*alt/a PV

*alta

1.
Granda laŭ la dimensio alto; havanta difinitan grandon laŭ tiu dimensio: alta arbo, monto, turo; altaj ŝtupoj [1]; tiuj urboj estis fortikigitaj per alta muro [2]; staris en vico ses virgulinoj, ĉiu unu kapon malpli alta ol la antaŭa [3]; rokaj muroj tie staris alte [4]; la neĝo kuŝis ekstere tiel alte [5]; la akvo fariĝis ankoraŭ pli alta kaj atingis lian buŝon [6]; vi estas ne la unua fripono, kiu forgesis pri la alta pendingo [7]; la doktoro eniris en altan kaj longan salonon FdO ; muro pli alta ol la homa kresko [8]; altan arbon batas la fulmo PrV .
2.
Troviĝanta je granda distanco super la tero: altaj nuboj; li supreniris alten [9]; ili grimpis sur la supron […] ĝis la alta kapelo [10]; larĝa ŝtuparo […] kondukis al la pli alta etaĝo de la konstruaĵo Marta ; la luno estis grandega nokta lampo, alte supre [11].
3.
(figure) Granda laŭ metafora senco; nobla, supera: alta frekvenco, pezo, prezo; alta penso, sento, celo, lernejo, ofico, rango, ŝato, saĝo; tro malvarme, la temperaturo devas esti almenaŭ ses gradojn pli alta Marta ; plej alta feliĉo [12]; la tutan nian altan kulturon kaj civilizacion ni dankas nur al […] la posedado de lingvo, kiu ebligis al ni la interŝanĝadon de pensoj [13]; [ili] aprobas la ideon en la plej alta grado [14]; la pli altaj klasoj de la societo [15]; per la trono mi estos pli alta ol vi [16]; ni plej respekte salutas vian altan reprezentanton, Lian Reĝan Moŝton [17]; mi sentas la deziron faciligi la koron per ia preĝo […] al iu plej alta forto kaj alvoki ĝian […] benon [18]; ni sendu […] nian dankon al nia alta protektanto [19]; la alta literatura lingvo […] uzas multe da esprimoj ne ekzistantaj en la ĉiutaga vivo Marta ; la plej alta bono, pri kiu al malriĉa virino estas permesite revi Marta ; la magazeno de la juvelisto estis nur stacio sur la vojo al lokoj pli altaj kaj pli profitaj Marta ; mi simple vidis en li homon kleran, grandmondan, homon de pli alta tono [20]; ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo PrV ; de rigardo tro alta (direktata alten) malsaniĝas la okulo PrV ; en plej alta mizero al Dio esperu PrV .
4.
MUZ Enhavanta multajn vibrojn en difinita tempodaŭro, altfrekvenca, akuta3: eksonis alta voĉo el la najbara ĉambro [21]; [iuj] parolantoj komencas ĉiun frazon per malpli alta tono kaj finas ĝin per la plej alta [22].
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 9:13
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 3:5
3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fiŝkaptisto kaj lia edzino
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
6. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Kamarado Gaja
7. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIV
9. La Nova Testamento, Al la Efesanoj 4:8
10. Władysław Reymont, trad. Kazimierz Bein: La Lasta, La Lasta
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
12. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
13. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, II
14. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Nefermita letero al s-ro de Beaufront.
15. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, V
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 41:40
17. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
18. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
19. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
20. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria
21. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XIII
22. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
afrikanse:
hoë
albane:
i lartë
amhare:
ከፍተኛ
angle:
1. tall 2. high 3. high, lofty 4. high, alto
arabe:
ارتفاع
armene:
բարձր
azerbajĝane:
yüksək
beloruse:
высокі
bengale:
উচ্চ
birme:
မြင့်သော
bosne:
visok
bulgare:
висок
ĉeĥe:
vysoký
ĉine:
1. [cuó], 嶒 [céng] 3. [cuó], 嶒 [céng]
dane:
høj
estone:
kõrge
eŭske:
handiko
filipine:
mataas
finne:
korkea (sävel) 1. korkea, pitkä (ihminen, puu) 2. korkea(lla oleva), ylä- 3. suuri, korkea
france:
élevé (haut), haut
galege:
alta
germane:
hoch
guĝarate:
ઉચ્ચ
haitie:
segondè
hebree:
ℷבוה
hinde:
उच्च
hispane:
alto, alta
igbe:
elu
indonezie:
tinggi
irlande:
ard
islande:
hár
itale:
1. alto 2. alto 3. alto 4. alto, acuto
japane:
高い [たかい]
jave:
dhuwur
jide:
הויך
jorube:
ga
kanare:
ಹೆಚ್ಚಿನ
kartvele:
მაღალი
kazaĥe:
биік
kimre:
uchel
kirgize:
бийик
kmere:
ខ្ពស់
koree:
높은
korsike:
altu
kose:
phezulu
kroate:
visoka
kurde:
bilind
latine:
princeps
latve:
augsta
laŭe:
ສູງ
litove:
aukštas
makedone:
висок
malagase:
avo
malaje:
tinggi
malajalame:
ഉയര്ന്ന
malte:
għolja
maorie:
tiketike
marate:
उच्च
monge:
siab
mongole:
өндөр
nederlande:
hoog
nepale:
उच्च
njanĝe:
mkulu
okcidentfrise:
heech
panĝabe:
ਉੱਚ
paŝtue:
د لوړ
pole:
wysoki
portugale:
alto, elevado
ruande:
muremure
ruse:
высокий
samoe:
maualuga
sinde:
تيز
sinhale:
ඉහළ
skotgaele:
àrd
slovake:
vysoký
slovene:
visoka
somale:
sare
ŝone:
yakakwirira
sote:
phahameng
sunde:
luhur
svede:
hög
taĝike:
баланд
taje:
สูง
tamile:
உயர்
tatare:
биек
telugue:
అధిక
tibete:
རིང་པོ་
tokipone:
sewi, suli
turke:
yüksek
ukraine:
високий
urdue:
اعلی
uzbeke:
baland
vjetname:
cao

