redukti
(tr)
- 1.
- Malgrandigi laŭ dimensio aŭ nombro: redukti desegnon; redukti la horojn de laboro, la nombron de la laboristoj; redukti siajn elspezojn, pretendojn; redukti la programon; [li] reduktis la tutan sumon de la homaj ideoj al ĉirkaŭ 500 fundamentaj (kp abstraktigi) FK ; redukti impostojn kaj rekte ŝarĝi homojn per la kromaj kostoj de servoj [1]; nun universitatoj reduktas provizon pri la angla kaj koncentriĝas pri aliaj fakoj [2]; la produktado de Bulgario kaj Rumanio reduktiĝis je 25 - 30 procentoj [3]; redukto de ŝuld-elspezoj [4]; kun enkonduko de komputiloj en redakcioj oni prognozis drastan redukton de foruzado de papero [5]; Tuvalo volas engaĝi sin por internaciaj kontraktoj pri reduktado de la venenaj gasoj, kiuj kaŭzas surteran varmiĝon [6]. limigi
- 2.
- Izoli metalon el ĝia kombinaĵo aŭ oksigenon el oksido. redoksa
- 3.
- (figure) Alkonduki al malpli bona aŭ malpli libera stato: la regno estis reduktita al stato de rusa provinco; redukti iun al silento, al mizero; li sukcesis redukti min al objektino [7]; ĉio kune reduktis Benzo’n al kompatinda stato [8]; ŝi reduktis la materialon de la homa lingvo al dekduo da gestoj, kiujn Aleksandro provis diveni kun ne tre granda sukceso [9]. degradi, dekadencigi, dekumi, mallevi, limigi2, restrikti, senvalorigi
1.
Donald Rogers: Ŝanĝiĝas la direkto, Monato, 2001/01, p. 8
2. HORI Jasuo/pg: Kara angoro ..., Monato, 2000/07, p. 9
3. Evgeni Georgiev: Kiu sukcesis, kiu postrestis?, Monato, 2000/11, p. 10
4. Jiří Patera: Post la kunsido de financistoj en Prago, Monato, 2001/01, p. 12
5. Stefan Maul: Estimataj gelegantoj,, Monato, 2000/10, p. 3
6. Stefan Maul: Riĉa per .tv, Monato, 2000/12, p. 6
7. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 24
8. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 33. Plej Bone Ridas Kiu Laste Ridas
9. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, II
2. HORI Jasuo/pg: Kara angoro ..., Monato, 2000/07, p. 9
3. Evgeni Georgiev: Kiu sukcesis, kiu postrestis?, Monato, 2000/11, p. 10
4. Jiří Patera: Post la kunsido de financistoj en Prago, Monato, 2001/01, p. 12
5. Stefan Maul: Estimataj gelegantoj,, Monato, 2000/10, p. 3
6. Stefan Maul: Riĉa per .tv, Monato, 2000/12, p. 6
7. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 24
8. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 33. Plej Bone Ridas Kiu Laste Ridas
9. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, II
- angle:
- reduce
- beloruse:
- 1. скарачаць, зьмяншаць, рэдукаваць 2. рэдукаваць (хім.), аднаўляць (хім.) 3. прымяншаць, прыніжаць
- ĉeĥe:
- nastavit do předešlé pozice (zlomeniny), redukovat, snížit, zmenšit
- ĉine:
- 减 [jiǎn], 減 [jiǎn], 脧 [juān], 紧缩 [jǐnsuō], 緊縮 [jǐnsuō], 削 [xuē], 削减 [xuējiǎn], 削減 [xuējiǎn], 减削 [jiǎnxuē], 減削 [jiǎnxuē], 减小 [jiǎnxiǎo], 減小 [jiǎnxiǎo], 减除 [jiǎnchú], 減除 [jiǎnchú], 精减 [jīngjiǎn], 精減 [jīngjiǎn], 精简 [jīngjiǎn], 精簡 [jīngjiǎn], 縮減 [suōjiǎn], 缩减 [suōjiǎn], 裁减 [cáijiǎn], 裁減 [cáijiǎn], 降低 [jiàngdī], 减低 [jiǎndī], 減低 [jiǎndī]
- france:
- réduire
- germane:
- reduzieren 1. einschränken 3. abwerten, herabsetzen, kleinreden
- hungare:
- visszasorol, kárhoztat (ált.) 1. csökkent, mérsékel, megkurtít, redukál 2. redukál
- japane:
- 削減する [さくげんする], 縮小する [しゅくしょうする], 縮写する [しゅくしゃする], 追いやる [おいやる], 減力する [げんりきする], 還元する [かんげんする], 整復する [せいふくする]
- nederlande:
- reduceren, verkleinen, herleiden
- pole:
- redukować, ograniczać, skracać
- ruse:
- 1. сократить, уменьшить, ограничить, редуцировать 2. восстановить (элемент из соединения)
- slovake:
- obmedziť, znížiť, zredukovať
- ukraine:
- зменшувати, скорочувати, обмежувати, понижувати, послаблювати, відновлювати, скорочувати дріб
reduktebla
- 1.
