pro sangadanta vundo: pro tio sangas mia koroZ .
angle:
bleed
beloruse:
крываточыць
ĉeĥe:
krvácet
ĉine:
1. 流血 [liúxiě], 出血 [chūxiě], 油墨化水 [yóumòhuàshuǐ], 破血流 [pòxiěliú]
france:
1. saigner (intr.) 2. rougeoyer 3. saigner (intr., fig.)
germane:
1. bluten
hungare:
vérzik
indonezie:
1. berdarah 2. memerah (spt darah)
itale:
sanguinare
japane:
出血し続ける [しゅっけつしつづける]
nederlande:
bloeden
pole:
1. krwawić 2. czerwienieć 3. krwawić
ruse:
кровоточить, истекать кровью
slovake:
krvácať
svede:
1. blöda
turke:
1. kanamak

sangumo

Elfluo de sango pro difekto de histo: la sangumo (ankaŭ hematomo aŭ sangoelfluo) ŝveligas la histon ĉirkaŭ la okulo kaj aperas blua-lila-nigra koloriĝo [1]; sangumo en certa cerboparto [2].
angle:
bleed, bruise, hematoma
beloruse:
крывяцёк
ĉine:
血肿 [xuèzhǒng], 血腫 [xuèzhǒng], 痍 [yí], 瘀斑 [yūbān], 摔伤 [shuāishāng], 摔傷 [shuāishāng]
france:
saignement
germane:
Blutung, Bluterguß, Hämatom, Blauer Fleck
indonezie:
perdarahan, hemoragi

malvarmsanga

1.
ZOO(pri besto) Kies korpotemperaturo laŭas la temperaturon de la ĉirkaŭa medio: la fiŝoj kaj la nuntempaj reptilioj estas malvarmsangaj animaloj.
2.
Senpasia, indiferenta, senemocia, flegma: lia damo, kontraŭe, estis malvarmsanga, kvazaŭ frostigita viando Metrop ; „Kaj krome,“ daŭrigis li, „mi estas malvarmsanga; neniu pasio tiras min kun si.“ [3].
Rim.: En iuj lingvoj, ekzemple en la rusa, la vorto strukture simila al „malvarmsanga“ povas havi la aproban sencon „konservanta memregadon en danĝero ktp“. Tiu senco estas nelogika idiomaĵo (vidu rimarkon ĉe malvarmsango). Mi ne trovis aŭtoritatajn ekzemplojn por ĉi tiu senco, kaj opinias ĝin evitinda en Esperanto. [Sergio Pokrovskij]
3. C. Brontë, trad. H. J. Bulthuis: Jane Eyre, 1931
angle:
cold-blooded 1. cold-blooded, ectothermal, ectothermic, ectothermous, haematocryal
beloruse:
1. халаднакроўны 2. спакойны, стрыманы, абыякавы, нячулы
ĉeĥe:
chladnokrevný
ĉine:
冷血 [lěngxuè], 杀人不眨眼 [shārénbùzhǎyǎn], 殺人不眨眼 [shārénbùzhǎyǎn], 冷淡 [lěngdàn]
france:
1. à sang froid
germane:
1. wechselwarm (-e Tiere) 2. kaltblütig
indonezie:
berdarah dingin
itale:
1. a sangue freddo, ectoterma 2. freddo (carattere), controllato (carattere), impassibile
japane:
冷血の [れいけつの], 冷徹な [れいてつな], 冷淡な [れいたんな]
pole:
1. zimnokrwisty 2. zimnokrwisty
ruse:
1. теплокровный 2. сухой, бесстрастный, бесчувственный
slovake:
chladnokrvný
turke:
1. soğuk kanlı