alto

1.
Vertikala dimensio de objekto: tricent ulnoj estu la longo de la arkeo, kvindek ulnoj ĝia larĝo, kaj tridek ulnoj ĝia alto [23]; ciferŝlosa ujo estis fiksita enmure je la alto de l’ ŝultroj [24]; la pejzaĝo rave ŝanĝiĝis kun la alto [25]; la indianoj ĉiam pendigis viandon je certa alto sur arboj [26]; la planko niaflanke de la tablo estas iom pli alta, Tio donos al la vendistoj iom pli da alto [27].
2.
Pozicio konsiderinde super la normala nivelo; alteco2: monedoj velantaj en la alto [28]; rajde sur cervo descendas el la altoj kuriero [29]; la komencaj grandaj literoj saltas en la alton [30].
3.
MATPIV1
a)
(de triangulo) Ortanto al latero de ĝi, trairanta la kontraŭan verticon; alternative: la streko kunliganta tiun verticon kaj la sekcopunkton de la ortanto kun la latero; la longo de tiu streko: piedo de alto (la intersekco de la alto kun la latero, al kiu ĝi estas orta); la tri altoj de triangulo havas unu komunan punkton; areo de triangulo egalas al duono de la produto de unu ĝia latero per la responda alto.

Bedaŭrinde la vektorgrafiko ne povas montriĝi!

altoj de triangulo
b)
(de trapezoparalelogramo) Ĉiu streko orte kunliganta punktojn de du paralelaj lateroj; la longo de tia streko: areo de paralelogramo egalas al la produto de unu ĝia bazo per la responda alto.
angle:
1. height 2. heights 3. altitude
beloruse:
вышыня
bulgare:
височина
ĉeĥe:
výška (něčeho)
ĉine:
1. 水准 [shuǐzhǔn], 水準 [shuǐzhǔn]
finne:
korkeus, pituus (pystysuunnassa)
france:
1. hauteur (dimension verticale), taille (hauteur) 3. hauteur (géom.)
germane:
Höhe
hebree:
ℷובה 3. ניצב (בהנדסה)
hispane:
altura
indonezie:
ketinggian
itale:
altezza
japane:
高さ [たかさ], 身長 [しんちょう]
nederlande:
hoogte 3.a hoogte (v.e.hoek)
pole:
wysokość
portugale:
altura
ruse:
высота
slovake:
výška
taje:
ความสูง
tibete:
མཐོ་ཚད་
tokipone:
sewi
ukraine:
висота

*altaĵo

GEOG Loko konsiderinde levita super normala ternivelo, monteto: tiu ĉi granda altaĵo ne estas natura monto [31]; Balak […] surkondukis lin sur la altaĵojn de Baal [32]; hodiaŭ la popolo alportas buĉoferon sur la altaĵo [33]; ĉasistoj saltas ĉirkaŭ la altaĵo kaj gardas ĉiujn elirojn [34]; ligna kruco tie sur la altaĵo [35]; jen sur la deklivo de altaĵo sin montris fine la malgranda kamparo [36]; klifforma altaĵo tiel proksime al la abismo, ke multaj certe sentus kapturniĝon [37]; (figure) la infaneco havas siajn lumajn altaĵojn, kies radioj poste lumas tra la tuta vivo [38]. SUB:akropolo, altebenaĵo, klifo, kresto3.a, telo
angle:
elevation, heights
beloruse:
узвышша, узгорак
bulgare:
възвишение
ĉine:
[gǎng], 崗 [gǎng]
finne:
korkea paikka, kukkula, mäki
france:
hauteur (lieu élevé)
germane:
Anhöhe
hebree:
רמה
hispane:
lugar alto, cerro, elevación del terreno
indonezie:
bukit
itale:
altura
japane:
高所 [こうしょ], 丘 [つかさ]
nederlande:
hoogte
pole:
wyżyna, wzniesienie, pagórek
portugale:
alto, montículo, colina
rumane:
deal
ruse:
возвышенность, высота
slovake:
vysočina
svede:
höjd, kulle
taje:
สถานที่สูง, ภูเขา

altaĵeto

GEOG Malgranda altaĵo: sur la tomba altaĵeto estas starigataj gardistoj [39]; ili rimarkis kolonon de fumo, leviĝantan malantaŭ herbokovrita altaĵeto [40]; ili proksimiĝis al sia hejmo sur la altaĵeto [41]; [li] sekvis la malnovan skispuron, kiu estis kaprice kurba kaj surgrimpis multajn altaĵetojn [42].
angle:
elevation, hill
beloruse:
узгорачак, пагорачак, бугор
ĉine:
地层升高 [dìcéngshēnggāo], 地層升高 [dìcéngshēnggāo], 丘 [qiū], 土地升高 [tǔdìshēnggāo]
france:
butte
germane:
Erhebung, Huckel, Hügel
hispane:
montículo, colina, banco de arena
indonezie:
bukit
taje:
ภูเขาเตี้ย, เนิน

