*silent/i

*silenti

(ntr)
1.
Ne paroli: estas tempo por silenti, kaj tempo por paroli [1]; la popolo silentis kaj nenion respondis [2]; homo prudenta silentas [3]; la kamparano eksilentis: li rimarkis la proksimiĝantan sekvantaron de la ministro [4]; se ne ĉeestas interpretanto, oni silentu en la eklezio [5]; silentu, ĝis mi finos! Iŝtar ! mastro elbabilis, gastoj ne silentos PrV ; kiu pri ŝtelo silentas, tiu ŝtelon konsentas PrV ; batanto povas argumenti, batato devas silenti PrV . VD:muta.
2.
Ne brui: la preĝejaj sonoriloj sonoris por festo kaj ĝojo, nur unu sonorilo silentis [6]; ĉiu venteto kvietiĝis, ĉiu birdo silentis [7]; la granda plumba pezilo atingis la plankon, kaj bum! ankaŭ la horloĝo eksilentis [8]; se silentas draŝejo, malpacas loĝejo PrV .
3.
(figure) Sin ne montri; ne plu efiki; halti: silentas nun ĉiu disput' religia [9]; vantaj senkaŭzaj gustoj naciaj devas en afero internacia […] absolute silenti [10]; la bendo abrupte silentis […] io teknike fuŝiĝis CKv ; kie regas la forto, tie rajto silentas PrV ; cent jarojn silentis kaj subite sin prezentis PrV ; kontraŭ nehavo eĉ juĝo silentas PrV .
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 3:7
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 18:36
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 11:12
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro II
5. La Nova Testamento, I. Korintanoj 14:28
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malnova preĝeja sonorilo
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de unu patrino
9. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
10. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
angle:
silent
beloruse:
маўчаць
bulgare:
мълча
ĉeĥe:
mlčet
ĉine:
沉默 [chénmò], 不出声 [bùchūshēng], 不出聲 [bùchūshēng]
france:
1. se taire 2. faire silence 3. se taire (fig. : cesser)
germane:
schweigen, still sein
hispane:
1. callarse
hungare:
1. hallgat 2. csendes, csendben van 3. hallgat
indonezie:
1. bungkam, diam 2. hening, lengang, senyap, sepi, sunyi, tenang
japane:
黙っている [だまっている], 口をつぐむ [くちをつぐむ], 静かにしている [しずかにしている], 音を立てない [おとをたてない], 休止している [きゅうししている]
nederlande:
zwijgen, stil zijn
perse:
ساکت بودن، سکوت کردن
pole:
być cicho, cichnąć, milczeć
ruse:
молчать
slovake:
mlčať, čušať
tibete:
ཁ་ཁར་སྡོད་
ukraine:
мовчати

silento

Stato de iu aŭ io, kiu silentas: kiam fariĝis granda silento, li parolis al ili en la Hebrea lingvo [11]; estis nokto, kaj ĉie regis silento [12]; sankta silento disvastiĝis en la arbaro [13]; momento da silento [14]; tomba silento regas super tiu urbo [15]; la silenton interrompis ekkrio IK ; silento kaj tondro alternis [16]; silento estas konsento PrV ; paca silento, ke ne blovas eĉ vento PrV ; parolo estas arĝento, oron similas silento PrV VD:kvieto, trankvilo
angle:
silence
beloruse:
маўчаньне, цішыня
ĉeĥe:
hud. pomlka, mlčení, silentium, ticho
france:
silence
germane:
Stille tomba ~o: Grabesstille. ~o estas konsento: Schweigen ist Zustimmung. parolo estas arĝento, oron similas ~o: Reden ist Silber, Schweigen ist Gold.
hispane:
silencio
hungare:
csend ~o estas konsento: a hallgatás fél beleegyezés. parolo estas arĝento, oron similas ~o: beszélni ezüst, hallgatni arany.
indonezie:
keheningan, kelengangan, kesenyapan, kesepian, kesunyian, ketenangan
itale:
silenzio
japane:
沈黙 [ちんもく], 無言 [むごん], 静寂 [しじま], 静けさ [しずけさ], 休止 [きゅうし]
nederlande:
stilte
nepale:
मौन
perse:
سکوت
pole:
cisza, bezruch, spokój
ruse:
молчание, тишина
slovake:
mlčanie
tibete:
ཁུ་སིམ་སིམ་
ukraine:
мовчання, тиша, спокій