malvarmsango, trankvilsangeco

(malofte) (evitinde) Memregado3, trankvilo de iu senkonsterna kaj memrega: „Li estas sur nia spuro.“ ‐ „Des pli gravas gardi vian malvarmsangon.“ [4] (pli bone: „Des pli gravas ne perdi la kapon“).
Rim.: Ĉi tiu idiomaĵo estas nelogika kaj fiziologie malĝusta: ĝuste la paraliza timo kaŭzas la impreson, ke „la sango glaciiĝis en la vejnoj“. Ĝian sencon pli ĝuste esprimas „ne perdi la kapon“, „konservi la menson klara“. La idiomaĵo probable estiĝis el konfuzo inter la francaj „sens-froid“ (malvarma menso, memregado) kaj „sang-froid“ (malvarma sango; la du kombinoj sonas egale en la franca). La idiomaĵo estas konsiderinde internacia, tamen kun gravaj esceptoj; anglalingve oni ĝin lasas en la franca formo ‐ aŭ tradukas per pli trafaj voroj anglaj. Feliĉe, ĝi estas malofta en Esperanto. [Sergio Pokrovskij]
4. J. Rejtő, trad. L. Balázs: Bill Teksaso, la temerarulo
angle:
composure, equanimity, presence of mind, sang-froid
beloruse:
спакой, стрыманасьць
ĉeĥe:
chladnokrevnost
france:
sang-froid
hungare:
hidegvér
itale:
sangue freddo
pole:
zimna krew
ruse:
хладнокровие
slovake:
chladnokrvnosť

samsangeco

1.
(komune) Havo de komunaj prauloj: estas Li Tiu, kiu kreis la homon el akvo kaj donis al li samsangecon kaj parencecon [5].
2.
GEN Naskiteco el gepatroj kun komunaj prauloj: vizaĝoj kaj korpoj ruinigitaj pro malriĉeco, alkoholo, samsangeco [6].
5. trad. N. Vessella: La Sankta Kurano, 25:54, 2006-
6. F. Chiarello, trad. Eric: Atendante Apokalipson, 2004
angle:
consanguinity
beloruse:
аднакроўнасьць, адзінакроўнасьць
ĉine:
血緣關係 [xuèyuánguānxì], 血缘关系 [xuèyuánguānxì], 亲缘 [qīnyuán], 親緣 [qīnyuán], 血緣 [xuèyuán], 血缘 [xuèyuán]
france:
consanguinité
indonezie:
konsanguinitas
japane:
血縁 [けつえん]

sensangigi

1.
Igi sensanga.
2.
(figure) Tute senfortigi: la milito sensangigis la popolon.
angle:
exsanguinate, desanguinate
beloruse:
абяскровіць
ĉeĥe:
nechat vykrvácet, pustit žilou
france:
saigner à blanc
hungare:
kivéreztet
itale:
dissanguare
japane:
血抜きする [ちぬきする], 疲弊させる [ひへいさせる]
pole:
wykrwawiać
ruse:
обескровить
slovake:
odkrviť

varmsanga

1.
ZOO(pri besto) Tenanta pli-malpli konstantan temperaturon de la korpo, malmulte dependanta de la temperraturŝanĝoj de la medio: la mamuloj kaj la birdoj estas varmsangaj animaloj; dum kristnaska fasta tago oni malpermesadis manĝi viandon de varmsangaj bestoj [7].
2.
(evitinde) =varmegsanga
angle:
1. warm-blooded, haematothermal
beloruse:
цеплакроўны
ĉeĥe:
teplokrevný
ĉine:
1. 温血 [wēnxuè], 溫血 [wēnxuè]
france:
1. à sang chaud
indonezie:
berdarah panas
itale:
1. a sangue caldo, omeoterma
japane:
温血の [あつしちの], 熱血の [ねっけつの]
pole:
1. ciepłokrwisty
ruse:
1. теплокровный
slovake:
teplokrvný
ukraine:
теплокровний