*alteco

1.
Eco de tio, kio estas alta; alto1, mezuro de tiu eco: alteco de prezo, muzika noto, de socia pozicio; la alteco de tiu monto ne estas tre granda [43]; la alteco de la voĉo dependas de la nombro de vibroj en sekundo [44]; bone videbla pro sia alteco [45]; du bienoj tie troviĝis en ĉirkaŭ 1300-metra alteco [46]; strataj lanternoj, kies malklara brilo ne atingis la altecon de ŝia fenestro Marta .
a)
Alto1 de estulo (homo, besto, vegetalo): lia alteco estis ses ulnoj kaj unu manlarĝo [47]. Eniris viro, kies alteco apenaŭ malsuperis ses futojn kaj duonon [48]. SIN:kresko1, staturo
b)
(figure) Nobla karaktero de io: mi povos trovi en mi sufiĉe da dankemo, por min altigi ĝis la alteco de tia sindono [49].
2.
Alta loko; alto2 grandegaj korpoj de la nuboj rulfalis de la alteco Lasta .
43. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 35
44. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
45. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 19:11
46. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Sepa promenado
47. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 17:4
48. A. Conan Doyle, tr. Sten Johansson: Skandalo en Bohemujo, La aventuroj de Ŝerloko Holmso. Kaliningrado: Sezonoj, 2014
49. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua
angle:
height, altitude
beloruse:
вышыня
bulgare:
височина
ĉeĥe:
výška (něčeho)
ĉine:
1. 水准 [shuǐzhǔn], 水準 [shuǐzhǔn]
finne:
korkeus (ominaisuus), pituus (ominaisuus)
france:
1. hauteur (fait d'être haut)
germane:
Höhe
hebree:
ℷובה
hispane:
altura, altitud
indonezie:
ketinggian
itale:
altezza
japane:
高さ [たかさ], 高度 [こうど]
nederlande:
hoogte
pole:
wysokość
portugale:
altura, altitude, eminêencia
ruse:
высота 1.a рост 1.b возвышенность (чувств и т.п.)
slovake:
výška
taje:
ความสูง
ukraine:
висота

altigi

(tr)
1.
Levi, superigi: por bone lin vidigi al la du amikinoj, ŝi altigis la novnaskiston [50]; la dukino […] povu ĉiam altigi la frunton, kaj ne ruĝiĝu pro sia estinteco [51]; taŭge altigi aŭ malaltigi la voĉon [52]; altigi sin al la balkono [53]; ni eĉ altigos la plafonon por doni vojon [54].
2.
