polinom/o

polinomo

MAT
1.
[1] (super unuhava komuteca ringo `bb R`) Tia vico en `bb R`, ke la nombro de ĝiaj nenulaj termoj estas finia: oni signas per `bb X^i` la polinomon, kies `j`-a termo egalas al la unuo de la ringo, se `i=j`, kaj al ties nulo aliokaze; la polinomon `bb X` (t.e. `bb X^1`) oni nomas argumento; la polinomon `(a_i)_(i in NN)` oni ofte signas per `sum a_i bb X^i`. SUB: Specifaj polinomoj: nulpolinomo, unuopolinomo, monomo, binomo; VD: Epitetoj por polinomo: konstanta, reduktebla, nereduktebla, prima; atributoj de polinomo: argumento, koeficiento, termo, grado, radiko; rilataj algebraj strukturoj: polinomringo.
2.
PIV1 =polinoma funkcio.
Rim.: Bricard [2] proponis la formon „polinomjo“ kaj vicon da similaj terminoj, derivitaj aŭ ne de radiko „nomj“: ununomjo, monomjo, dunomjo... Tiuj ĉi formoj ne enradikiĝis. Vd ankaŭ la rimarkon sub plurtermo.
Rim.: La nocio polinomo historie fontas el la polinomaj funkcioj, kiel ekz-e `x^2+3x+7`. La unua senco koncernas formalajn polinomojn kaj prisilentas la analitikan fonon de la nocio, okupiĝante nur pri la vico de „koeficientoj“. En multaj kutimaj kuntekstoj la bildigo inter polinomoj kaj polinomaj funkcioj estas bijekcia, sed ne ĉiam. Same kiel ekzistas plurargumentaj polinomaj funkcioj, la ĉi-supra formala nocio estas vastigebla ankaŭ al pluraj „argumentoj“: la pliajn argumentojn oni ofte signas per `bb Y` kaj `bb Z`. Se estas pli ol tri argumentoj, oni ilin signas per `bb X_i` kun suba indico.
angle:
polynomial
beloruse:
паліном
ĉeĥe:
mnohočlen, polynom
ĉine:
多項式 [duōxiàngshì], 多项式 [duōxiàngshì], 多项式 [duōxiàngshì]
france:
polynôme
germane:
Polynom
hispane:
polinomio
hungare:
polinom
japane:
多項式 [たこうしき]
pole:
wielomian
portugale:
polinômio
ruse:
многочлен, полином
slovake:
mnohočlen, polynóm
ukraine:
поліном, багаточлен

polinoma

angle:
polynomial
beloruse:
палінаміяльны
france:
polynomial
germane:
polynomisch
hispane:
polinómico
hungare:
polinom-
ruse:
многочленный, полиномиальный

formala polinomo

angle:
formal polynomial
beloruse:
фармальны паліном
france:
polynôme formel
germane:
formales Polynom
hispane:
polinomio formal
hungare:
formális polinom
ruse:
формальный полином

karakteriza polinomo

MAT[3]
(de endomorfio `f` en vektora spaco `bb E`) Determinanto de `f-lambda*"id"_(bb E)`: la ajgenoj de endomorfio estas la radikoj de ties karakteriza polinomo.
angle:
characteristic polynomial
beloruse:
характарыстычны паліном
france:
polynôme caractéristique
germane:
charakteristisches Polynom
hispane:
polinomio característico
hungare:
karakterisztikus polinom
pole:
wielomian charakterystyczny
ruse:
характеристический многочлен

nulpolinomo, polinoma nulo

MAT
Konstanta polinomo, kies ĉiuj termoj egalas al la nulo de la ringo: la nulpolinomo estas nulo de la polinomringo.
angle:
null polynomial
beloruse:
нуль-паліном
ĉine:
零多項式 [língduōxiàngshì], 零多项式 [língduōxiàngshì]
france:
polynôme nul
germane:
Nullpolynom
hungare:
nullpolinom
pole:
wielomian zerowy
ruse:
нуль-многочлен

unuopolinomo, polinoma unuo

MAT
Konstanta polinomo, kies nenula termo egalas al la unuo de la ringo: la unuopolinomon oni povas signi per `bb X^0``bb 1`; la unuopolinomo estas unuo de la polinomringo.
angle:
unit polynomial
beloruse:
адзінкавы паліном
france:
polynôme unité
germane:
Einheitspolynom
hungare:
egységpolinom
pole:
wielomian jednostkowy
ruse:
единичный многочлен

administraj notoj

pri unuo~o, ~a unuo:
Kontroli trd de/en/ru/pl. [MB]
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a: Mankas fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
formala ~o: Mankas fontindiko.
formala ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
karakteriza ~o: Mankas dua fontindiko.
karakteriza ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
nul~o, ~a nulo: Mankas fontindiko.
nul~o, ~a nulo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
unuo~o, ~a unuo: Mankas fontindiko.
unuo~o, ~a unuo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.