fenomeno
- 1.
- Perceptebla per la sentumoj apero; natura okazo: ni kunmetas la kalendaron kaj antaŭkalkulas la estontajn fenomenojn sur la ĉielo [1]; montriĝis la Fatamorgano, tiu belega aera fenomeno de la dezertoj, kun ŝvebantaj ĝardenoj kaj naĝantaj arbaroj [2]; ĉiu, por klarigi la fenomenon, elpensis sian teorion [3]; oni klarigas tiaspecajn aerajn fenomenojn per norda lumo, […] kredeble ili naskiĝas per la elektra forto [4]; por bone kompreni la fenomenojn en la naturo kaj en la socio, oni devas rigardi ilin ne kiel senmovajn statojn, sed kiel evoluprocezojn [5]. procezo1
- 2.
- (figure) Malofta, eksterordinara, stranga afero3: jen la arbetaĵo brulas en la fajro, kaj tamen la arbetaĵo ne forbrulas […] mi iros kaj rigardos tiun grandan fenomenon [6]; apud la piramido Koĥom oni rimarkis miraklajn fenomenojn [7]; mistera murmureto eksonis kaj la lumo ekbrilis, la fenomeno daŭris tri sekundojn [8]; ŝi estas […] fenomeno de la plej alta moraleco [9]. evento, monstro2, miraklo, mistero, sensacio, strangaĵo
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IX
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
3. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 3:3
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XII
8. Internacia krestomatio, Rakonto Pri Spiritoj
9. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XIII

- beloruse:
- фэномэн, зьява
- bulgare:
- явление, феномен
- ĉeĥe:
- efekt, fenomén, jev
- ĉine:
- 现象 [xiànxiàng], 物候 [wùhòu]
- france:
- 1. phénomène 2. phénomène (évènement), merveille (évènement), prodige (évènement)
- germane:
- Phänomen 1. Erfahrungstatsache 2. seltsame Sache, seltenes Ereignis
- hispane:
- fenómeno
- hungare:
- 1. jelenség, tünemény 2. ritka dolog, rendkívüli eset
- japane:
- 現象 [げんしょう], 事象 [じしょう], 特異現象 [とくいげんしょう], 驚くべき事件 [おどろくべきじけん], 外象 [がいぞう]
- nederlande:
- fenomeen
- perse:
- 1. پدیده
- pole:
- fenomen
- portugale:
- fenômeno
- ruse:
- явление, феномен
- slovake:
- jav, zjav, úkaz
- turke:
- fenomen
- ukraine:
- явище, феномен
fenomena
- Malofta, stranga, eksterordinara: jen mi staras kun miaj fenomenaj kapabloj [10]! fenomena spektaĵo [11]; samtempuloj aprezis ankaŭ la fenomenan memorkapablon de sia reganto [12]. fantasta, mirinda, nekredebla, originala3, rara2, unika2
10.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno
11. Johán Balano: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, 3
12. Monato, Vitalij kaj Anatolij Ionesov: Mirzo Ulugbek: granda reĝo de astronomio, 2010
11. Johán Balano: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, 3
12. Monato, Vitalij kaj Anatolij Ionesov: Mirzo Ulugbek: granda reĝo de astronomio, 2010
- beloruse:
- фэнамэнальны
- bulgare:
- феноменален, изключителен
- ĉeĥe:
- fenomenální, fenoménový, nevšední, týkající se fenoménu
- ĉine:
- 不寻常 [bùxúncháng], 不理性 [bùlǐxìng]
- france:
- phénoménal
- germane:
- phänomenal, phantastisch
- hispane:
- fenomenal
- hungare:
- tüneményes, nem mindennapi
- japane:
- 現象の [げんしょうの], 驚くべき [おどろくべき], 異常な [いじょうな], めずらしい
- nederlande:
- fenomenaal
- perse:
- خارقالعاده
- pole:
- fenomenalny
- ruse:
- феноменальный
- slovake:
- fenomenálny, neobyčajný, nevšedný, vynikajúci
- turke:
- olağanüstü
- ukraine:
- феноменальний