(figure) la inĝeniero […] faras sian plej bonan, por altigi la vaporpremon [55]; iom altigi la kotizojn [56]; tio altigas la suman nombron al ĉ. 1100 [57]; altigi sian kulturan nivelon [58]; altigi ĝenerale la nivelon de instruado [59]; (figure) fariĝo okazis, kiu ĝis supermezureco altigis la ĝeneralan miregon [60]; (figure) mi altigis vin el inter la popolo kaj faris vin princo super Mia popolo Izrael [61].
afrikanse:
verhoog
albane:
të rritur
amhare:
አሳድግ
angle:
raise, elevate
arabe:
رفع
armene:
բարձրացնել
azerbajĝane:
qaldırmaq
beloruse:
узвысіць, павысіць
bengale:
বাড়াতে
birme:
မြှင့်တင်
bosne:
podizanje
bulgare:
повишавам
ĉeĥe:
zvýšit
ĉine:
1. 吊起 [diàoqǐ], 升运 [shēngyùn], 升運 [shēngyùn], 催谷 [cuīgǔ]
dane:
hæve
estone:
tõsta
eŭske:
goratzen
filipine:
taasan
finne:
korottaa, nostaa, ylentää
france:
élever (hausser), hausser, rehausser
galege:
levantar
germane:
erhöhen, anheben, lupfen [sudgermane] erhöhen, anheben, erhöhen, anheben 1. hochheben
guĝarate:
એકત્ર
haitie:
ogmante
haŭse:
ta da
hebree:
להℷביה \ℷבה \, להרים \רום \, להעלות \עלה \
hinde:
उठाना
hispane:
elevar, alzar, levantar, realzar, subir
igbe:
bulie
indonezie:
mengangkat, menaikkan meninggikan, mengangkat, menaikkan
irlande:
ardú
islande:
hækka
itale:
alzare, rialzare, elevare
japane:
上げる [あげる]
jave:
mundhakaken
jide:
כאַפּן
jorube:
kanare:
ಹೆಚ್ಚಿಸಲು
kartvele:
ამაღლება
kazaĥe:
көтеру
kimre:
codi
kirgize:
көтөрүү
kmere:
បង្កើន
koree:
인상
korsike:
addivà
kose:
ukunyusa
kroate:
podizanje
kurde:
bilindkirin
latine:
resuscitabo
latve:
paaugstināt
laŭe:
ຍົກສູງບົດບາດ
litove:
pakelti
makedone:
подигне
malagase:
atsangano
malaje:
meningkatkan
malajalame:
ഉളവാക്കുവാൻ
malte:
jgħollu
maorie:
whakaara
marate:
बढती
monge:
tsa
mongole:
өсөлт
nederlande:
verhogen
nepale:
हुर्काउन
njanĝe:
kwezani
okcidentfrise:
opslach
panĝabe:
ਚੁੱਕਣ
paŝtue:
د لوړولو
pole:
podnosić, wznosić, podwyższać, wywyższać
portugale:
elevar, altear
ruande:
kuzamura
ruse:
повышать, повысить
samoe:
siʻi
sinde:
اٿي
sinhale:
මතු
skotgaele:
thogail
slovake:
zvýšiť, povýšiť
slovene:
dvigniti
somale:
kor u
ŝone:
simudza
sote:
phahamisa
sunde:
ngangkat
svahile:
kuongeza
svede:
höja
taĝike:
баланд бардоштани
taje:
ทำให้สูง
tamile:
உயர்த்த
tatare:
күтәрү
telugue:
పెంచడానికి
tibete:
བསླངས་
ukraine:
підняти
urdue:
بلند
uzbeke:
oshirish
vjetname:
nâng cao
zulue:
iphakamisa

