originala
- 1.
- Karakterizas la unuan primitivan formon de io, kontraste al kopioj, tradukoj aŭ misformoj, kiujn oni devenigis de ĝi: tio estas nur kopio de la originala pentraĵo; la originala teksto de libro; traduki verkon el la originala lingvo; la libro de l’ Humoraĵo, originale verkita de Paul de Lengyel Ifigenio ; originalaĵoj kaj tradukoj VivZam . mema, aŭtentika.
- 2.
- Karakterizas iun, kiu ne imitas aliajn, sed tiras siajn ideojn el sia propra spirito: ju pli da sprito oni havas, des pli da originalaj homoj oni trovas; originala stilo; ŝi estis en ĉio originala infano, silenta kaj pensanta, kaj kiam la aliaj fratinoj sin ornamis per la mirindaj objektoj, […] ŝi volis havi, […] nur unu belan statuon, kiu prezentis tre belan knabon [1]; la Originala Verkaro [2]; la karnavalo de Binche allogas pro siaj originaleco, tradicia spirito kaj rita karaktero [3].
- 3.
- Unika, ne simila al aliaj kaj eble iom stranga: originala maljuna fraŭlo; li afektas originalajn dirmanierojn; la plej belan kaj plej virtan knabinon el la tuta ĉirkaŭajo ili elektis, ke ŝi sanktigu ilian ligon de amikeco, mi ofte aŭdis pri tiu bela kaj originala moro [4]; malgranda floka semkrono de la flava […] buterfloro, […] ŝi admiris ĝian belan formon, ĝian aeran klarecon, ĝian tutan originalan kunmetitecon [5]; grupon da personoj, kiuj plenumis tre originalan taskon: kelke da nudaj homoj tenis je la piedoj alian homon kaj subakvigis lian kapon (por puni lin) [6]; peto, kiu eble ŝajnos al vi originala, stranga Marta .
- 4.
- (evitinde) Origina: se la adverbo estas vorto ne devena, sed originala […] LR ; mi ŝanĝis la originalan formon [7].
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Vortuzo
3. Maxime Lechien: Fama karnavalo en Binche, Monato, 2000/06, p. 16
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ekzistas diferenco
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XII
7. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Vortuzo
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Vortuzo
3. Maxime Lechien: Fama karnavalo en Binche, Monato, 2000/06, p. 16
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ekzistas diferenco
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XII
7. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Vortuzo
- angle:
- original
- beloruse:
- 1. арыгінальны, сапраўдны 2. арыгінальны, самабытны 3. арыгінальны, своеасаблівы
- ĉeĥe:
- osobitý, samorostlý
- ĉine:
- 原本 [yuánběn], 原 [yuán], 原汁原味 [yuánzhīyuánwèi], 戛戛独造 [jiájiádúzào], 戛戛獨造 [jiájiádúzào], 独到 [dúdào], 獨到 [dúdào]
- france:
- 1. original (adj.), d'origine 2. original (adj.) 3. excentrique, farfelu, singulier
- germane:
- 1. original 2. originell
- hungare:
- eredeti (melléknév)
- japane:
- 原作の [げんさくの], 原本の [げんぽんの], 独創的な [どくそうてきな], 独自の [どくじの], 奇抜な [きばつな], 風変わりな [ふうがわりな]
- nederlande:
- origineel
- pole:
- oryginalny, autentyczny
- portugale:
- 1. original (adj.) 2. original (adj.), típico 3. original (adj.), excêntrico
- rumane:
- original
- ruse:
- 1. оригинальный, подлинный 2. оригинальный, самобытный 3. оригинальный, своеобразный, причудливый
- slovake:
- originálny, pôvodný, svojrázny
- tibete:
- ངོ་མ་
- ukraine:
- ориґінальний, самобутній, своєрідний, вигадливий, справжній
originalo
- 1.
- Primitiva verko, kontraste al la imitaĵoj: en la Hebrea originalo la unuaj vortoj de la ok versoj […] komenciĝas ĉiuj per la litero supremontrita [8]; tiu arbo, kiu sur la originalo tiel lukse disvolvas sian densan branĉaron, aspektas ĉi tie mizere kaj malsane Marta ; la originalo de tiu pentraĵo estas en Dresden; kontrolkompari kopion kun la originalo.
- 2.
- Objekto aŭ persono, kiu servis kiel modelo al pentristo aŭ skulptisto: ne konante la originalon, mi adoris tiun ĉi fantazian portreton FK .
8.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 119
- beloruse:
- арыгінал
- ĉeĥe:
- originál
- ĉine:
- 原件 [yuánjiàn], 原作 [yuánzuò], 原物 [yuánwù], 正本 [zhèngběn], 原文 [yuánwén], 原著 [yuánzhù]
- france:
- 1. l'original
- germane:
- Original 1. Original 2. Modell, Orginal
- hungare:
- eredeti (mű stb.)
- japane:
- 原作 [げんさく], 原本 [げんぽん], 原画 [げんが]
- nederlande:
- origineel
- pole:
- oryginał
- portugale:
- original
- rumane:
- originalul
- ruse:
- оригинал
- slovake:
- originál, pôvodina; prvopis
- ukraine:
- ориґінал
originalulo
- Persono de neordinara, eble strangeta konduto: li estas vera, kompleta originalulo; Puŝkin estas mia bona amiko, granda originalulo li estas [9]; en la pasinteco [la urbeto] estigis aŭ allogis al si kelkajn ekscentrulojn, pri kiuj oni ankoraŭ rakontas amuzajn aŭ bizarajn anekdotojn, tiaj originaluloj ne plu abundas en nia hodiaŭa tute unuformiĝanta socio [10].
9.
N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria
10. Monato, Albisturo Kvinke: Tajg kaj Tomas
10. Monato, Albisturo Kvinke: Tajg kaj Tomas
- beloruse:
- арыгінал (дзівак)
- ĉeĥe:
- svérázný člověk
- germane:
- Original
- hungare:
- eredeti (figura)
- japane:
- 奇人 [きじん], 風変わりな人 [ふうがわりなじん]
- nederlande:
- zonderling
- pole:
- dziwak, oryginał (osoba)
- portugale:
- excêntrico
- rumane:
- nebun, sonat
- ruse:
- оригинал (оригинальный человек)
- slovake:
- originálny človek
- ukraine:
- ориґінал, дивак