1abstrakta PV
- 1.
- Ĝenerala, neindividua, bazita sur teoriaj konceptoj kaj ne sur reala konkretaĵo (persono, aĵo, situacio): abstrakta ideo; abstrakta rezonado; tiaj radikoj enhavas en si jam abstraktan sencon, sekve la aldono de -ec tiaokaze estas simpla balasto, pleonasmo [1]; ĉar la homoj ne povas esprimi siajn sentojn al io abstrakta, tial ĉiuj esprimoj de simpatio kaj entuziasmo por la esperantismo direktiĝas sub mia adreso [2].
- 2.
- Malkonkreta, malproksima de la realaj bezonoj, nepraktika: ĉia batalado abstrakta kaj teoria ordinare al nenio kondukas [3]; teoriuloj, kiuj tro abstrakte pritraktas tiajn demandojn [4]; infanon oni ne povas nutri per abstraktaj teorioj kaj reguloj, ĝi bezonas impresojn kaj senteblan eksteraĵon VivZam . malkonkreta
- 3.
- Nomanta econ, karakteron, estadmanieron senrilate al specifa objekto: „forto“, „beleco“, „justo“ estas abstraktaj vortoj.
- 4.
- Celanta ne la pli-malpli realisman prezenton de la objektoj, homoj kaj scenoj, sed ludan kombinon de formoj, koloroj ks: abstrakta pentraĵo; stereogramoj [estas] bildoj plenkoloraj kaj ŝajne abstraktaj, ĝis oni malkovras kiel ilin rigardi [5]; la montraĵoj konsistis parte el abstraktaj pentraĵoj, sed precipe el […] glubildoj, faritaj el amorfaj kunmetaĵoj de rubaĵo [6].
1.
E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Pri stilo
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
3. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 4a
4. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Kulturi la simplan saĝon
5. Gianfranco Cazzaro: La modo de fiksokuloj, Monato, 1995/01, p. 12
6. Monato, Albisturo Kvinke: Proksimaj kaj malproksimaj najbaroj, 2009
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
3. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 4a
4. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Kulturi la simplan saĝon
5. Gianfranco Cazzaro: La modo de fiksokuloj, Monato, 1995/01, p. 12
6. Monato, Albisturo Kvinke: Proksimaj kaj malproksimaj najbaroj, 2009
- angle:
- abstract
- beloruse:
- абстрактны
- bulgare:
- абстрактен, отвлечен
- ĉeĥe:
- abstraktní, odtažitý
- ĉine:
- 1. 抽象 [chōuxiàng], 概念化 [gàiniànhuà], 理論化 [lǐlùnhuà], 理论化 [lǐlùnhuà] 4. 抽象 [chōuxiàng]
- france:
- abstrait, conceptuel, formel, non-figuratif (art), spéculatif, théorique
- germane:
- abstrakt
- hebree:
- תַקצִיר
- hispane:
- abstracto
- hungare:
- absztrakt, elvont
- itale:
- astratto
- japane:
- 抽象的な [ちゅうしょうてきな], 観念的な [かんねんてきな], 抽象派の [ちゅうしょうはの]
- katalune:
- abstracte ~e: en abstracte.
- nederlande:
- abstract
- pole:
- abstrakcyjny, oderwany (od rzeczywistości)
- portugale:
- abstrato
- rumane:
- abstract
- ruse:
- абстрактный, отвлечённый ~e: отвлечённо.
- slovake:
- abstraktný, nekonkrétny
- svede:
- abstrakt
- ukraine:
- абстрактний, нереальний, уявний
abstraktaĵo PIV1 , abstrakto
- Io abstrakta: se anstataŭ la kunsufiksa vorto „estanta“ ni uzus ian simplan sensufiksan vorton (ekzemple: „nuna“), tiam ĝia substantiva formo kompreneble neniel povus signifi homon, sed povus signifi nur abstraktaĵon, sed la sufikso de participo enhavas en si mem la ideon pri io konkreta [7]; la senmovaj egiptaj aŭ ĥinaj signoj figuraj […] nur kun grandaj malfacilaĵoj permesas la prezentadon de abstraktaĵo FK ; [la leĝoj de la vivo] havas nenion komunan kun logikaj principoj aplikeblaj nur rilate abstraktojn [8]; geometria punkto estas abstraktaĵo.
- beloruse:
- абстракцыя
- ĉeĥe:
- abstraktno
- france:
- abstraction
- germane:
- Abstraktion
- hebree:
- תַקצִיר
- japane:
- 抽象 [ちゅうしょう]
- katalune:
- abstracció
- pole:
- abstrakt
- rumane:
- abstract
- ruse:
- абстракция
- slovake:
- abstraktno
abstrakteco PIV1
- La eco esti abstrakta: la abstrakteco de liaj rezonoj lacigas la leganton.
- beloruse:
- абстрактнасьць
- ĉeĥe:
- abstraktnost, abstrakčnost, odtažitost
- france:
- abstraction
- germane:
- Abstraktheit
- hungare:
- absztrakció
- japane:
- 抽象性 [ちゅうしょうせい]
- katalune:
- abstractesa
- pole:
- abstrakcyjność
- ruse:
- абстракность, отвлечённость
- slovake:
- abstraktnosť
abstraktigi
(tr)
- Ĝeneraligi, malkonkretigi, senpersonigi, meti sur pli abstraktan nivelon: ni abstraktigu la aferon: imagu […] [9]. la o-finaĵo do abstraktigas ĝin (la vortkomplekson), por povi ĝin konkretigi [10].