varmegsanga

Varmega2, pasiiĝema: „Tiam mi estis juna, sovaĝa kaj varmegsanga, tamen honesta, tion mi kuraĝe povas aserti antaŭ la vizaĝo de Dio!“ diris la lavistino [8]; kontraŭe, mi estas varmegsanga, kaj fajro degeligas glacion [9].
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
9. C. Brontë, trad. H. J. Bulthuis: Jane Eyre, 1931
angle:
ardent, fiery, passionate, hot-blooded
beloruse:
гарачай крыві, палкі, імпэтны
ĉeĥe:
horkokrevný
ĉine:
火热 [huǒrè], 火熱 [huǒrè]
france:
sanguin
itale:
ardente (fig.), dal sangue bollente, passionale
japane:
激しやすい [はげしやすい], すぐにかっとなる
pole:
gorącej krwi
ruse:
пылкий, страстный
slovake:
horúco krvný
ukraine:
гарячий (про темперамент), гарячої крові

sangoĉelo

FIZL Ĉelo3 ajnspeca normale trovebla en la sango: blanka sangoĉelo; ruĝa sangoĉelo; oni uzas gin (...) por kompreni la genojn kiuj partoprenas en la formiĝo de la koro, de la sangoĉeloj, de la muskoloj, de la renoj (...) [10].
10. F. Mazoyer, trad. V. Lutermano: Konsekro de la mutaciulo, Le Monde diplomatique, 2004-01
angle:
blood cell blanka ~oĉelo: white blood cell, leucocyte. ruĝa ~oĉelo: red blood cell, erythrocyte.
beloruse:
крывяное цельца, клетка крыві
ĉine:
血細胞 [xuèxìbāo], 血细胞 [xuèxìbāo]
france:
cellule sanguine, hématocyte
germane:
Blutzelle
hungare:
vérsejt blanka ~oĉelo: fehérvérsejt, leucocyta. ruĝa ~oĉelo: vörösvérsejt, erythrocyta.
indonezie:
sel darah blanka ~oĉelo: sel darah putih, leukosit. ruĝa ~oĉelo: sel darah merah, eritrosit.
itale:
globulo (cellula ematica), cellula ematica
japane:
血球 [けっきゅう]
pole:
krwinka blanka ~oĉelo: biała krwinka, leukocyt. ruĝa ~oĉelo: czerwona krwinka, erytrocyt.
ruse:
кровяное тельце blanka ~oĉelo: белое кровяное тельце, лейкоцит. ruĝa ~oĉelo: красное кровяное тельце, эритроцит.
turke:
blanka ~oĉelo: akyuvarlar.

sangellaso

MED Arkaika maniero kuraci per ellaso de sango tra tranĉo de vejno: Oni venigis barbiron, por fari al ŝi sangellason [11].
angle:
blood‐letting
beloruse:
крывапусканьне
ĉeĥe:
puštění žilou
ĉine:
放血法 [fàngxiěfǎ]
france:
saignée
indonezie:
buang darah
ruse:
кровопускание
slovake:
pustiť žilu
ukraine:
кровопускання

sangeltiri

(ntr)
MED Kuraci per eltiro de sango.
Rim.: La leksika formo de tiu kunmetaĵo pensigas plie pri vejnopunkcio ol pri sangellaso aŭ hirudoterapio, malgraŭ la ĉi-tiej tradukoj kaj la difino. [Sergio Pokrovskij]
angle:
perform venipuncture
beloruse:
рабіць крывапусканьне
ĉeĥe:
pouštět žilou, vysávat krev
france:
faire une saignée, saigner (faire une saignée)
hungare:
eret vág
itale:
salassare
japane:
瀉血する [しゃけつする], 刺絡する [しらくする]
pole:
puszczać krew
ruse:
делать кровопускание
slovake:
brať krv, vysávať krv
ukraine:
пускати

administraj notoj

~adi: Mankas verkindiko en fonto.
sen~igi: Mankas dua fontindiko.
sen~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~eltiri: Mankas dua fontindiko.
~eltiri: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.