genez/o JED

genezo

SCI Ekesto, deveno de io; la historio pri tiu ekesto: li eksplikis la genezon de la hindeŭropaj lingvoj en formo de genealogia arbo [1]; li serĉas trankvilon en la rememoroj de l’ infaneco, […] tia estas la psikologia genezo de lia eposo „Sinjoro Tadeo“ [2]; pri la hinda civilizo kaj pri la hinda etno (aŭ eĉ raso) […] ekzistas reganta (sed pruvite erara) teorio, kiun ni povus nomi „rasa teorio pri la hinda civilizo“ [3]. VD:etnogenezo, origino
angle:
genesis
beloruse:
генэзіс, нараджэньне
ĉeĥe:
původ, vznik, zrození
ĉine:
淵源 [yuānyuán], 出身 [chūshēn]
france:
genèse
germane:
Genese, Entstehung, Abstammung
hebree:
ראשית
hispane:
génesis
hungare:
genezis
indonezie:
genesis
katalune:
gènesi
nederlande:
genese
okcitane:
genèsi
pole:
geneza
portugale:
gênese, origem
ruse:
генезис
slovake:
pôvod

Genezo

BIBREL La unua libro de Biblio, kies komenco temas pri la kreo de la mondo: [li] faris longan komentadon pri la unua ĉapitro de la Genezo [4]; el la Malnova Testamento Zamenhof tradukis: La Predikanto (1907), La Psalmaro (1908), La Sentencoj de Salomono (1909), Genezo (1911), Eliro (1912), Levidoj (1912), Nombroj (1914), Readmono (1914) [5].
angle:
Genesis
beloruse:
Быцьцё
ĉeĥe:
původ, vznik, zrození
france:
Genèse
germane:
Genesis, Schöpfungsgeschichte
hebree:
ספר בראשית
hispane:
Génesis
hungare:
Genezis, Teremtés könyve
indonezie:
Kejadian (kitab), Genesis
japane:
起源 [きげん], 発生 [はっせい]
katalune:
Gènesi
nederlande:
Genesis
okcitane:
Genèsi
pole:
Księga Rodzaju, Pierwsza Księga Mojżeszowa
portugale:
Gênese (primeiro livro da bíblia)
ruse:
книга Бытия
slovake:
pôvod
turke:
oluş, oluşma
ukraine:
генезис, генеза, походження

angigenezo, angiogenezo

FIZL Estiĝo, disbranĉiĝo kaj multiĝo de angioj: nesufiĉa angiogenezo, ne sufiĉaj sangotubetoj, estigas nesaniĝantajn vundojn [6].
6. W. Lee, trad. L. De Cooman: Angiogenezo, [vidita en 2011]
beloruse:
ангіягенэз
france:
angiogenèse
indonezie:
angiogenesis
pole:
angiogeneza, neowaskularyzacja

embrigenezo, embriogenezo

FIZL Embria evoluo, serio da formoj, kiujn trapasas embrio antaŭ la naskiĝo; embriogenio: antaŭintesto estas antaŭulo de la intesta kanalo dum la embriogenezo [7].
beloruse:
эмбрыягенэз
france:
embryogénèse, embryogénie
germane:
Embryonalentwicklung, Embryonalgenese
hungare:
embriógenezis
indonezie:
embriogenesis
japane:
胚発生 [はいはっせい], 胚形成 [はいけいせい]
katalune:
embriogènesi
okcitane:
embriogenèsi
pole:
embriogeneza, rozwój zarodkowy
portugale:
embriogênese, embriogenia
ruse:
эмбриогенез
ukraine:
ембріогенез

kosmogenezo

ASTMIT Estiĝo de la kosmo; historio aŭ teorio pri tiu estiĝo: liaj libroj pli gravaj estas „Iziso senkovrotuko“ kaj „Sekreta Doktrino“, en kiu li skribas pri kosmogenezo [8]. SIN:kosmogonio
8. Neciklopedio: Jevgenij Gaŭs, 2011-01-29
beloruse:
касмагонія
france:
cosmogénèse
indonezie:
kosmogenesis
katalune:
cosmogonia
pole:
kosmogonia

organgenezo, organogenezo

FIZL Estiĝo, formiĝo de organo: danke al tiu fiŝeto, la organogenezo, la kompreno de la organformado, faris impresan salton antaŭen [9].
9. F. Mazoyer, trad. V. Lutermano: Konsekro de la mutaciulo, le Monde diplomatique, 2004-01
beloruse:
ворганагенэз
france:
organogenèse
indonezie:
organogenesis
pole:
organogeneza

sporogenezo

BOT Estiĝo, formiĝo de sporoj: la sporogenezo montras la jenajn stadiojn […] [10].
10. P. Navarro–Rosinés, M. P. Zhurbenko, C. Roux: Pseudopyrenidium nova genro..., Bull. Soc. linn. Provence, 2010 (61)
beloruse:
спорагенэз
france:
sporogénèse
indonezie:
sporogenesis
katalune:
esporogènesi
pole:
sporogeneza

administraj notoj

kosmo~o: Mankas verkindiko en fonto.