- beloruse:
- абстрагаваць, абагульняць, рабіць абагульненьні
- ĉine:
- 一概而論 [yīgàiérlùn], 一概而论 [yīgàiérlùn]
- germane:
- verallgemeinern
- ruse:
- абстрагировать, схематизировать, обобщить
abstrakti PV
- 1.
- (malofte)
(ntr)
Esti abstrakta: tiuj ĉi simboloj abstraktas same kiel tiuj uzataj por la infinitezima kalkulo [11].Rim.: Ĉi tiu malofta signifo estas la sola kohera kun la adjektiva karaktero de la radiko „abstrakt“. - 2.
- (malofte)
(ntr)
Manipuli abstraktaĵojn: eĉ eblas abstrakti: „Se A tiam B kaj se B tiam C tiam logike sekvas ke se A, tiam C“ [12].Rim.: Ĉi tiu signifo ne koheras kun la adjektiva karaktero de „abstrakt“; pli bone ĝin esprimus derivaĵo abstraktumi. - 3.
-
Krei abstraktaĵon:
- a)
-
(tr)
Abstraktigi, ekstrakti koncepton, izolante ĝin el la tuto, al kiu ĝi apartenas: sed abstrakti la ruĝecon de la sango el la kompleksa perceptaĵo, kaj retrovi tiun saman econ en la ruĝa frambo, kaj malgraŭ la sennombre multaj diferencaj trajtoj de sango kaj frambo krei la koncepton de ruĝo — tio estas jam tute nova nivelo [13].Rim.: Ĉi tia regmodelo pli oftas en la lingvoj angla kaj franca, kie la responda verbo ofte havas signifojn, en Esperanto pli bone esprimatajn per „ekstrakti“. - b)
-
(ntr)
(tr)
Abstrahi: oni nomas substanco tion, kio restas el iu objekto, kiam oni abstraktis de ĝi ĉiujn ĝiajn percepteblajn ecojn [14]; per la koncepto „materia punkto“ oni abstraktas pri la formo kaj dimensioj de meĥanika objekto; sed ĉe tio […] oni ne abstraktu de la potencrilatoj [15].Rim.: Ĉi tiu regmodelo pli oftas en la lingvoj germana kaj rusa, kaj iam oni uzas tiusence la verbon abstrahi (pri io). Ofte tiun signifon taŭge esprimas la verbo ignori, kiel en la ekzemplo: ve, tio signifas abstrakti la fakton, ke por produkti lakton necesas ke bovino […] nasku idon po unu fojo jare [16]
11.
Federico Gobbo: Fundamentoj de la adpoziciaj gramatikoj, Interlingvistikaj Kajeroj 1:1
(2010), 35–63 ISSN
2037-4550
12. Diskuto en la forumo «lernu!»
13. Vilmos Benczik: Lingvo, skribo, literaturo
14. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto, la artikolo «abstrakti»
15. Rainer FISCHBACH: Konkreta utopio - Kion fari se jam nenio eblas, Monde diplomatique, 2004-06-09, p. 7ª
16. Kial rifuzi lakton?
12. Diskuto en la forumo «lernu!»
13. Vilmos Benczik: Lingvo, skribo, literaturo
14. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto, la artikolo «abstrakti»
15. Rainer FISCHBACH: Konkreta utopio - Kion fari se jam nenio eblas, Monde diplomatique, 2004-06-09, p. 7ª
16. Kial rifuzi lakton?
- angle:
- abstract
- beloruse:
- быць абстрактным, абстрагаваць
- bulgare:
- абстрахирам
- ĉeĥe:
- abstrahovat, vyvozovat
- france:
- abstraire, isoler (par l'esprit), séparer (par l'esprit)
- germane:
- abstrahieren
- hebree:
- לתמצת
- hispane:
- abstraer
- hungare:
- elvonatkoztat, absztrahál
- itale:
- astrarre
- japane:
- 抽象する [ちゅうしょうする]
- katalune:
- abstreure, abstraure
- nederlande:
- abstraheren
- pole:
- abstrahować
- portugale:
- abstrair
- ruse:
- 1. быть абстрактным, абстрактен (predikativa uzo) 3.a извлечь, выделить 3.b абстрагироваться (от чего-л.)
- slovake:
- abstrahovať
- svede:
- abstrahera
abstraktismo PIV2
- Nefigura tendenco en pentroarto kaj skulptado, aperinta en Eŭropo ĉ. 1910.
- angle:
- abstract art
- beloruse:
- абстрактнае мастацтва, абстракцыянізм
- japane:
- 抽象主義 [ちゅうしょうしゅぎ], 抽象派 [ちゅうしょうは]
- ruse:
- абстракционизм
Rim.:
La radiko estas oficialigita en la 1ª OA en la formo
adjektiva. PV prezentas ĝin per la verbo „abstrakti“, kiun ĝi
difinas kiel transitivan kaj en la signifo ekstrakta
(t.e. abstrakti3.a),
tamen ilustras per ekzemplo ignora
(t.e. abstrakti3.b). La
PIV-oj revenis al la ĉefformo adjektiva (kiu cetere estas ege
pli ofta), tamen konservis senŝanĝa la PV-difinon de la verbo.
Fakte tiuj adjektivo kaj verbo
(krom abstrakti1)
malkoheras same kiel
korekta2 kaj
korekti; tion eblus eviti per apartaj
formoj abstraktigi, abstrahi aŭ per pli klaraj
similsencaj verboj (ekstrakti, ignori).