kulto
- 1.
- Religia ceremoniaro, diservado, plenumo de rito: Ramzes […] konvertiĝis al la kulto de la diino Istar [1]; [li] parolis kun fervora elokventeco pri la pureco kaj la beleco de la origina Jehova-kulto [2]; nekonata al li kaj mistera kulto al Kristo [3].
- 2.
- (figure) Respektego, kvazaŭreligia adorado: la plej agrabla kulto estas la plezuro, la plej dezirinda ofero la amo [4]; li dediĉis al la du orfinoj kaj precipe al Reĝino kulton, kiu altiĝis ĝis adorado [5]; la muzikemaj membroj de nia familio ĝuas la bruan kulton de Wagner [6]; Dresdeno […] havas kvazaŭ kulton por li, neniu povas tiel facile, kiel der Herr Baron von Kirsanov, ricevi bileton en la kortegan kapelon [7]; amo trakuris lin, kiel fajro, […] miksita kun ia stranga sento de sopiro, adoro, kulto kaj pasio [8].
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XV
2. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro III
3. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XVI
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI
5. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria
6. Internacia krestomatio, Rakonto Pri Spiritoj
7. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXVIII
8. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXI
2. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro III
3. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XVI
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI
5. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria
6. Internacia krestomatio, Rakonto Pri Spiritoj
7. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXVIII
8. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXI
- angle:
- 1. cult (system of religious worship) 2. devotion, homage, worship
- beloruse:
- культ
- ĉeĥe:
- kult, uctívání, zbožňování
- ĉine:
- 祔 [fù] 2. 祭礼 [jìlǐ], 祭禮 [jìlǐ], 虔信 [qiánxìn]
- france:
- culte
- germane:
- 1. Kultus, Gottesverehrung 2. Kult, Verehrung
- hispane:
- culto
- hungare:
- 1. kultusz, istentisztelet, vallásgyakorlat 2. kultusz, imádat
- japane:
- 礼拝 [れいはい], 祭式 [さいしき], 崇拝 [すうはい], 礼賛 [らいさん]
- nederlande:
- 1. cultus, eredienst 2. verering
- pole:
- kult
- portugale:
- culto
- rumane:
- cult
- ruse:
- культ
- slovake:
- kult
- ukraine:
- культ, поклоніння
kulti
(x)
- Honori per kulto, adori: kulti Dion; la sinagogo mem havos sian lokon precize tie, kie oni dum jarcentoj kultis kristane [9]; (figure) [li] komencis simple preskaŭ kulti ŝin en la animo, kiel iun superhoman estaĵon [10]; (figure) por alpreni kredon paganan, ŝi certe kultus unuarange al tiu unuaranga beno de l’ soluloj: la dio Telefono [11]. apoteozi, glori, omaĝi
9.
Monato, Franz-Georg Rössler: Nova sinagogo en Speyer, 2009
10. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LII
11. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 5
10. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LII
11. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 5
- angle:
- idolize, venerate, worship
- beloruse:
- пахваляць, пакланяцца, мець культ
- ĉeĥe:
- mít úctu, uctívat
- ĉine:
- 崇拜 [chóngbài], 拜 [bài], 倾慕 [qīngmù], 傾慕 [qīngmù], 崇奉 [chóngfèng]
- france:
- adorer, rendre un culte à
- germane:
- Kult treiben, kultisch verehren, verehren
- hispane:
- honrar (con culto)
- hungare:
- kultuszt gyakorol, kultuszt csinál, imád
- japane:
- 祭る [まつる], 礼拝する [れいはいする], 崇拝する [すうはいする], 礼賛する [らいさんする]
- nederlande:
- vereren
- pole:
- wielbić, czcić
- rumane:
- adora, închina
- ruse:
- возвести в культ, поклоняться
- slovake:
- uctievať
- ukraine:
- сповідувати культ, поклонятися
idolkulto
- Kulto, adoro de idolo: iradi en diboĉoj, voluptoj, vindrinkado, brufestenoj, ebrieco, kaj abomenaj idolkultoj [12]; la urbego Babel kun sia brua interpuŝiĝado kaj kun sia idolkulto ne allogas min [13]; celo de ilia militiro estis, elradikigi la idolkulton de la Ĥamidoj kaj Kuŝidoj [14].
12.
La Nova Testamento, I. Petro 4:3
13. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro II
14. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro VII
13. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro II
14. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro VII
- beloruse:
- балвахвальства, ідалапаклонства, ідалатрыя
- ĉeĥe:
- idolatrie, modlářství
- france:
- idolatrie
- germane:
- Idolkult
- japane:
- 偶像崇拝 [ぐうぞうすうはい]
- pole:
- bałwochwalstwo
- rumane:
- idolatrie
- slovake:
- modloslužba, modlárstvo
- ukraine:
- ідоловірство, язичництво, поганство
personkulto
- Troa idealigo kaj laŭdado de regnestro, grupestro aŭ ajna gvidanto: komenciĝis eksterproporcia personkulto ĉirkaŭ Zamenhof – „Nia Majstro“ [15]; domaĝa estas certa personkulto ĉirkaŭ Ivo Lapenna [16]; la fia usona plutokratio ŝajnas al mi malpli abomena ol la iraka personkulto [17]; la Malvarma Milito, la kreskanta influo de la soveta personkulto, la histeria ĉasado de „titoistaj agentoj“ kaj, ne malplej grave, la kampanjo kontraŭ kosmopolitismo kaj cionismo (!) – ĉio kaŭzis, ke ankaŭ la Esperanto-Movado devis unue submetiĝi kaj fine silenti [18].
15.
Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
16. Z. M. Sikosek: Eta historio de Esperanto, 1997
17. La Ondo de Esperanto, 2003, № 4 (102)
18. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
16. Z. M. Sikosek: Eta historio de Esperanto, 1997
17. La Ondo de Esperanto, 2003, № 4 (102)
18. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
- beloruse:
- культ асобы
- ĉeĥe:
- kult osobnosti
- ĉine:
- 个人崇拜 [gèrénchóngbài], 個人崇拜 [gèrénchóngbài]
- france:
- culte de la personnalité
- germane:
- Personenkult
- japane:
- 個人崇拝 [こじんすうはい]
- pole:
- kult jednostki
- rumane:
- cultul personalității
- slovake:
- kult osobnosti