ignori
(tr)
- Ne voli scii; intence ne atenti; konscie preterlasi: ili ignoris la problemon [1]; pro sia malbeleco ĝi estis ignorata de ĉiuj [2]; ignorante la malbonhumoron de la virino […li] salutis ŝin kun humileco [3]; la lingvoscienco […] ignoras tiun fakton kaj tial prisilentas ĝin [4]; ĉar la superuloj ignoras tiun rajton, oni devas iamaniere repreni ĝin [5]; mi ne lasis min tiel facile ignori, akre protestis [6]; neeble estis ignori la persiston de la ruza virino [7]; saĝulo ignoras ofendon [8]. enterigi3, neglekti, preteratenti, prisilenti
1.
Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
3. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro VI
4. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
5. Stellan Engholm: Al Torento, II.
6. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvara Ĉapitro
7. John Merchant: Tri Angloj Alilande, Ĉapitro I.
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 12:16
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
3. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro VI
4. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
5. Stellan Engholm: Al Torento, II.
6. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvara Ĉapitro
7. John Merchant: Tri Angloj Alilande, Ĉapitro I.
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 12:16
- angle:
- ignore
- beloruse:
- ігнараваць
- bulgare:
- игнорирам
- ĉeĥe:
- ignorovat, nedbat, nevšímat si, pomíjet, zneuznat
- ĉine:
- 沒注意到 [méizhùyìdào], 无视 [wúshì], 忽視 [hūshì], 不理 [bùlǐ]
- france:
- ignorer (intentionnellement)
- germane:
- ignorieren, unbeachtet lassen, nicht wissen wollen, vernachlässigen
- hispane:
- ignorar (no hacer caso de)
- hungare:
- mellőz, nem vesz róla tudomást, ignorál
- japane:
- 無視する [むしする], 見ないふりをする [みないふりをする], 知らないふりをする [しらないふりをする]
- nederlande:
- negeren
- pole:
- ignorować (nie chcieć wiedzieć, nie zwracać uwagi), lekceważyć
- portugale:
- ignorar
- ruse:
- игнорировать, не принимать во внимание
- slovake:
- ignorovať
- ukraine:
- іґнорувати, нехтувати, не звертати уваги, навмисне не помічати
ignorebla
- Preterkalkulebla, tiel malgranda, malgrava, ke ĝin oni povas ignori: la lingvo ĉiam pli trovis lokon en la socio, nelaste dank' al la fondiĝo de SAT kaj la amaskursoj por laboristoj en tuta Eŭropo, kaj definitive ĉesis esti ignorebla ludaĵo EeP . bagatela, neglektinda, malgrava, sensignifa
- beloruse:
- якога можна ігнараваць, нязначны
- france:
- négligeable
- germane:
- unbedeutend, vernachlässigbar, unauffällig
neignorebla
- Tiel grava aŭ videbla, ke ĝin oni ne povas ignori: neignorebla kvanto [9]; la elstara, neignorebla nobleco de Ijob [10]; Eco ne neas, ke „la akcepto de la angla kiel vehikla lingvo“ estas neignorebla fakto [11]. elstara2, grava, maldiskreta, okulfrapa
9.
Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, La Blaga Blogo
10. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XXI
11. G. Macaoidh: Ĉu nova ŝanco por malfortaj lingvoj?, Monato, 2000/03, p. 23a
10. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XXI
11. G. Macaoidh: Ĉu nova ŝanco por malfortaj lingvoj?, Monato, 2000/03, p. 23a
- beloruse:
- якога нельга ігнараваць, істотны, значны
- france:
- impossible à ignorer
- germane:
- unübersehbar, beachtlich, auffällig