silenta

Silentanta: mi estis muta kaj silenta, mi silentis eĉ pri bono [17]; originala infano, silenta kaj pensanta [18]; silentaj stellumaj noktoj [19]; la maro estas glata kiel spegulo kaj silenta [20]; silenta amo [21]; silenta interkonsento [22]; la malgranda estaĵo momenton ripozis en silenta feliĉo [23]; la silentaj fulmoj ekbrilis pli kaj pli malofte [24]; vi revenos? ree li kapklinis, meditante pri la signifo de tiu silenta promeso HsT ; kian sencon do havas ŝia silenta lukto por savi la saveblan HsT ? kvazaŭ silente komisiita […], mi vokas al ĉiuj [25]; akvo silenta subfosas la bordon PrV ; ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan PrV . VD:kvieta, mallaŭta
beloruse:
маўклівы, бязгучны, бязмоўны, бясшумны, нямоўчны, ціхі
ĉeĥe:
mlčící, tichý
ĉine:
寂静 [jìjìng], 寂靜 [jìjìng], 默 [mò], 默然 [mòrán], 寂 [jì], 静 [jìng], 靜 [jìng], 沉默 [chénmò], 噤 [jìn], 侐 [xù], 宓 [mì], 寂寂 [jíjí]
france:
silencieux
germane:
still ~a interkonsento: schweigende Übereinkunft. ~aj fulmoj: Wetterleuchten.
hispane:
silencioso
hungare:
csendes ~a interkonsento: hallgatólagos megállapodás.
indonezie:
diam, hening, lengang, senyap, sepi, sunyi, tenang
japane:
沈黙した [ちんもくした], 無言の [むごんの], 静かな [しずかな], 音を立てない [おとをたてない]
nederlande:
stil, stilzwijgend
perse:
ساکت، خاموش، بی‌صدا
pole:
cichy, głuchy
ruse:
молчаливый, безмолвный, бесшумный, тихий
slovake:
mlčiaci, tichý
tibete:
ཁུ་སིམ་པོ་
ukraine:
мовчазний, безмовний, безшумний, тихий

silentema

Preferanta, inklina silenti: ili ekamis la silenteman submajstron, kiu malmulte parolis, sed des pli multe laboris [26]; la pli juna frato estis pli silentema kaj tute fordonis sin al la libroj [27]; li fariĝis silentema kaj malfidema, li havis konfidon al neniu [28]; Brown, ĉiam iom silentema, ruĝiĝis kaj rigardis la aliajn timeme TAA ; pri sia persono li estis ĉiam silentema VivZam .
beloruse:
маўклівы
ĉeĥe:
mlčenlivý, málomluvný
ĉine:
沉默 [chénmò], 沉默寡言 [chénmòguǎyán], 无声无息 [wúshēngwúxī], 無聲無息 [wúshēngwúxī]
france:
discret (silencieux), taciturne
germane:
schweigsam
hispane:
discreto (silencioso)
hungare:
hallgatag
indonezie:
pendiam
japane:
無口な [むくちな], 寡黙な [かもくな]
nederlande:
zwijgzaam
perse:
کم‌حرف
pole:
małomówny, milkliwy, lubiący ciszę
ruse:
молчаливый
slovake:
mlčanlivý
ukraine:
мовчазний, мовчазливий, маломовний, неговіркий, безсловесний

silentigi

Devigi iun aŭ ion silenti: liajn gajajn ŝercojn kaj viglan babiladon nek la malsatojaroj nek la maljuneco povis silentigi HsT ; mallaŭtaj kaj rapide silentigataj ekridoj Marta ; mistero, silentigita tra eternaj tempoj [29]; vi silentigu la nesciadon de homoj malsaĝaj [30]; ŝi denove venkis sin mem, ŝi forpremis kaj silentigis la ŝin turmentantajn honton, Marta ; min silentigas via nuda glavo Ifigenio ; superrega kordoloro silentigis unu, kaj respekta kunsento la alian Iŝtar .
29. La Nova Testamento, Romanoj 16:25
30. La Nova Testamento, I. Petro 2:15
beloruse:
прымусіць маўчаць, заглушыць
ĉeĥe:
umlčet, zavřít někomu ústa
france:
faire taire, réduire au silence
germane:
zum Schweigen bringen
hispane:
silenciar, acallar, hacer callar
hungare:
elhallgattat, lecsendesít
indonezie:
membungkam, mendiamkan
japane:
黙らせる [だまらせる], 静めせる [しずめせる]
perse:
ساکت کردن
pole:
uciszać
ruse:
заставить замолчать, заглушить
slovake:
umlčať, utíšiť
ukraine:
змушувати замовкнути

prisilenti

(tr)
Ne paroli pri io: prisilenti sekreton, amon; prisilenti la fakton, ke […] Ret ; [ili] tute konscie prisilentas la kampanjon Metrop ; mi ne povas prisilenti tiun mian opinion VaK ; prisilenti la okazintaĵojn VaK . ANT:emfaziVD:malgravigi
beloruse:
замоўчваць
ĉeĥe:
pomlčet, zamlčet, zatajit
france:
passer sous silence, taire (quelque chose)
germane:
verschweigen
hispane:
callar
hungare:
elhallgat (vki előtt)
indonezie:
menutupi (suatu topik pembicaraan), tidak membahas
japane:
言わずに黙っている [いわずにだまっている]
nederlande:
verzwijgen
perse:
مسکوت گذاشتن، پنهان داشتن
pole:
przemilczać, zataić
ruse:
замалчивать
slovake:
zamlčať, zatajiť
ukraine:
замовчувати, затаювати

administraj notoj