Aldoni tradukojn al ReVo:

1fenomen/o

fenomeno

serĉi 'fenomeno'
[fenome.0o]
1.
[fenome.0o.FIL]
FIL Perceptebla per la sentumoj apero; natura okazo: ni kunmetas la kalendaron kaj antaŭkalkulas la estontajn fenomenojn sur la ĉielo [1]; montriĝis la Fatamorgano, tiu belega aera fenomeno de la dezertoj, kun ŝvebantaj ĝardenoj kaj naĝantaj arbaroj [2]; ĉiu, por klarigi la fenomenon, elpensis sian teorion [3]; oni klarigas tiaspecajn aerajn fenomenojn per norda lumo, […] kredeble ili naskiĝas per la elektra forto [4]; por bone kompreni la fenomenojn en la naturo kaj en la socio, oni devas rigardi ilin ne kiel senmovajn statojn, sed kiel evoluprocezojn [5]. TUT:procezo1
2.
[fenome.0o.FIG]
(figure) Malofta, eksterordinara, stranga afero3: jen la arbetaĵo brulas en la fajro, kaj tamen la arbetaĵo ne forbrulas […] mi iros kaj rigardos tiun grandan fenomenon [6]; apud la piramido Koĥom oni rimarkis miraklajn fenomenojn [7]; mistera murmureto eksonis kaj la lumo ekbrilis, la fenomeno daŭris tri sekundojn [8]; ŝi estas […] fenomeno de la plej alta moraleco [9]. VD:evento, monstro2, miraklo, mistero, sensacio, strangaĵo
beloruse:
фэномэн, зьява
bulgare:
явление, феномен
ĉeĥe:
efekt, fenomén, jev
ĉine:
现象 [xiànxiàng], 物候 [wùhòu]
france:
1. phénomène 2. phénomène (évènement), merveille (évènement), prodige (évènement)
germane:
Phänomen 1. Erfahrungstatsache 2. seltsame Sache, seltenes Ereignis
hispane:
fenómeno
hungare:
1. jelenség, tünemény 2. ritka dolog, rendkívüli eset
japane:
現象 [げんしょう], 事象 [じしょう], 特異現象 [とくいげんしょう], 驚くべき事件 [おどろくべきじけん], 外象 [がいぞう]
nederlande:
fenomeen
perse:
1. پدیده
pole:
fenomen
portugale:
fenômeno
ruse:
явление, феномен
slovake:
jav, zjav, úkaz
turke:
fenomen
ukraine:
явище, феномен

fenomena

serĉi 'fenomena'
[fenome.0a]
Malofta, stranga, eksterordinara: jen mi staras kun miaj fenomenaj kapabloj [10]! fenomena spektaĵo [11]; samtempuloj aprezis ankaŭ la fenomenan memorkapablon de sia reganto [12]. VD:fantasta, mirinda, nekredebla, originala3, rara2, unika2
beloruse:
фэнамэнальны
bulgare:
феноменален, изключителен
ĉeĥe:
fenomenální, fenoménový, nevšední, týkající se fenoménu
ĉine:
不寻常 [bùxúncháng], 不理性 [bùlǐxìng]
france:
phénoménal
germane:
phänomenal, phantastisch
hispane:
fenomenal
hungare:
tüneményes, nem mindennapi
japane:
現象の [げんしょうの], 驚くべき [おどろくべき], 異常な [いじょうな], めずらしい
nederlande:
fenomenaal
perse:
خارق‌العاده
pole:
fenomenalny
ruse:
феноменальный
slovake:
fenomenálny, neobyčajný, nevšedný, vynikajúci
turke:
olağanüstü
ukraine:
феноменальний

administraj notoj