tradukoj: be cs de en es fr hu nl pl pt ru sk

Aldoni tradukojn al ReVo:

9matric/o Z PV

9matrico  

serĉi 'matrico'
[matric.0o]
en: matrix;
1.  
[matric.0o.TEK]
en:
TEK Reliefa modelo: bulo, peco aŭ muldilo, per kiu oni povas fabriki similajn pecojn per fandado, frapo, giso, premo: monerojn oni frapas per matrico.
a)
[matric.0o.TIP]
en:
TIP Formo por gisi litertipojn.
b)  
[matric.0o.kartona]
en:
Kartona formo preme reproduktita de kompostaĵo, per kiu oni povas gisi stereotipon1. VD:kliŝo1
c)  
(en galvanoplastiko) Formo, kiu kovriĝas per maldika tavolo de metalo. VD:patrico
2.  
[matric.0o.FOT]
en:
FOTKIN Kliŝo2: iu el la produktantoj ŝatas akiri pli da profito kaj kaŝe ofertas al kopiemuloj la matricon de la filmo [1].
3.
[matric.0o.GEOL]
en:
Grundomaso, de rokoj, konsistanta el grajnetaj kristaloj, ĉirkaŭanta pli grandajn kristalojn: en Sudafriko, diamantoj ofte estas ekstraktataj el matrico de argila roko (kimberlito) nomita „flava grundo“ [2].
4.  
[matric.0o.MAT]
en: matrix;
MATPIV1 (kun n horizontaloj kaj p vertikaloj): en lineara algebro, determinanto estas funkcio kiu asociigas skalaron det(A) al ĉiu n×n kvadrata matrico [3]; memadjunkta matrico aŭ hermita matrico estas kvadrata matrico kun kompleksaj elementoj kiu estas egala al sia konjugita transpono [4]. =(n,p)-matrico.
5.  
[matric.0o.KOMP]
en:
KOMP Dudimensia tabelo: usonaj filmoj kiel „La matrico“ aŭ „Okuloj larĝe fermitaj“ levas la demandon pri la svagaj limoj inter realo kaj sonĝo, inter efektivo kaj imago, inter frenezo kaj racio [5]. VD:vektoro
VD: Ne konfuzu kun: utero.

matrici

serĉi 'matrici'
[matric.0i]
en:
(tr)
[matric.0i.TEK]
en:
Formi per matrico: li transdonis al sinjoro Povondra vizitkarton, sur kiu estis matricita ankro [6].

(n,p)-matrico  

serĉi '-matrico'
serĉi 'n'
serĉi 'n'
[matric.n_p0o]
en: n-by-p matrix;
MAT (super komuteca korpo K) Bildigo de I×J al K, kie I = {1, 2,..., n} kaj J={1, 2,..., p}: matricon A oni kutime signas kiel familion, t.e. per skribaĵo (Aij)(i,j)∈I×J, kie Aij signas la bildon de (i,j) per A kaj estas nomata elemento (aŭ koeficiento) de A kun indico (i,j); la nombrojn da horizontaloj kaj vertikaloj de (n,p)-matrico oni nomas ties dimensioj kaj signas ilin per skribaĵo de la tipo (n,p)n×p; eblas prezenti al si (n,p)-matricon A kiel rektangulan tabelon, ĉe la interkruciĝo de kies i-a horizontalo kaj j-a vertikalo staras la elemento Aij.
Rim.: Multaj fakaj terminoj rilatantaj al matricoj baziĝas sur la ĉi-supre menciita tabela metaforo. SIN: Malpli fakece: matrico kun n horizontaloj kaj p vertikaloj; VD: Partoj de matrico: horizontalo, vertikalo, diagonalo, submatrico; elemento, indico de elemento, koeficiento, termo; atributoj de matrico: dimensioj, ajgeno, rango, spuro, determinanto, minoro, kofaktoro; rimarkindaj ecoj de matrico: kvadrata, diagonala, diagonaligebla, triangula, simetria, hermita, regula; operacioj super matricoj: matrica adicio, matrica multipliko, multipliko de matrico per skalaro, transpono; SUB: Specifaj matricoj: unuomatrico, nulmatrico, matrico de homomorfio, jakobia matrico de bildigo, horizontalo, vertikalo.


(n,p)-matrico

nulmatricoMatVort , matrica nulo  

serĉi 'nulmatrico'
serĉi 'matrica nulo'
[matric.nul0o]
en: null matrix;
MAT (n,p)-Matrico, kies ĉiuj elementoj estas nulaj: nulmatrico estas nulo rilate al la matrica adicio.

submatrico  

serĉi 'submatrico'
[matric.sub0o]
en: submatrix;
MAT (de (n,p)-matrico A) Tia (n',p')-matrico B, ke (1) n'n kaj p'p, (2) la elemento de B kun indico (i,j) egalas al la elemento de A kun indico (α(i),β(j)), kie α (respektive β) estas strikte kreskanta bildigo de {1, 2,..., n'} al {1, 2,..., n} (respektive de {1, 2,..., p'} al {1, 2,..., p}): el (n,p)-matrico oni povas formi p submatricojn kun dimensioj (n,1); eblas prezenti al si submatricon B per tio, kio restas el matrico A, kiam oni forstrekis iujn horizontalojn kaj vertikalojn de ĝi.

