origino
- 1.
- Medio, en kiu naskiĝis iu, familio, popolo; deveno: esti el nobela, sklava origino; Dio […] el unu origino faris ĉiujn naciojn de la homoj, por loĝi sur la tuta supraĵo de la tero [1]; la bebo, Edipo, malgraŭ onidiraj aludoj, nenion sciis pri sia origino [2]; Abdullah Susi, de mozambika origino, estis kunfondinto de Kinŝaso, la nuna ĉefurbo de Kongo [3]; la indiĝenoj ne rigardas sian etan landon kiel parton de Anglio kaj fieras pri sia kelta origino [4]; ne estas ĝenerale akceptita konsento pri la origino de la nomadoj [5]; la origino de vivo sur la tero ĝis nun estas malmulte komprenebla [6]. deveno.
- 2.
- Kaŭzo aŭ principo, pro kiu komenciĝas io: tio estis la origino de lia riĉeco; origino de la mondo; serĉi la originon de niaj ideoj; la publikigo de „La origino de specioj” de Darwin [7]; laŭ ties origino […] la tekilo estas mezkala brando [8]; la origino de multaj belgaj bierspecoj kaj ilia gustvarieco venas de la jaro 1364, en kiu la germana imperiestro Karlo 4a deklaris novan bierleĝon [9]; ĵurnalistaro abunde raportas pri la sekvoj danĝeraj por la ekonomio kaj malagrablaj por la publiko, sed malofte pri la origino de la problemo [10]. fonto4, genezo.
- 3.
-
Elira, rilata punkto,
interalie:
- a)
- de duonrekto.
- b)
- PIV1 de kartezia koordinato: karteziaj koordinatoj, kiuj baziĝas sur sistemo de aksoj reciproke ortaj kaj sin sekcantaj en unu punkto, la origino [11].
- c)
- (de polusa koordinatsistemo) La origino 3.a de la polusa akso.
Rim.: Bricard [12] konas la du unuajn sencojn, sed sub formo „origeno“.
1.
