*ja *ja serĉi 'ja' [ja.0] 1.[ja.0.konj] Konjunkcio insiste indikanta jam konatan motivon aŭ kaŭzon: „Tio tute ne estas via afero!“ diris la sorĉistino, „vi ricevis ja monon, nun donu al mi nur la fajrilon.“ [1]; „Tie supre mi povas kuŝi“, diris la malgranda Niko, kiam li ekvidis la tegmenton, „tio estas ja bonega lito“ [2]; — Kara Mario! — ŝi diris, — tiuj homoj ankaŭ bezonas laborenspezon kaj bezonas ĝin multe pli necese, pli forte, ol virinoj... ili ja estas patroj de familioj... Marta ; — Kiu povas scii, neniu ja vidis vin? [3]; Ja nur tio estas fasto, kiu plaĉas al Mi [4]. ĉar, do1 2.[ja.0.sed] Konceda partikulo kiu, kombinite kun kontraŭigaj konjunkcioj (sed, tamen ktp), plifortigas ilin: li estas ja mia amiko, sed mi ne aprobas lian konduton; li ja estas plene kulpa, tamen oni devas lin kompati. 3.[ja.0.interj] En buŝa parolo, esprimas emocian atentigon: „Sed li ja estas tute ne vestita!“ subite ekkriis unu malgranda infano [5]. 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 11a.4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 28:g5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo angle: indeed, surely, decidedly, after all (informal) beloruse: ж, жа ĉeĥe: ovšem, přece, přece, sice, vždyť ĉine: 实则 [shízé], 实际上 [shíjìshàng], 敢情 [gǎnqing], 信然 [xìnrán] finne: 1. kyllä (vahvistussana), -han, -hän, toki 2. tosin, -han, -hän france: certes, effectivement, il est vrai que, en fait, bien (effectivement) germane: 1. ja 2. zwar hebree: אמנם 1. אכן hispane: ciertamente, efectivamente hungare: 1. hiszen 2. ugyan, bár, jóllehet itale: certamente (rafforzativo), ovviamente (rafforzativo), de facto (rafforzativo) japane: 実に [じつに], まったく, まさに katalune: 2. certament, de debò, en efecte, en veritat malaje: 2. sungguh benar nederlande: wel 2. immers 3. toch pole: *wszakże, przecież, ależ portugale: certamente, com certeza, de fa(c)to ruse: *ведь, же slovake: ovšem, veď, však svede: 1. ju tokipone: kin ukraine: ж, же, прецінь, адже, все ж, але ж administraj notoj