proporcio
- 1.
-
Rilato de la grandoj de du aŭ pluraj aĵoj
inter si.
- a)
- Rilato de la partoj inter si kaj kun la tuto: skulptisto, kiu bone konis la proporciojn [1]; dudek centraj kolonoj havis po dek kvin paŝoj da ĉirkaŭo kaj kvar ĝis kvin etaĝojn da alto, la statuoj en la templo, ĉe la pilonoj, kaj ĉe la sankta lageto havis respondajn proporciojn [2]; tri virinpersonoj kaj unu laboranta viro ne estas bona proporcio en hejmo [3]; fragmenta studobjekto […] povas havi ian belecon en si mem, tamen, nur en […] proporcio kun la tuto, elsaltas ĝia vera arta valoro [4]; la publiko kutime ne analizas la enhavon kaj la formon: ĝi ne esploras la proporciojn de la parolado aŭ de ĝiaj partoj [5]; mi vole-nevole okulgustume pritaksadis la proporciojn de Ŝia korpo [6].
- b)
- Grandeco de objekto, rilate al alia analoga konsiderata kiel tipo aŭ normo: la speguloj ĉion pligrandigadis en nekredebla proporcio [7]; [ŝi] grandiĝis ĝis la gigantaj kaj tragediaj proporcioj de heroino en antikvaj epokoj [8]; liaj elspezoj prenis fantaziajn proporciojn [9]; vere kosmaj proporcioj [10].
- c)
- Grandeco de afero rilate al alia, kiu kreskas aŭ malkreskas samtempe kaj samgrade, kiel la unua: ĉiam devas esti proporcio inter risko kaj efiko [11]; la nombro de konkursantoj kaj la nombro de prezentitaj konkursaĵoj iom varias de jaro al jaro sed la proporcioj estas proksimume samaj [12].
- 2.
- [13]
Egalaĵo inter du algebraj
frakcioj:
`a//b=c//d`
estas proporcio
kun
termoj
`(a,b,c,d)`.
Rim.: Oni trovas en PV difinon pli vastan, kiu ebligas nomi proporcio egalaĵon inter frakcioj (geometria proporcio) aŭ du diferencoj (aritmetika proporcio). Tia uzo, ŝajne ne plu aktuala, rilatas kun la difino de aritmetika kaj geometria meznombroj (la koncerna meznombro estas la komuna meza termo de samspeca proporcio).
1.
Stellan Engholm: Al Torento, VI.
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IX
3. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
4. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
5. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
6. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Plendoj de Jozefo arestita
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
8. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvina
9. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Disaj vojoj
10. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Liriko
11. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Stefano fuĝas de la polico
12. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
13. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 8
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IX
3. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
4. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
5. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
6. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Plendoj de Jozefo arestita
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
8. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvina
9. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Disaj vojoj
10. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Liriko
11. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Stefano fuĝas de la polico
12. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
13. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 8
- angle:
- 2. proportion
- beloruse:
- прапорцыя
- ĉeĥe:
- poměr, proporce, úměra
- ĉine:
- 比例 [bǐlì], 比重 [bǐzhòng], 成比例 [chéngbǐlì]
- france:
- proportion
- germane:
- Proportion, Verhältnis 2. Verhältnisgleichung
- hispane:
- proporción
- hungare:
- arány
- japane:
- 割合 [わりあい], 釣合 [つりあい], 比率 [ひりつ], 比例 [ひれい]
- nederlande:
- 1. proportie, verhouding 2. evenredigheid
- pole:
- 1. proporcja 2. proporcja
- portugale:
- proporção
- ruse:
- пропорция
- slovake:
- pomer, úmernosť
- ukraine:
- пропорція, (спів)відношення, співрозмірність
proporcia
- 1.
- Havanta kun alia kvanto rilaton de proporcio: via taksado devas esti proporcia al […] [14]; al ĉiu homa estaĵo oni devas doni kvanton da rajtoj kaj rimedoj precize proporcian al la kvanto da devoj kaj respondeco Marta ; ĝuste tiu proporcia harmonio de ĉiuj partoj kaj partetoj perdigas al la detalo ĝian propran individuecon [15]; la longeco de la enkonduko devas esti proporcia al la longeco du la tuta parolado [16]; la balotoj plenumiĝis laŭ kombino de rekta elektado kaj proporcia reprezentado [17]; Nov-Zelando havas proporcian elektosistemon similan al tiu de Germanio [18].