La Nova Testamento, La agoj 17:26
2. Monato, Donald Broadribb: Modernantikva majstra greka dramo
3. Monato, Roland Rotsaert: La forgesitaj helpantoj de la esploristoj
4. Monato, Garvan Makaj: La kornvala ne mortinta!
5. Monato, Garbhan MacAoidh: Marĝene sed sametne
6. Monato, Vladimir Lemelev: Lastaj opinioj pri la origino de vivo
7. Monato, Vladimir Lemelev: Supervivo de plej taŭga teorio
8. Fidel Figueroa: Nepre ĝia nomo estas Meksiko, Monato, 2000/10, p. 14
9. Lode Van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, 2001/01, p. 18
10. Roland Rotsaert: Nehaltigeblaj prezaltiĝoj, Monato, 2000/11, p. 8
11. Vikipedio, Koordinatsistemo
12. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 26, 31
2. Monato, Donald Broadribb: Modernantikva majstra greka dramo
3. Monato, Roland Rotsaert: La forgesitaj helpantoj de la esploristoj
4. Monato, Garvan Makaj: La kornvala ne mortinta!
5. Monato, Garbhan MacAoidh: Marĝene sed sametne
6. Monato, Vladimir Lemelev: Lastaj opinioj pri la origino de vivo
7. Monato, Vladimir Lemelev: Supervivo de plej taŭga teorio
8. Fidel Figueroa: Nepre ĝia nomo estas Meksiko, Monato, 2000/10, p. 14
9. Lode Van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, 2001/01, p. 18
10. Roland Rotsaert: Nehaltigeblaj prezaltiĝoj, Monato, 2000/11, p. 8
11. Vikipedio, Koordinatsistemo
12. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 26, 31
- angle:
- origin 3. origin, origin (of line or coordinate system)
- beloruse:
- 1. паходжаньне 2. пачатак, зыходны пункт 3. пачатак, зыходны пункт
- ĉeĥe:
- počátek, počáteční bod, začátek
- ĉine:
- 1. 來歷 [láilì], 来历 [láilì], 根源 [gēnyuán], 淵源 [yuānyuán], 渊源 [yuānyuán], 出身 [chūshēn] 2. 由來 [yóulái], 由来 [yóulái], 根源 [gēnyuán], 肇 [zhào], 肈 [zhào], 原产地 [yuánchǎndì], 原產地 [yuánchǎndì], 原件 [yuánjiàn], 來源 [láiyuán], 来源 [láiyuán] 3. 由來 [yóulái], 由来 [yóulái]
- france:
- origine
- germane:
- 1. Herkunft, Abstammung 2. Ursprung 3.b (Koordinaten-)Ursprung 3. Anfangspunkt
- hispane:
- origen
- hungare:
- 1. eredet, származás 2. kezdet (kindulási pont) 3.a eredő, végpont 3.b origó 3.c csúcspont
- japane:
- 起源 [きげん], 発端 [ほったん], 由来 [ゆらい], 生まれ [うまれ], 素性 [そせい], 血統 [けっとう], 原点 [げんてん]
- nederlande:
- oorsprong
- pole:
- 1. pochodzenie 3. początek
- portugale:
- origem
- ruse:
- 1. происхождение 2. начало, исходная точка 3. начало, исходная точка
- slovake:
- pôvod, východisko, začiatok existencie
- ukraine:
- походження, виникнення
origina
- Apartenanta aŭ rilata al la origino de io; unua: konservi al frukto ĝian originan guston; arĝenta servico konsistanta el kruĉoj, vazoj, ujoj kaj teleroj, [kies] origina posedanto estis Sevso, romia riĉulo [13]; mi ellaboris adaptitan koncepton kun multaj kompromisoj […], kompare al la origina koncepto, nun estis pli multaj distraj elementoj [14]; tra pontlingvo de origina al cela lingvo [15]; la origina popoldanco estis stiligita al sceneja arto [16].
13.
Karlo Juhász: Servico de Sevso, Monato, 2000/09, p. 12
14. Monato, Maul Stefan: Retrorigarde kaj perspektive
15. Monato, Marko Naoki Lins: Plurlingvismo valoras siajn kostojn
16. Monato, Ina Fabell: Danco de la Oriento
14. Monato, Maul Stefan: Retrorigarde kaj perspektive
15. Monato, Marko Naoki Lins: Plurlingvismo valoras siajn kostojn
16. Monato, Ina Fabell: Danco de la Oriento
- afrikanse:
- oorspronklike
- albane:
- origjinal
- amhare:
- ኦሪጅናል
- angle:
- original
- arabe:
- الأصلي
- armene:
- օրիգինալ
- azerbajĝane:
- orijinal
- beloruse:
- першапачатковы, зыходны
- bengale:
- মূল
- birme:
- မူရင်း
- bosne:
- original
- ĉeĥe:
- původní
- ĉine:
