*konjunkci/o PV
*konjunkcio
- 1.
-
Senfleksia vorto uzata por kunigi du vortojn, du
propoziciojn aŭ du frazojn, ekzemple:
anstataŭ,
aŭ, ĉar,
ĉu, do,
ja, kaj,
ke, krom,
kvankam, kvazaŭ,
minus, nek,
nu, ol,
plus, por,
se, sed,
tamen:
la vortoj „por“ kaj „anstataŭ“, uzataj antaŭ infinitivo, havas la sencon ne de
pura prepozicio, sed preskaŭ de konjunkcio
[1];
la konjunkcian uzadon de „ambaŭ“ en la frazo „ni loĝas en Londono ambaŭ en
somero kaj en vintro“ mi trovas tute ne aprobinda (estas konsilinde diri:
„kiel en somero, tiel ankaŭ en vintro“, aŭ „ne nur en somero, sed ankaŭ en
vintro“)
[2].
Rim.: Kelkaj konjunkcioj devenas de la samnomaj prepozicioj: anstataŭ, krom, por.
- 2.
- MatVort
Logika operacio,
kiu al du propozicioj
asocias la propozicion, kiu estas vera, se kaj nur se
ambaŭ estas veraj; rezulto de tiu operacio:
la konjunkcion de `P` kaj `Q` oni
foje signas
per
`P^^Q` (legu: po kaj kuo).
vertabelo de konjunkcioRim.: Pli esperanteca, tradicia kaj nemalkohera termino estas kajo. La uzo de la vorto konjunkcio por nomi nur unu ligilon4 sekvas mistradicion latinidan, kaj estas logike difekta en lingvoj, kiuj per la sama nomo signas la pli ĝeneralan koncepton gramatikan (kaj Esperanto estas tia lingvo, ĉar la gramatika senco de la vorto konjunkcio estas por ĝi fundamenta ― dum la uzo por nomi logikan operacion, tute freŝdata: PIV1 ĝin ne konas). Ekz-e „kaj“, „aŭ“, „se“ estas konjunkcioj1 ‐ sed ial (kial?!) nur „kaj“ estas konjunkcio2. Kiel pruvis diskuto en soc.culture.esperanto, iuj latinidlingvaj esperantistoj efektive konfuzas la sencon fundamentan kun la speciala senco matematika. [S. Pokrovskij]
1.
L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 13. Prepozicioj
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 12. Adverboj kaj konjunkcioj
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 12. Adverboj kaj konjunkcioj
- angle:
- 1. conjunction 2. conjunction
- beloruse:
- 1. злучнік 2. каньюнкцыя
- ĉeĥe:
- konjukce, spojka
- ĉine:
- 1. 连词 [liáncí], 合取 [héqǔ]
- france:
- 1. conjonction 2. conjonction (produit logique), produit logique
- germane:
- 1. Konjunktion, Bindewort 2. Konjunktion, logisches Produkt
- hispane:
- 1. conjunción
- japane:
- 接続詞 [せつぞくし], 合 [ごう], 連言 [れんげん]
- nederlande:
- 1. voegwoord
- pole:
- 1. spójnik 2. koniunkcja, iloczyn logiczny
- portugale:
- 1. conjunção
- ruse:
- 1. союз 2. конъюнкция, операция И, логическое умножение
- slovake:
- konjunkcia
disiga konjunkcio
- Kunordiga konjunkcio, esprimanta tian rilaton inter la kunigataj partoj, ke eblas ilia disigo aŭ alternado; ekzemple: aŭ... aŭ..., jen... jen...
- angle:
- disjunctive conjunction
- pole:
- spójnik rozłączny
- rumane:
- conjuncția coordonatoare
- ruse:
- разделительный союз
kontraŭmeta konjunkcio
korelativaj konjunkcioj
- Paraj konjunkcioj; ekzemple ju... des..., nek ... nek ...
- angle:
- adversative conjunction
- france:
- conjonction corrélative
- pole:
- spójniki korelatywne
- ruse:
- противительный союз
kunordiga konjunkcio
- angle:
- coordinating conjunction
- france:
- conjonction de coordination
- germane:
- beiordnende Konjunktion, beiordnendes Bindewort
- hispane:
- conjunción coordinativa
- hungare:
- mellérendelő kötőszó
- japane:
- 等位接続詞 [とういせつぞくし]
- nederlande:
- nevenschikkend voegwoord, nevenschikkende zin
- pole:
- spójnik współrzędny
- portugale:
- conjunção coordenada
- rumane:
- coordonate coroborat
- ruse:
- сочинительный союз
- slovake:
- priraďovacia spojka
subordiga konjunkcio, dependiga konjunkcio
- angle:
- subordinating conjunction
- ĉeĥe:
- spojka podřadící
- france:
- conjonction de subordination, subjonction
- germane:
- unterordnende Konjunktion, unterordnendes Bindewort
- hispane:
- conjunción subordinante, subjunción
- hungare:
- alárendelő kötőszó
- japane:
- 従位接続詞 [じゅういせつぞくし]
- nederlande:
- ondergeschikte zin, onderschikkend voegwoord
- pole:
- spójnik podrzędny
- portugale:
- conjunção subordinada
- rumane:
- coroborat subordonat
- ruse:
- подчинительный союз
- slovake:
- spojka podraďovacia
administraj notoj
disiga ~o:
Mankas dua fontindiko.
disiga ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kontraŭmeta ~o: Mankas dua fontindiko.
kontraŭmeta ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
korelativaj ~oj: Mankas dua fontindiko.
korelativaj ~oj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kunordiga ~o: Mankas dua fontindiko.
kunordiga ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
subordiga ~o, dependiga ~o: Mankas dua fontindiko.
subordiga ~o, dependiga ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
disiga ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kontraŭmeta ~o: Mankas dua fontindiko.
kontraŭmeta ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
korelativaj ~oj: Mankas dua fontindiko.
korelativaj ~oj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kunordiga ~o: Mankas dua fontindiko.
kunordiga ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
subordiga ~o, dependiga ~o: Mankas dua fontindiko.
subordiga ~o, dependiga ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.