Nombro, kiun oni adicias al alia
nombro; alidire: dua termo en adicio.
Rim. 1:
Pro la komuteco de adicio nenio malhelpas nomi
„adiciato“ ankaŭ la unuan termon. Se oni bazus la
terminologion sur la metaforo „pliigi“, kaj ne
„aldoni“, estus facile paroli pri
„pliigato“ (unua termo) kaj „pliiganto“
(dua termo). Aspektas stranga ankaŭ la manko de la formo
„adicianto“, dum ekzistas
„multiplikanto“. La kialo kuŝas en tio, ke ĉe
„multipliki“, „dividi“, „pliigi“,
„malpliigi“ la dua argumento aperas kiel
instrumento, kiu per facila semantika ŝovo povas alpreni
funkcion de subjekto. Male, ĉe „adicii“ kaj
„subtrahi“, la dua argumento rolas kiel objekto kaj
ne povas alpreni la funkcion de subjekto.
Rim. 2:
Laŭ la rekomendinda modelo „adicii ikson kaj
ipsilonon“, ĉiuj argumentoj de adicio estas adiciatoj;
apartigi la duan estas atavismo de iu mezepoka skolo, tre
stranga por moderna matematikisto. Tute senhezite oni
parolas pri „la unua adiciato“, „la
deka adiciato“, „ĉiuj adiciatoj“
ktp:
pro tio, ke ĉiuj `U` adiciatoj pozitivas
[…] pro `S le 1` la unua adiciato
neniam povas negativiĝi […]
[9].
[Sergio Pokrovskij]