procezo
- 1.
- Natura sinsekvo de fenomenoj disvolviĝanta sen ago de ekstera forto kaj konsiderata en sia tuteco, en sia iompostioma progresado kaj en siaj rezultoj: la procezo de diferenciĝo devis komenciĝi [1]; inversaj procezoj [2]; unueciga procezo [3]; mensa procezo [4]; digesta procezo [5]; pruvojn de la kompara anatomio kaj de la antropologio pri la origino de la homo kaj pri la evolucia procezo de homiĝo konfirmas la embriologio [6]; la reprodukta procezo de la specio [7]; tiaj procezoj estas asimilo, elizio, sinerezo, vokalharmonio [8]. proceso (arĥ.)
- 2.
- Sinsekvo da antaŭplanitaj okazoj, dependa de objekto aŭ fenomeno, kaj realiĝanta en determinitaj kondiĉoj: enketo ĉiam konsistas el la sama procezo: oni malkovras vojon, ĝin eniras espere, kaj subite troviĝas antaŭ muro [9]; el la tuta loĝantaro, per ia elimina procezo montriĝas, ke nur 100 personoj respondas al ĉiuj kriterioj [10]; la procezo de monerstampado devas komenciĝi minimume 18 monatojn antaŭ ĝia enkonduko [11]; post la kvalit-procezo necesas kontroli, ĉu restis signifa kvanto […] por liveri [12]. procedo
- 3.
- Sinsekvo da operacioj (komandoj) estiĝanta dum plenumo de programo aŭ de parto de programo kaj konsiderata kun la datumoj uzataj kaj produktataj de tiuj operacioj. taskoprocesoro
1.
Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
2. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
3. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
4. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 27
5. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, La Sakramento De La Komunio
6. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
7. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Literatura litanio, 2006
8. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 2. Fonetiko
9. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 23
10. Johán Balano: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, 10
11. Monato, LAST: Planoj de la litova monerstampejo, 2004
12. Monato, Hektor Alos I Font: Spektantoj spektataj, 2003
2. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
3. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
4. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 27
5. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, La Sakramento De La Komunio
6. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
7. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Literatura litanio, 2006
8. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 2. Fonetiko
9. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 23
10. Johán Balano: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, 10
11. Monato, LAST: Planoj de la litova monerstampejo, 2004
12. Monato, Hektor Alos I Font: Spektantoj spektataj, 2003
- afrikanse:
- proses
- albane:
- procesi
- amhare:
- ሂደት
- angle:
- process
- arabe:
- عملية
- armene:
- ընթացք
- azerbajĝane:
- proses
- beloruse:
- працэс
- bengale:
- প্রক্রিয়া
- birme:
- ဖြစ်စဉ်
- bosne:
- proces
- ĉeĥe:
- proces, vývoj
- ĉine:
- 3. 进程 [jìnchéng]
- dane:
- proces
- estone:
- protsessi
- eŭske:
- prozesua
- filipine:
- proseso
- france:
- processus 1. processus 2. procédé
- galege:
- proceso
- germane:
- Prozess (Vorgang)
- guĝarate:
- પ્રક્રિયા
- haitie:
- pwosesis
- haŭse:
- tsari
- hinde:
- प्रक्रिया
- hispane:
- proceso
- hungare:
- folyamat
- igbe:
- usoro
- irlande:
- próiseas
- islande:
- ferli
- japane:
- プロセス
- jave:
- proses
- jide:
- פּראָצעס
- jorube:
- ilana
- kanare:
- ಪ್ರಕ್ರಿಯೆ
- kartvele:
- პროცესი
- kazaĥe:
- процесс
- kimre:
- broses
- kirgize:
- тартиби
- kmere:
- ដំណើរការ
- koree:
- 과정
- korsike:
- prucessu
- kose:
- inkqubo
- kroate:
- proces
- kurde:
- doz
- latine:
- aliquid
- laŭe:
- ຂະບວນການ
- litove:
- procesas
- makedone:
- процес
- malagase:
- dingana
- malaje:
- proses
- malajalame:
- പ്രക്രിയ
- malte:
- proċess
- maorie:
- tukanga
- marate:
- प्रक्रिया
- monge:
- cov txheej txheem
- mongole:
- үйл явц
- nederlande:
- 1. verloop, proces (medisch, biologisch bijv.) 2. procédé, procedure, werkwijze 3. proces (informatica)
- nepale:
- प्रक्रिया
- njanĝe:
- ndondomeko
- okcidentfrise:
- proses
- panĝabe:
- ਕਾਰਜ ਨੂੰ
- paŝtue:
- پروسه
- pole:
- 1. proces, przebieg zjawiska 2. proces 3. proces
- portugale:
- processo, seguimento, marcha, evolução
- ruande:
- inzira
- rumane:
- proces 1. proces 2. proces
- ruse:
- процесс
- samoe:
- faagasologa
- sinde:
- عمل
- sinhale:
- ක්රියාවලිය
- skotgaele:
- pròiseas
- slovake:
- dej, priebeh, proces
- slovene:
- proces
- somale:
- habka
- ŝone:
- urongwa
- sote:
- tshebetso
- sunde:
- proses
- svahile:
- mchakato
- svede:
- process
- taĝike:
- раванди
- taje:
- กระบวนการ
- tamile:
- செயல்முறை
- tatare:
- процесс
- telugue:
- ప్రక్రియ
- tibete:
- བཟོ་འདོན་བྱས་
- ukraine:
- процес
- urdue:
- عمل
- uzbeke:
- jarayon
- vjetname:
- quá trình
- zulue:
- inqubo