1origin/oJED originoserĉi 'origino' [origin.0o] 1.[origin.0o.deveno] Medio, en kiu naskiĝis iu, familio, popolo; deveno: esti el nobela, sklava origino; Dio […] el unu origino faris ĉiujn naciojn de la homoj, por loĝi sur la tuta supraĵo de la tero [1]; la bebo, Edipo, malgraŭ onidiraj aludoj, nenion sciis pri sia origino [2]; Abdullah Susi, de mozambika origino, estis kunfondinto de Kinŝaso, la nuna ĉefurbo de Kongo [3]; la indiĝenoj ne rigardas sian etan landon kiel parton de Anglio kaj fieras pri sia kelta origino [4]; ne estas ĝenerale akceptita konsento pri la origino de la nomadoj [5]; la origino de vivo sur la tero ĝis nun estas malmulte komprenebla [6]. deveno. 2.[origin.0o.kauxzo] Kaŭzo aŭ principo, pro kiu komenciĝas io: tio estis la origino de lia riĉeco; origino de la mondo; serĉi la originon de niaj ideoj; la publikigo de „La origino de specioj” de Darwin [7]; laŭ ties origino […] la tekilo estas mezkala brando [8]; la origino de multaj belgaj bierspecoj kaj ilia gustvarieco venas de la jaro 1364, en kiu la germana imperiestro Karlo 4a deklaris novan bierleĝon [9]; ĵurnalistaro abunde raportas pri la sekvoj danĝeraj por la ekonomio kaj malagrablaj por la publiko, sed malofte pri la origino de la problemo [10]. fonto3, genezo. 3.[origin.0o.MAT] Elira, rilata punkto, interalie: a)[origin.0o.de_duonrekto] de duonrekto. b)[origin.0o.de_kartezia_koordinatsistemo] PIV1 de kartezia koordinato: karteziaj koordinatoj, kiuj baziĝas sur sistemo de aksoj reciproke ortaj kaj sin sekcantaj en unu punkto, la origino [11]. c)[origin.0o.de_polusa_koordinatsistemo] (de polusa koordinatsistemo) La origino 3.a de la polusa akso. Rim.: Bricard [12] konas la du unuajn sencojn, sed sub formo „origeno“. 1. La Nova Testamento, La agoj 17:262. Monato, Donald Broadribb: Modernantikva majstra greka dramo3. Monato, Roland Rotsaert: La forgesitaj helpantoj de la esploristoj4. Monato, Garvan Makaj: La kornvala ne mortinta!5. Monato, Garbhan MacAoidh: Marĝene sed sametne6. Monato, Vladimir Lemelev: Lastaj opinioj pri la origino de vivo7. Monato, Vladimir Lemelev: Supervivo de plej taŭga teorio8. Fidel Figueroa: Nepre ĝia nomo estas Meksiko, Monato, 2000/10, p. 149. Lode Van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, 2001/01, p. 1810. Roland Rotsaert: Nehaltigeblaj prezaltiĝoj, Monato, 2000/11, p. 811. Vikipedio, Koordinatsistemo12. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 26, 31 angle: origin 3. origin, origin (of line or coordinate system) beloruse: 1. паходжаньне 2. пачатак, зыходны пункт 3. пачатак, зыходны пункт ĉeĥe: počátek, počáteční bod, začátek ĉine: 1. 來歷 [láilì], 来历 [láilì], 根源 [gēnyuán], 淵源 [yuānyuán], 渊源 [yuānyuán], 出身 [chūshēn] 2. 由來 [yóulái], 由来 [yóulái], 根源 [gēnyuán], 肇 [zhào], 肈 [zhào], 原产地 [yuánchǎndì], 原產地 [yuánchǎndì], 原件 [yuánjiàn], 來源 [láiyuán], 来源 [láiyuán] 3. 由來 [yóulái], 由来 [yóulái] france: origine germane: 1. Herkunft, Abstammung 2. Ursprung 3.b (Koordinaten-)Ursprung 3. Anfangspunkt hispane: origen hungare: 1. eredet, származás 2. kezdet (kindulási pont) 3.a eredő, végpont 3.b origó 3.c csúcspont japane: 起源 [きげん], 発端 [ほったん], 由来 [ゆらい], 生まれ [うまれ], 素性 [そせい], 血統 [けっとう], 原点 [げんてん] nederlande: oorsprong pole: 1. pochodzenie 3. początek portugale: origem ruse: 1. происхождение 2. начало, исходная точка 3. начало, исходная точка slovake: pôvod, východisko, začiatok existencie ukraine: походження, виникнення originaserĉi 'origina' [origin.0a] Apartenanta aŭ rilata al la origino de io; unua: konservi al frukto ĝian originan guston; arĝenta servico konsistanta el kruĉoj, vazoj, ujoj kaj teleroj, [kies] origina posedanto estis Sevso, romia riĉulo [13]; mi ellaboris adaptitan koncepton kun multaj kompromisoj […], kompare al la origina koncepto, nun estis pli multaj distraj elementoj [14]; tra pontlingvo de origina al cela lingvo [15]; la origina popoldanco estis stiligita al sceneja arto [16]. 