staturo
- 1.
- Maniero sin teni kaj la figuro1 de homo en vertikala stara pozo: staturo de reĝino Marta ; delikata, kun nobla staturo kaj bela vizaĝo Marta ; bonstatura Marta ; mi ne silentos pri ĝiaj membroj, pri ĝia forto kaj bela staturo [1]; via staturo similas la palmotrunkon [2]; li (la Eternulo) ne havis staturon (= formon) nek belecon [3]; ŝi restis sur ĝia (de la ŝtuparo) supro kun sia belega staturo siluete kontraŭ la lumo el la vestiblo [4]; lia staturo de bele disvolvita altulo [5]. kompleksio, sinteno
- 2.
- Alteco1.a, kresko1: aldoni unu ulnon al sia staturo [6]; Jesuo progresis en saĝeco kaj staturo [7]; li estis malgranda je staturo [8].
- 3.
- (figure) Spirita grandeco, valoro de persono, homgrupo ktp: por montri finfine al la publiko la staturon de nia poeto Kalman Kalocsay, ni absolute bezonas represon de liaj ĉefaj poemoj [9].
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 41:12
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta Kanto 7:7
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 53:2
4. A. Conan Doyle, tr. Sten Johansson: Skandalo en Bohemujo, La aventuroj de Ŝerloko Holmso. Kaliningrado: Sezonoj, 2014
5. Johán Valano: Tien, Vieno:IEM, 1997
6. La Nova Testamento, S. Mateo 6:27
7. La Nova Testamento, S. Luko 2:52
8. La Nova Testamento, S. Luko 19:3
9. Humphrey TONKIN: Kelkaj pensoj pri Kalocsay, nica literatura revuo 7/2 (n-ro 38)
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta Kanto 7:7
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 53:2
4. A. Conan Doyle, tr. Sten Johansson: Skandalo en Bohemujo, La aventuroj de Ŝerloko Holmso. Kaliningrado: Sezonoj, 2014
5. Johán Valano: Tien, Vieno:IEM, 1997
6. La Nova Testamento, S. Mateo 6:27
7. La Nova Testamento, S. Luko 2:52
8. La Nova Testamento, S. Luko 19:3
9. Humphrey TONKIN: Kelkaj pensoj pri Kalocsay, nica literatura revuo 7/2 (n-ro 38)
- angle:
- 1stature
- beloruse:
- стан, постаць, фігура, рост bon~a: самавіты.
- ĉeĥe:
- postava, vzrůst
- ĉine:
- 个子 [gèzi], 個子 [gèzi], 身材 [shēncái], 侀 [xíng]
- france:
- prestance, 1stature
- germane:
- 1Statur, Größe, 1Gestalt bon~a: gut gebaut (Statur).
- hungare:
- termet
- japane:
- 身長 [しんちょう], 背丈 [せたけ]
- nederlande:
- postuur, lichaamsbouw
- pole:
- 1statura, 1postawa
- ruse:
- 1. 1осанка, 1стан, фигура, телосложение 2. рост 3. величина, масштаб (личности и т.п.), значимость
- slovake:
- postava, vzrast
- ukraine:
- стан, фіґура, постава, зріст, ріст
belstatura
- Havanta iom altan korpon kaj agrablajn proporciojn de membroj: la junulino estis belstatura [10]; vestita je parada uniformo, li estis belstatura kaj tre imponanta [11].
10.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 2:7
11. Ivan G. Ŝirjaev: Sen titolo, ĉapitro 18a
11. Ivan G. Ŝirjaev: Sen titolo, ĉapitro 18a
- beloruse:
- прыгожай постаці
- ĉeĥe:
- krásné postavy (adj.)
- ĉine:
- 風采 [fēngcǎi], 风采 [fēngcǎi], 貌美 [màoměi] 勻稱 [yúnchèn], 匀称 [yúnchèn]
- france:
- qui a de l'allure, de belle prestance
- germane:
- wohlstatuiert, wohlgestaltet
- hungare:
- deli, délceg, szép termetű>
- japane:
- すらりと背の高い [すらりとせのたかい]
- ruse:
- статный
- slovake:
- krásnej postavy