unuomatrico, matrica unuo  

serĉi 'unuomatrico'
serĉi 'matrica unuo'
[matric.unuo0o]
en: unit matrix;
MAT (n,p)-Matrico, kies ĉiuj termoj estas nulaj, krom la diagonalaj, kiuj egalas al la unuo: la unuomatricon oni kutime signas per I; unuomatrico estas unuo rilate al la matrica multipliko.

jakobia matrico  

serĉi 'jakobia matrico'
[matric.jakobia0o]
en: Jacobian matrix;
MAT (de bildigo f de p-dimensia al n-dimensia normohavaj spacoj, diferencialebla ĉe punkto a) La (n,p)-matrico de ĝia diferencialo ĉe a: la ĝenerala elemento de la jakobia matrico de f ĉe a egalas al jfi(a). VD:Jakobio, jakobiano.

matrico de vektora homomorfio  

serĉi 'matrico de vektora homomorfio'
[matric.0o.homomorfio]
en: matrix of a linear mapping;
MAT (p.p. homomorfio f de p-dimensia vektora spaco E al n-dimensia F, ambaŭ super korpo K, rilate al respektivaj bazoj BE kaj BF) Tia (n,p)-matrico A super K, ke aij estas la i-a komponanto laŭ bazo BF de la bildo per f de la j-a vektoro de BE: la matrico de endomorfio estas kvadrata; la matrico de idento estas la unuomatrico; la matrico de kunligaĵo de du homomorfioj egalas al la produto de la matricoj de ĉiu homomorfio.


tradukoj

anglaj

~o 4.: matrix; ~o: matrix; (n,p)-~o: n-by-p matrix; nul~o, ~a nulo: null matrix; sub~o: submatrix; unuo~o, ~a unuo: unit matrix; jakobia ~o: Jacobian matrix; ~o de vektora homomorfio: matrix of a linear mapping.

belorusaj

~o: матрыца.

ĉeĥaj

sub~o: submatice.

francaj

~o 4.: matrice; ~i: matricer; (n,p)-~o: matrice n×p; nul~o, ~a nulo: matrice nulle; sub~o: sous-matrice; unuo~o, ~a unuo: matrice unité; jakobia ~o: matrice jacobienne; ~o de vektora homomorfio: matrice d'application linéaire.

germanaj

~o 4.: Matrix; (n,p)-~o: (n,p)-Matrix; nul~o, ~a nulo: Nullmatrix; sub~o: Untermatrix; unuo~o, ~a unuo: Einheitsmatrix; jakobia ~o: Jacobische Matrix; ~o de vektora homomorfio: Matrix einer linearer Abbildung.

hispanaj

~o: matriz; ~i: formar una matriz.

hungaraj

~o a: anyaminta; ~o b: matrica; ~o c: anyaforma; ~o 1.: matrica (alakítószerszám); ~o 4.: mátrix; ~o: mátrix; (n,p)-~o: n×p méretű mátrix; nul~o, ~a nulo: nullmátrix; sub~o: részmátrix; unuo~o, ~a unuo: egyésgmátrix; jakobia ~o: Jacobi-mátrix; ~o de vektora homomorfio: vektor-homomorfizmus mátrixa.

nederlandaj

~o c: matrijs; ~o 1.: matrijs; ~o 4.: matrix; ~o 5.: matrix.

polaj

~o 4.: macierz; (n,p)-~o: macierz n×p; nul~o, ~a nulo: macierz zerowa; sub~o: podmacierz; unuo~o, ~a unuo: macierz jednostkowa; jakobia ~o: macierz Jacobiego, macierz jakobianowa; ~o de vektora homomorfio: macierz odwzorowania liniowego.

portugalaj

~o c: matriz; ~o 1.: matriz; ~o 4.: matriz; ~o 5.: matriz.

rusaj

~o 4.: матрица; ~o: матрица; (n,p)-~o: матрица размера n×p; nul~o, ~a nulo: нуль-матрица; sub~o: подматрица; unuo~o, ~a unuo: единичная матрица; jakobia ~o: функциональная матрица; ~o de vektora homomorfio: матрица линейного преобразования.

slovakaj

sub~o: submatica.

fontoj

1. Monato, Fidilalao Henriel: Kontraŭleĝa kopiado
2. Vikipedio, Matrico mineralogia
3. Vikipedio, Determinanto
4. Vikipedio, Memadjunkta matrico
5. Monato, Boris Kolker: Pri realo kaj la malo
6. Karel Čapek, trad. J. Vondroušek: Milito kontraŭ salamandroj, libro 1a, ĉapitro 3a


administraj notoj

pri unuo~o, ~a unuo:
    Mi ne trovis auxtoritatan fonton por tiu termino. MatVort
    havas "~a unito" kaj "~unito", kiun mi opinias duoble
    nekonvenaj: unue pro la uzo de "unito" kaj due pro la ordo
    de elementoj. Mi preferis terminon paralelan al "nulmatrico",
    "nulvektoro". [MB]
  

ℛevo | datumprotekto | matric.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.35 2018/08/06 22:11:43