minora
- 1.
- (pri gamo) Konsistanta el tri tonoj, tri duontonoj kaj unu kaj duona tonoj: la araba muziko karakteriziĝas per komplikaj ritmoj kaj eĉ pli komplikaj melodioj, kiuj ĉerpas el pli ol cent tonaloj, el kiuj la eŭropa muziko konas nur du (la maĵoran kaj la minoran) [1]; tonaloŝanĝoj de maĵora al minora [2].
- 2.
- (p.p. tercio) Konsistanta el unu duontono. maĵora.
- 3.
- (evitinde) Minoritata: la skotgaela […] maksimume estis inkluzivita kiel minora parto de la studo pri la angla [3]; Unuiĝinta Maldekstro (IU) perdis rimarkinde multan subtenon, krom en Katalunio, kie ili estas minora aliancano de la lokaj ekosocialistoj [4].
1.
Konrad Hinsen: Um Keltum', Monato, 2000/09, p. 15
2. Monato, Sen Rodin (Filippo Franceschi): Tri diskoj kun ses paroladoj de Ivo Lapenna
3. Garbhan MacAoidh: Ĉu nova ŝanco por malfortaj lingvoj?, Monato, 2000/03, p. 23
4. Monato, Hektor Alos i Font: Amarega venko
2. Monato, Sen Rodin (Filippo Franceschi): Tri diskoj kun ses paroladoj de Ivo Lapenna
3. Garbhan MacAoidh: Ĉu nova ŝanco por malfortaj lingvoj?, Monato, 2000/03, p. 23
4. Monato, Hektor Alos i Font: Amarega venko
- beloruse:
- мінорны
- ĉeĥe:
- menší ze dvou, mladší
- germane:
- in Moll
- hungare:
- moll
- japane:
- 短調の [たんちょうの], 小さい [ちいさい]
- katalune:
- menor (adj., mús.)
- nederlande:
- mineur
- portugale:
- menor (mús.)
- ruse:
- минорный
- slovake:
- menší z dvoch, mladší
- ukraine:
- менший
minoro
MatVort
- (de elemento `a_(ij)` en (n,n)-matrico `bb A`) Determinanto de la submatrico de `bb A`, rezultanta el forigo de la `i`-a horizontalo kaj de la `j`-a vertikalo. kofaktoro.
- angle:
- minor (subdeterminant)
- beloruse:
- мінор
- france:
- mineur (sous-déterminant)
- germane:
- Minor (Unterdeterminante)
- hungare:
- aldetermináns
- katalune:
- menor (subst., mat.)
- pole:
- minor (macierzy)
- ruse:
- минор (субдетерминант)