- 2.
- Havanta idealajn proporciojn: ili aspektis kiel homoj, sed estis pli proporciaj [19]; la ne tre altkreska korpo estis perfekte proporcia [20]. belstatura
14.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 27:16
15. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
16. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
17. Igarasi Takeo: Koalicio kontuzita, Monato, 2000/09, p. 7
18. Monato, D. E. Rogers: Ĉefministro kivia, 2009
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
20. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 14
15. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
16. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
17. Igarasi Takeo: Koalicio kontuzita, Monato, 2000/09, p. 7
18. Monato, D. E. Rogers: Ĉefministro kivia, 2009
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
20. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 14
- beloruse:
- 1. прапарцыйны 2. з добрымі прапарцыямі, зграбны
- ĉeĥe:
- 1. alikvotní, proporcionální, proporční, úměrný
- ĉine:
- 1. 成比例 [chéngbǐlì]
- france:
- 1. proportionnel
- germane:
- 1. proportional 2. wohlproportioniert
- hispane:
- 1. proporcional
- hungare:
- 1. arányos
- japane:
- 釣り合いのとれた [つりあいのとれた], 比例した [ひれいした]
- nederlande:
- 1. evenredig
- pole:
- 1. proporcjonalny
- ruse:
- 1. пропорциональный
- slovake:
- 1. primeraný, úmerný
- ukraine:
- 1. пропорційний
proporcie al, proporcie kun
(prepoziciaĵo)
- En rilata, kunmezurita grando kun...: se restas ankoraŭ multe da jaroj, tiam proporcie al ili li redonu elaĉeton […] el la mono [21]; proporcie al la nekuraĝeco de la parolado aperas ankaŭ nekuraĝeco de propagando [22]; la kapablo de la homaro solvi problemojn kreskas proporcie al la grandeco de tiuj problemoj [23]; oni trovis malpli elvolviĝintan blankan substancon en la maldekstra cerbohemisfero proporcie kun la kvanto de aermalpuraĵoj ensorbitaj de la patrinoj [24]. laŭmezure kiel
21.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 25:51
22. Ivo Lapenna: Retoriko, Aldono
23. Monato, Zlatko Tišljar: Kroata ekonomikisto Mladen Staničić pri ekonomiaj alternativoj, 2014
24. Monato, Paulo Sérgio Viana: Malpura aero damaĝas infanan cerbon, 2015
22. Ivo Lapenna: Retoriko, Aldono
23. Monato, Zlatko Tišljar: Kroata ekonomikisto Mladen Staničić pri ekonomiaj alternativoj, 2014
24. Monato, Paulo Sérgio Viana: Malpura aero damaĝas infanan cerbon, 2015
- beloruse:
- прапарцыйна (чамусьці), у прапорцыі з (чымсьці)
- ĉine:
- 成比例 [chéngbǐlì]
- france:
- à proportion de, en fonction de
- germane:
- in gleichem Maße wie, im selben Verhältnis zu, proportional zu
- japane:
- ~に比例して [にひれいして], ~に釣り合って [につりあって]
- pole:
- proporcjonalnie do, proporcjonalnie z
malproporcia
- Malegala laŭ proporcio, malharmonia: aŭtaj kolizioj malproporcie mortigas infanojn [25]; pluraj malgrandaj ŝtatoj – pro la verkemo de tieaj korespondantoj – reprezentiĝas en Monato malproporcie al sia politika aŭ ekonomia graveco [26]; nenio estas pli ridinda ol la malproporcio inter ordinara, kelkfoje eĉ banala enhavo, kaj la emfazo de la voĉo [27].
25.
Arono kaj Karlina: Radio Verda,
RV192, 2012-06-12
26. Monato, Paul Gubbins: Nia lando-principo: ĉu silentigilo?, 2012
27. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
26. Monato, Paul Gubbins: Nia lando-principo: ĉu silentigilo?, 2012
27. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
- beloruse:
- непрапарцыйны
- france:
- déséquilibré, disproportionné
- germane:
- unverhältnismäßig, unproportional
- pole:
- nieproporcjonalny