unika
- 1.
-
Sola en sia speco,
ununura:
Tiu, kiu estas unika Sinjoro de la vivo kaj de la morto,
Li mem, plilongigis ĉi tiun vivon, iamaniere Li donacis
ĝin denove al mi
[1];
plej konata, kvankam ne unika, estis la afero en Salem en
1692, kiun multaj iom konas per la brila dramo de Arthur
Miller
[2].
Rim.: Pro la konfuzeblo kun unika2 la franceca „unika filo“ (kiam temas pri filo ununura) sonas iom komike por la rusoj ― ankaŭ formale temas ne pri „sola en sia speco“, sed pri „sola en la familio“. Pli klaraj estas „sola, ununura filo“. [Sergio Pokrovskij]
- 2.
- (figure)
Senkompara, sensimila:
grandioza unika spektaklo, pejzaĝo;
ĉiuokaze la edziniĝo de princino Margareta en la
Vestminstra Abatejo estis ja sufiĉe unika evento
[3].
elstara,
originalaRim.: En la ĵurnalista ĵargono tiu vorto estas sinonimo por aparta, eksterordinara. Cetere, al iuj esperantistoj tia uzo de unika ŝajnas bombasta kaj evitinda. Aliflanke, la PIV-oj prezentas tiun hiperbolan signifon kiel la ĉefan. [Sergio Pokrovskij]
1.
Spirita testamento de Johano Paŭlo la 2a, IKUE
2. D-ino Marjorie BOULTON: La proceso, la sorĉistino kaj ŝia kato, IKU 1996, Prago
3. PEJNO Simono: Ĉu vi volas konjakon?
2. D-ino Marjorie BOULTON: La proceso, la sorĉistino kaj ŝia kato, IKU 1996, Prago
3. PEJNO Simono: Ĉu vi volas konjakon?
- angle:
- unique
- beloruse:
- унікальны
- ĉeĥe:
- jedinečný, unikátní
- ĉine:
- 空前絕後 [kōngqiánjuéhòu], 空前绝后 [kōngqiánjuéhòu], 独特 [dútè], 獨特 [dútè], 一枝独秀 [yīzhīdúxiù], 一枝獨秀 [yīzhīdúxiù], 別具風姿 [biéjùfēngzī], 别具风姿 [biéjùfēngzī], 无双 [wúshuāng], 無雙 [wúshuāng]
- finne:
- 1. ainoa, uniikki 2. ainutlaatuinen
- france:
- unique
- germane:
- einzig, einmalig, einzigartig
- hebree:
- 1. יחיד במינו 2. יחודי
- hispane:
- único
- hungare:
- egyedülálló, egyetlen, unikális
- itale:
- unico
- japane:
- 類のない [るいのない], 特異な [とくいな], 独特の [どくとくの], 独自の [どくじの], 唯一の [ゆいいつの], 一意の [いちいの]
- katalune:
- únic
- nederlande:
- uniek
- perse:
- 1. یگانه، یکتا 2. بیمانند، بیهمتا، بینظیر
- pole:
- unikalny, jedyny (w swoim rodzaju)
- portugale:
- único
- ruse:
- 1. единственный 2. уникальный
- slovake:
- jedinečný, nenapodobiteľný, neporovnateľný, ojedinelý, unikátny
- svede:
- unik
- ukraine:
- унікальний, єдиний у своєму роді
unikaĵo
- Objekto ekzistanta nur kiel ununura ekzemplero: ĉiu unikaĵo iĝas pli kaj pli valora en nia senespere unuformiĝanta mondo [4]; pro la sukceso de la unua aranĝo, planita kiel unikaĵo, oni nun ĉiujare ripetas la feston [5]; el ekonomia vidpunkto la sistemo de internaciaj respondkuponoj estas unikaĵo [6]; la loĝantoj de la vilaĝo fieras pri eŭropa unikaĵo – malvarmega gejsero, kiu sputas akvon el profundo de 405 m ĝis alteco de 30 - 40 m [7]; jen unikaĵo: mansaketo el kaca haŭto KrB ; ĉu vi ne sentas, ke vi tenas unikaĵon en viaj brakoj [8]? raraĵo
4.
Garbhan MacAoidh: Sutroj kaj saŭdadoj, Monato, 2000/12, p. 25
5. Monato, Hori Jasuo: Sekku sakee malseka, 2005
6. Monato, Roland Rotsaert: Internaciaj respondkuponoj: ĉu fino alproksimiĝas?, 2007
7. Monato, Julius Hauser: Varmaj vortoj por malvarmaj akvoj, 2012
8. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
5. Monato, Hori Jasuo: Sekku sakee malseka, 2005
6. Monato, Roland Rotsaert: Internaciaj respondkuponoj: ĉu fino alproksimiĝas?, 2007
7. Monato, Julius Hauser: Varmaj vortoj por malvarmaj akvoj, 2012
8. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
- beloruse:
- унікум, унікальная рэч, адзіны асобнік
- ĉine:
- 单本 [dānběn], 單本 [dānběn]
- germane:
- Unikat, Einzelstück, Einmaligkeit
- japane:
- 特異な物 [とくいなぶつ], 独特の物 [どくとくのぶつ], 唯一の物 [ゆいいつのぶつ]
- pole:
- unikat
- ukraine:
- унікум