- Tia, ke eblas ĝin redukti: iuj pensas, ke […] ĉiu gramatika problemo estas reduktebla al [la fundamenta gramatiko] [10]; li elpensis kaj fabrikis la redukteblan plastan faluson, kiun li povis kunporti enpoŝe [11].
- 2.
- a)
- MatVort reduktebla frakcio, polinomo, ekvacio.
- b)
- [12]
(p.p. elemento en ringo)
Tia, ke eblas ĝin egaligi al produto de du
neinversigeblaj elementoj:
en la ringo de entjeroj 10 estas reduktebla
(10 = 5×2), sed 7 ne estas.
Rim.: Tiu derivaĵo pravigus la uzon de „redukti“ por nomi serĉadon de la koncernaj neinversigeblaj faktoroj, sed ŝajnas, ke la preferata metaforo estas „malkomponi en faktorojn“.
- angle:
- 2.b reducible
- beloruse:
- 1. скарачальны 2.a скарачальны 2.b прыводны
- ĉine:
- 次序关系 [cìxùguānxi], 次序關系 [cìxùguānxi]
- france:
- réductible
- germane:
- 2.b reduzibel
- hungare:
- 1. csökkenthető, mérsékelhető, redukálható 2.a egyszerűsíthető (tört) 2.b reducibilis
- nederlande:
- herleidbaar
- pole:
- 1. dający się zredukować 2.a przywiedlny, skracalny 2.b rozkładalny
- ruse:
- 1. сократимый 2.b приводимый
- ukraine:
- скоротний
reduktismo
- Strebo al plena klarigo de io per la nura funkciado de ĝiaj eroj: ne tre surprize, sociaj antropologoj akuzas la evoluistojn pri reduktismo [13]. analizo
13.
K. Miner: taglibro,
2008-11-29
- beloruse:
- рэдукцыянізм
- france:
- réductionnisme
- pole:
- redukcjonizm
nereduktebla
- 1.
- Tia, ke ne eblas ĝin redukti.
- 2.
- MatVort Ne reduktebla: se la numeratoro kaj denominatoro de frakcio estas primaj inter si, la frakcio estas nereduktebla; en integra ringo, la primoj estas neredukteblaj; en iuj ringoj, ekz-e en la ringo de entjeroj, nereduktebleco sinonimas kun primeco.
- angle:
- 2. irreducible
- beloruse:
- 1. нескарачальны 2. непрыводны
- france:
- 2. irréductible
- germane:
- 2. irreduzibel
- hungare:
- 1. nem csökkenthető, nem redukálható 2. nem egyszerűsíthető, irriducibilis
- nederlande:
- 2. niet herleidbaar
- pole:
- 1. nie dający się zredukować 2. nierozkładalny, nieprzywiedlny, nieskracalny
- ruse:
- 1. несократимый 2. неприводимый
redukto al absurdo
MatVort
- Maniero pruvi propozicion, uzante la fakton, ke se oni konsideras ĝin falsa, oni povas per tio pruvi rezultojn, kiuj estas konataj kiel falsaj.
- angle:
- reductio ad absurdum
- beloruse:
- прывядзеньне да абсурду
- ĉine:
- 反證法 [fǎnzhèngfǎ], 反证法 [fǎnzhèngfǎ]
- france:
- réduction à l'absurde
- germane:
- reductio ad absurdum
- hungare:
- reductio ad absurdum, képtelenségre való visszavezetés
- japane:
- 背理法 [はいりほう]
- pole:
- sprowadzenie do niedorzeczności
- ruse:
- приведение к абсурду