*ja
- 1.
- Konjunkcio insiste indikanta jam konatan motivon aŭ kaŭzon: „Tio tute ne estas via afero!“ diris la sorĉistino, „vi ricevis ja monon, nun donu al mi nur la fajrilon.“ [1]; „Tie supre mi povas kuŝi“, diris la malgranda Niko, kiam li ekvidis la tegmenton, „tio estas ja bonega lito“ [2]; — Kara Mario! — ŝi diris, — tiuj homoj ankaŭ bezonas laborenspezon kaj bezonas ĝin multe pli necese, pli forte, ol virinoj... ili ja estas patroj de familioj... Marta ; — Kiu povas scii, neniu ja vidis vin? [3]; Ja nur tio estas fasto, kiu plaĉas al Mi [4]. ĉar, do1
- 2.
- Konceda partikulo kiu, kombinite kun kontraŭigaj konjunkcioj (sed, tamen ktp), plifortigas ilin: li estas ja mia amiko, sed mi ne aprobas lian konduton; li ja estas plene kulpa, tamen oni devas lin kompati.
- 3.
- En buŝa parolo, esprimas emocian atentigon: „Sed li ja estas tute ne vestita!“ subite ekkriis unu malgranda infano [5].
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 11a.
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 28:g
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 11a.
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 28:g
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
- angle:
- indeed, surely, decidedly, after all (informal)
- beloruse:
- ж, жа
- ĉeĥe:
- ovšem, přece, přece, sice, vždyť
- ĉine:
- 实则 [shízé], 实际上 [shíjìshàng], 敢情 [gǎnqing], 信然 [xìnrán]
- finne:
- 1. kyllä (vahvistussana), -han, -hän, toki 2. tosin, -han, -hän
- france:
- certes, effectivement, il est vrai que, en fait, bien (effectivement)
- germane:
- 1. ja 2. zwar
- hebree:
- אמנם 1. אכן
- hispane:
- ciertamente, efectivamente
- hungare:
- 1. hiszen 2. ugyan, bár, jóllehet
- itale:
- certamente (rafforzativo), ovviamente (rafforzativo), de facto (rafforzativo)
- japane:
- 実に [じつに], まったく, まさに
- katalune:
- 2. certament, de debò, en efecte, en veritat
- malaje:
- 2. sungguh benar
- nederlande:
- wel 2. immers 3. toch
- pole:
- *wszakże, przecież, ależ
- portugale:
- certamente, com certeza, de fa(c)to
- ruse:
- *ведь, же
- slovake:
- ovšem, veď, však
- svede:
- 1. ju
- tokipone:
- kin
- ukraine:
- ж, же, прецінь, адже, все ж, але ж