*mistero
- 1.
- Sekreta doktrino kaj kulto en antikvaj religioj: se vi volas ekkoni la misterojn de l' temploj, vi devas honori la diojn, ĉar ili estas la fonto de la saĝo [1].
- 2.
- Dogmo neesplorebla kaj nekomprenebla de la homa intelekto, sed senpere malkaŝita de Dio: al vi estas donite scii la misterojn de la regno de la ĉielo, sed al ili ne [2]; mi […] venis ne kun supereco de parolo aŭ de saĝeco, proklamante al vi la misteron de Dio [3]; [Alaho] per la buŝo de la profeto, malkovris la misterojn de la objektoj kovritaj FK .
- 3.
- (figure) Fakto, afero, kiu ne povas esti klarigata kaj kies kaŭzoj restas nekonataj: la misteroj de la naturo; la mistero de la virino [4]; la misteroj de posttomba vivo Hamlet ; la misteroj de la subtila lingvo de la francoj Marta ; la plej turmenta streĉiĝo de la volo ne povis fari tion, ke menso neinstruita penetru per unu fojo la misterojn de la scienco Marta . enigmo. miraklo, miro, sekreto
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIII
2. La Nova Testamento, Mateo 13:11
3. La Nova Testamento, I. Korintanoj 2:1
4. La Nova Testamento, Apokalipso 17:7
2. La Nova Testamento, Mateo 13:11
3. La Nova Testamento, I. Korintanoj 2:1
4. La Nova Testamento, Apokalipso 17:7
- angle:
- 1. mystery, mystic doctrine 2. mystery, mysticism 3. mystery
- beloruse:
- тайна, таямніца
- ĉeĥe:
- mystérie, mystérium
- ĉine:
- 奥秘 [àomì], 奧祕 [àomì], 迷团 [mítuán], 迷團 [mítuán]
- france:
- mystère
- germane:
- Mysterium
- hungare:
- 1. misztérium 2. hittitok, misztérium 3. rejtély
- itale:
- mistero
- japane:
- 神秘 [しんぴ], 不思議 [ふしぎ], 謎 [なぞ], 秘密 [ひみつ], 玄義 [げんぎ], 秘儀 [ひぎ], 奥義 [おうぎ]
- katalune:
- misteri
- nederlande:
- mysterie
- pole:
- 1. misterium 2. misterium 3. tajemnica, zagadka
- portugale:
- mistério
- ruse:
- тайна
- slovake:
- mystérium, taj, tajomstvo, záhada
- ukraine:
- містерія, таємниця, таїна, загадка
*mistera [5]
- Enhavanta ion kaŝitan, sekretan, malklaran: trankvila mistera akvo FK ; mistera duonlumo FK ; ili komprenas misterajn signojn [6]; aferoj, kiuj estas tro misteraj por mi, kaj kiujn mi ne konas [7]; mistera nekonato, kiu silente sidis antaŭ ŝi FK ; instruitaj paroloj […] traplektitaj per […] misteraj por la amaso terminoj teĥnikaj FK ; ne disŝiru la misteran vualon, kiu estis ĵetita sur nian renkonton kaj kiu aldonis al ĝi ĝian ĉarmon FK ; [vi] vidos, ke la „leĝo de la akcento“ eĉ ne estas ia misteraĵo [8].
5.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro,
mister'a
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Zeĥarja 3:8
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 42:3
8. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Fonetiko
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Zeĥarja 3:8
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 42:3
8. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Fonetiko
- angle:
- mysterious
- beloruse:
- таямнічы, таемны
- ĉeĥe:
- mysteriózní, neurčitý, tajemný, tajuplný, záhadný
- ĉine:
- 神秘 [shénmì], 奥 [ào], 奧 [ào], 玄妙 [xuánmiào], 玄 [xuán], 縕 [yùn], 缊 [yùn], 邃 [suì], 神奥 [shénào], 神奧 [shénào], 灵异 [língyì], 靈異 [língyì], 賾 [zé], 赜 [zé], 詭祕 [guǐmì], 诡秘 [guǐmì]
- france:
- mystérieux
- germane:
- geheimnisvoll, mysteriös
- hungare:
- rejtélyes, misztikus
- itale:
- misterioso
- japane:
- 神秘的な [しんぴてきな], 不可解な [ふかかいな], なぞの
- katalune:
- misteriós
- nederlande:
- mysterieus, raadselachtig
- pole:
- tajemniczy, zagadkowy
- ruse:
- таинственный
- slovake:
- tajomný, záhadný
- ukraine:
- таємничий, загадковий