*embrio
- 1.
- Unua formiĝo de vivanta estaĵo en la utero de la patrino, kiam ekaperas la unuaj organoj: mian embrion vidis Viaj okuloj, kaj en Via libro estis enskribitaj ĉiuj tagoj destinitaj, kiam ankoraŭ eĉ unu ne ekzistis [1]; toksoplasmoj prezentas danĝeron por embrioj kaj novnaskitoj [2]; ĉu la homa embrio estas jam individua vivo kaj, do, jam persono, aŭ ĉu ĝi ankoraŭ ne atingas la homan nivelon pro kio licas, morale kaj leĝe, ĝin manipuladi [3]; ĉe infektitaj gravedulinoj la viruso de rubeolo trairas la placenton, kaj ekzistas risko, ke ĝi trafas la embrion, kaŭzante al tiu diversajn difektojn al la sistemoj kardiovaskula [4]. feto, ĝermo
- 2.
- (malofte) (figure) Komenca kruda skizo de ideo, teorio, projekto: li fondis societon, kiu estis la embrio de la nuna Itala Vegetarana Asocio [5].
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 139:16
2. Monato, Vladimir Lemelev: La ĉefaj murdistoj de HIV-infektitoj
3. Monato, Armando Zecchin: Ŝtato, eklezio kaj ideologia laikeco
4. Monato, Vladimir Lemelev: Elimino atingeblas
5. Monato, Carlo Minnaja: Ne trudu, ne mortigu ...
2. Monato, Vladimir Lemelev: La ĉefaj murdistoj de HIV-infektitoj
3. Monato, Armando Zecchin: Ŝtato, eklezio kaj ideologia laikeco
4. Monato, Vladimir Lemelev: Elimino atingeblas
5. Monato, Carlo Minnaja: Ne trudu, ne mortigu ...
- angle:
- embryo
- beloruse:
- эмбрыён, зародак
- bulgare:
- ембрион
- ĉeĥe:
- embryo, zárodek na počátku vývoje (do 2 měsíců)
- ĉine:
- 1. 胚芽 [pēiyá], 胚胎 [pēitāi], 妚 [pēi] 2. 萌芽状态 [méngyázhuàngtài], 开头 [kāitóu], 起源 [qǐyuán], 朔 [shuò]
- france:
- embryon
- germane:
- 1. Embryo 2. Keim, Anfang, Anfangsstadium, Embryionalstadium
- hispane:
- embrión
- hungare:
- 1. embrió 2. kezdete, csírája
- japane:
- 胎児 [たいじ], 胚 [はい], 萌芽 [ほうが]
- perse:
- 1. رویان
- pole:
- 1. embrion, zarodek 2. zarodek
- portugale:
- 1. embrião 2. embrião
- ruse:
- эмбрион, зародыш, зачаток
- slovake:
- zárodok
- svede:
- 1. embryo
- ukraine:
- зародок, зачаток, ембріон
administraj notoj
pri
~o:
Koherigi la fakindikojn inter gxermo, embrio, feto k.a. [MB]