- 原先 [yuánxiān], 原來 [yuánlái], 原来 [yuánlái], 原 [yuán], 原本 [yuánběn], 本來 [běnlái], 本来 [běnlái], 原定 [yuándìng]
- dane:
- originale
- estone:
- originaal
- filipine:
- orihinal
- france:
- originel
- galege:
- orixinais
- guĝarate:
- મૂળ
- haitie:
- orijinal
- haŭse:
- asali
- hinde:
- मूल
- igbe:
- mbụ
- irlande:
- bunaidh
- islande:
- upprunalega
- japane:
- オリジナル
- jave:
- asli
- jide:
- אָריגינעל
- jorube:
- atilẹba
- kanare:
- ಮೂಲ
- kartvele:
- ორიგინალური
- kazaĥe:
- түпнұсқа
- kimre:
- gwreiddiol
- kirgize:
- баштапкы
- kmere:
- ដើម
- koree:
- 원래
- korsike:
- urighjinariu
- kroate:
- izvorna
- kurde:
- eslî
- latve:
- oriģināls
- laŭe:
- ຕົ້ນສະບັບ
- litove:
- originalus
- makedone:
- оригинални
- malagase:
- tany am-boalohany
- malaje:
- asal
- malajalame:
- യഥാർത്ഥ
- malte:
- oriġinali
- maorie:
- taketake
- marate:
- मूळ
- monge:
- thawj
- mongole:
- эх
- nepale:
- मूल
- njanĝe:
- choyambirira
- okcidentfrise:
- oarspronklik
- panĝabe:
- ਅਸਲੀ
- paŝtue:
- اصلي
- ruande:
- umwimerere
- samoe:
- fou
- sinde:
- اصل
- sinhale:
- මුල්
- skotgaele:
- thùsail
- slovake:
- pôvodný
- slovene:
- izvirnik
- somale:
- asalka
- ŝone:
- yepakutanga
- sote:
- pele
- sunde:
- asli
- svahile:
- awali
- taĝike:
- аслии
- taje:
- เดิม
- tamile:
- அசல்
- tatare:
- оригиналь
- telugue:
- అసలు
- ukraine:
- оригінальний
- urdue:
- اصل
- vjetname:
- ban đầu
- zulue:
- sokuqala
origine
- Ĉe la origino; unue: kontrakto origine falsita; origine Interreto estis precipe usona afero kaj, tute logike, ĝi estis anglalingva [17]; la nuna ĉevalo marŝas per meza fingro de siaj piedoj pro adaptiĝo al siaj aktualaj vivkondiĉoj, […] origine ties piedoj estis kvarfingraj [18]; papo Johano la 23a mem estis origine mara pirato [19].
17.
Roland Rotsaert: Universala Retlingvo, Monato, 2000/04, p. 26
18. Jean-Yves Santerre: Ĉevalrasoj, Monato, 2000/05, p. 18
19. Jiří Patera: Johano Hus – ĉu ne plu herezulo?, Monato, 2000/08, p. 19
18. Jean-Yves Santerre: Ĉevalrasoj, Monato, 2000/05, p. 18
19. Jiří Patera: Johano Hus – ĉu ne plu herezulo?, Monato, 2000/08, p. 19
- angle:
- originally
- beloruse:
- першапачаткова
- ĉeĥe:
- původně
- ĉine:
- 原來 [yuánlái], 原来 [yuánlái]
- france:
- originellement
- germane:
- ursprünglich
- japane:
- 元来 [がんらい], 本来 [ほんらい], もともと
- slovake:
- pôvodne
- ukraine:
- за походженням, від самого початку, від зародження
origini
(ntr)
- Deveni: li originis el bunta familio: inter liaj prauloj estis kaj pastroj, kaj militistoj, kaj caraj oficistoj [20]; la enketo originis el la akuzoj pri „rita murdo” kontraŭ juda komunumo en Pollando en 1759 [21]; rilate al la vualo mem kiel vestaĵo kaj ĝia deveno oni eble povas supozi, ke ĝi originis kaj nature evoluis ĉefe pro la ĉirkaŭaj naturaj faktoroj kaj sociaj cirkonstancoj de la regiono [22].
20.
Monato, Dmitrij Cibulevskij: Ukrainaj kantoj kaj
peterburgaj groteskoj
21. Monato, Armando Zecchin: Ĉu vere okazis sang-oferaj paskoj?
22. Monato, Husejn Al-Amily: La vualo, romantika kaj erotika
21. Monato, Armando Zecchin: Ĉu vere okazis sang-oferaj paskoj?
22. Monato, Husejn Al-Amily: La vualo, romantika kaj erotika
- angle:
- originate
- beloruse:
- паходзіць, мець пачатак
- ĉeĥe:
- mít původ, pocházet
- ĉine:
- 來源於 [láiyuányú], 来源于 [láiyuányú]
- france:
- descendre de
- germane:
- abstammen, herkommen, entspringen
- hispane:
- originar
- hungare:
- ered, származik
- japane:
- 由来する [ゆらいする], 起源を発する [きげんをはっする]
- nederlande:
- afkomstig zijn
- pole:
- pochodzić
- portugale:
- originar
- ruse:
- происходить
- slovake:
- mať pôvod, pochádzať
- ukraine:
- походити від/з