*embri/o UV *embrio serĉi 'embrio' [embri.0o] 1.[embri.0o.BIO] Unua formiĝo de vivanta estaĵo en la utero de la patrino, kiam ekaperas la unuaj organoj: mian embrion vidis Viaj okuloj, kaj en Via libro estis enskribitaj ĉiuj tagoj destinitaj, kiam ankoraŭ eĉ unu ne ekzistis [1]; toksoplasmoj prezentas danĝeron por embrioj kaj novnaskitoj [2]; ĉu la homa embrio estas jam individua vivo kaj, do, jam persono, aŭ ĉu ĝi ankoraŭ ne atingas la homan nivelon pro kio licas, morale kaj leĝe, ĝin manipuladi [3]; ĉe infektitaj gravedulinoj la viruso de rubeolo trairas la placenton, kaj ekzistas risko, ke ĝi trafas la embrion, kaŭzante al tiu diversajn difektojn al la sistemoj kardiovaskula [4]. feto, ĝermo 2.[embri.0o.FIG] (malofte) (figure) Komenca kruda skizo de ideo, teorio, projekto: li fondis societon, kiu estis la embrio de la nuna Itala Vegetarana Asocio [5]. 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 139:162. Monato, Vladimir Lemelev: La ĉefaj murdistoj de HIV-infektitoj3. Monato, Armando Zecchin: Ŝtato, eklezio kaj ideologia laikeco4. Monato, Vladimir Lemelev: Elimino atingeblas5. Monato, Carlo Minnaja: Ne trudu, ne mortigu ... angle: embryo beloruse: эмбрыён, зародак bulgare: ембрион ĉeĥe: embryo, zárodek na počátku vývoje (do 2 měsíců) ĉine: 1. 胚芽 [pēiyá], 胚胎 [pēitāi], 妚 [pēi] 2. 萌芽状态 [méngyázhuàngtài], 开头 [kāitóu], 起源 [qǐyuán], 朔 [shuò] france: embryon germane: 1. Embryo 2. Keim, Anfang, Anfangsstadium, Embryionalstadium hispane: embrión hungare: 1. embrió 2. kezdete, csírája japane: 胎児 [たいじ], 胚 [はい], 萌芽 [ほうが] perse: 1. رویان pole: 1. embrion, zarodek 2. zarodek portugale: 1. embrião 2. embrião ruse: эмбрион, зародыш, зачаток slovake: zárodok svede: 1. embryo ukraine: зародок, зачаток, ембріон administraj notoj pri ~o: Koherigi la fakindikojn inter gxermo, embrio, feto k.a. [MB]