13. Karlo Juhász: Servico de Sevso, Monato, 2000/09, p. 1214. Monato, Maul Stefan: Retrorigarde kaj perspektive15. Monato, Marko Naoki Lins: Plurlingvismo valoras siajn kostojn16. Monato, Ina Fabell: Danco de la Oriento afrikanse: oorspronklike albane: origjinal amhare: ኦሪጅናል angle: original arabe: الأصلي armene: օրիգինալ azerbajĝane: orijinal beloruse: першапачатковы, зыходны bengale: মূল birme: မူရင်း bosne: original ĉeĥe: původní ĉine: 原先 [yuánxiān], 原來 [yuánlái], 原来 [yuánlái], 原 [yuán], 原本 [yuánběn], 本來 [běnlái], 本来 [běnlái], 原定 [yuándìng] dane: originale estone: originaal filipine: orihinal france: originel galege: orixinais guĝarate: મૂળ haitie: orijinal haŭse: asali hinde: मूल igbe: mbụ irlande: bunaidh islande: upprunalega japane: オリジナル jave: asli jide: אָריגינעל jorube: atilẹba kanare: ಮೂಲ kartvele: ორიგინალური kazaĥe: түпнұсқа kimre: gwreiddiol kirgize: баштапкы kmere: ដើម koree: 원래 korsike: urighjinariu kroate: izvorna kurde: eslî latve: oriģināls laŭe: ຕົ້ນສະບັບ litove: originalus makedone: оригинални malagase: tany am-boalohany malaje: asal malajalame: യഥാർത്ഥ malte: oriġinali maorie: taketake marate: मूळ monge: thawj mongole: эх nepale: मूल njanĝe: choyambirira okcidentfrise: oarspronklik panĝabe: ਅਸਲੀ paŝtue: اصلي ruande: umwimerere samoe: fou sinde: اصل sinhale: මුල් skotgaele: thùsail slovake: pôvodný slovene: izvirnik somale: asalka ŝone: yepakutanga sote: pele sunde: asli svahile: awali taĝike: аслии taje: เดิม tamile: அசல் tatare: оригиналь telugue: అసలు ukraine: оригінальний urdue: اصل vjetname: ban đầu zulue: sokuqala origineserĉi 'origine' [origin.0e] Ĉe la origino; unue: kontrakto origine falsita; origine Interreto estis precipe usona afero kaj, tute logike, ĝi estis anglalingva [17]; la nuna ĉevalo marŝas per meza fingro de siaj piedoj pro adaptiĝo al siaj aktualaj vivkondiĉoj, […] origine ties piedoj estis kvarfingraj [18]; papo Johano la 23a mem estis origine mara pirato [19]. 17. Roland Rotsaert: Universala Retlingvo, Monato, 2000/04, p. 2618. Jean-Yves Santerre: Ĉevalrasoj, Monato, 2000/05, p. 1819. Jiří Patera: Johano Hus – ĉu ne plu herezulo?, Monato, 2000/08, p. 19 angle: originally beloruse: першапачаткова ĉeĥe: původně ĉine: 原來 [yuánlái], 原来 [yuánlái] france: originellement germane: ursprünglich japane: 元来 [がんらい], 本来 [ほんらい], もともと slovake: pôvodne ukraine: за походженням, від самого початку, від зародження originiserĉi 'origini' [origin.0i] (ntr) Deveni: li originis el bunta familio: inter liaj prauloj estis kaj pastroj, kaj militistoj, kaj caraj oficistoj [20]; la enketo originis el la akuzoj pri „rita murdo” kontraŭ juda komunumo en Pollando en 1759 [21]; rilate al la vualo mem kiel vestaĵo kaj ĝia deveno oni eble povas supozi, ke ĝi originis kaj nature evoluis ĉefe pro la ĉirkaŭaj naturaj faktoroj kaj sociaj cirkonstancoj de la regiono [22]. 20. Monato, Dmitrij Cibulevskij: Ukrainaj kantoj kaj peterburgaj groteskoj21. Monato, Armando Zecchin: Ĉu vere okazis sang-oferaj paskoj?22. Monato, Husejn Al-Amily: La vualo, romantika kaj erotika angle: originate beloruse: паходзіць, мець пачатак ĉeĥe: mít původ, pocházet ĉine: 來源於 [láiyuányú], 来源于 [láiyuányú] france: descendre de germane: abstammen, herkommen, entspringen hispane: originar hungare: ered, származik japane: 由来する [ゆらいする], 起源を発する [きげんをはっする] nederlande: afkomstig zijn pole: pochodzić portugale: originar ruse: происходить slovake: mať pôvod, pochádzať ukraine: походити від/з administraj notoj