altiĝi

(ntr)
Iĝi alta, supreniri, leviĝi: tiu mirinda Furka’a vojo […] altiĝas zigzage ĝis la samnoma intermonto [62]; mi iris al la kaverno kun lumegoj kaprograsaj, kaj atinginte la finiĝon, mi eltrovis, ke la tegmento altiĝas 12 metrojn [63]; ĝenerala altiĝo de la kostoj [64]; dank' al la lingvo ni tiel altiĝis super la bestoj [65]; li dediĉis al la du orfinoj […] kulton, kiu altiĝis ĝis adorado [66].
angle:
rise, gain altitude
beloruse:
узвышацца, павышацца, уздымацца
france:
s'élever
germane:
sich erhöhen, sich erheben
hebree:
לעלות
indonezie:
meninggi, menaik
ukraine:
підвищуватися, підніматися

* malalta

1.
Negranda de supro ĝis malsupro: la altranguloj malalte kliniĝis [67]; vasta vinberkreskaĵo kun malalta trunko [68]; malalta abia arbaro [69]; la pordo estis tiel malalta, ke la loĝantoj povis traŝovi sin […] nur rampante [70]; kresko estis malalta-dika (kp malsvelta, plumpa) [71]; malalta reliefo (bareliefo).
2.
Je negranda distanco super la tero aŭ eĉ sub la normala nivelo: sikomoroj sur malaltaj lokoj [72]; la malalta parto de la urbo [73]; en la malalta kelo loĝis malriĉa, malsana knabo [74]; sunradio […] enbrilis tra la malalta fenestro [75]; la plej malaltaj kampoj estis superverŝitaj, de la pli altaj oni rapide kolektis linon [76].
3.
(figure) Malgranda, malsupra laŭ valorskalo: malalta prezo [77]; landoj kie oni perlaboras malaltan salajron [78]; malgraŭ sia malalta popola deveno, li okupis gravan postenon [79]; reprezentantoj de pli malaltaj klasoj [80]; relative malalta temperaturo [81]. VD:humila
4.
MUZ Kun malrapidaj vibroj, ne granda frekvenco, basa: lia voĉo estis tiom malalta, ke je kelkaj vortoj ĝi sinkis en la raŭkon [82]; parolante publike, [li] komencas ĉiun frazon per iu malalta tono, altigas la voĉon ĝis la mezo de la frazo kaj malaltigas ĝin denove ĉe la fino [83].
afrikanse:
lae
albane:
ulët
amhare:
ዝቅተኛ
angle:
low
arabe:
منخفض
armene:
ցածր
azerbajĝane:
aşağı
beloruse:
нізкі
bengale:
কম
birme:
နိမ့်ကျ
bosne:
niska
bulgare:
нисък
ĉeĥe:
nízký
ĉine:
1. 使平整 [shǐpíngzhěng] 3. 下等 [xiàděng], 低微 [dīwēi] 4. 低調 [dīdiào], 低调 [dīdiào]
dane:
lav
estone:
madal
eŭske:
txikia
filipine:
mababa
finne:
matala (ei korkea), alhainen, ala-
france:
bas
galege:
baixo
germane:
tief 1. flach 2. niedrig 3. niedrig
guĝarate:
ઓછી
haitie:
ki ba
hinde:
कम
hispane:
bajo, baja 4. grave (nota)
igbe:
ala
indonezie:
pendek, rendah
irlande:
íseal
islande:
lágt
itale:
2. basso 3. basso 4. grave (di suono)
japane:
低い [ひくい]
jave:
kurang
jide:
נידעריק
jorube:
kekere
kanare:
ಕಡಿಮೆ
kartvele:
დაბალი
katalune:
baix
kazaĥe:
төмен
kimre:
isel
kirgize:
төмөн
kmere:
ទាប
koree:
낮은
korsike:
suttana
kose:
phantsi
kroate:
niska
kurde:
nizm
latine:
humilis
latve:
zems
laŭe:
ຕ່ໍາ
litove:
žemas
makedone:
ниска
malagase:
ambany
malaje:
rendah
malajalame:
കുറഞ്ഞ
malte:
baxxa
maorie:
iti
marate:
शोधा
monge:
tsawg
mongole:
бага
nepale:
कम
njanĝe:
otsika
okcidentfrise:
leech
okcitane:
bas
panĝabe:
ਖੋਜੋ
paŝtue:
ټيټ
pole:
1. niski, mały 2. niski 3. niski, mały 4. niski
ruande:
hasi
rumane:
jos, scund
ruse:
низкий
samoe:
maulalo
sinde:
گهٽ
sinhale:
අඩු
skotgaele:
ìosal
slovake:
nízky
slovene:
nizka
somale:
hooseeyo
ŝone:
yakaderera
sote:
tlaase
sunde:
handap
svahile:
chini
taĝike:
паст
taje:
เตี้ย 4. ต่ำ
tamile:
குறைந்த
tatare:
түбән
telugue:
తక్కువ
tibete:
ཐུང་ཐུང་
tokipone:
lili
ukraine:
низький
urdue:
کم
uzbeke:
past
vjetname:
thấp
zulue:
ongaphakeme

malaltigi

(tr)
Mallevi, malsuperigi: dikigo, kursivigo, altigo kaj malaltigo ktp (pri tekstaranĝo) [84]; (figure) la malvirtulojn Li malaltigas ĝis la tero [85]; mi havas tro da malhumileco por min malaltigi por profito [86]; malaltigi la elspezojn [87]; malaltigi la voĉon [88]; malaltigi riskojn [89]. VD:humiligi, redukti1
84. Monato, 1995:5
85. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 147:6
86. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Oka
87. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Sukceso en la ĝenerala voĉdono (Michael Boris Mandirola)
88. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
89. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Scienco
angle:
lower
beloruse:
зьніжаць, паніжаць, памяншаць
bulgare:
понижавам
ĉeĥe:
snížit
ĉine:
使丟臉 [shǐdiūliǎn], 使丢脸 [shǐdiūliǎn], 使蒙羞 [shǐméngxiū], 使降級 [shǐjiàngjí], 使降级 [shǐjiàngjí], 侮慢 [wǔmàn]
finne:
alentaa, laskea, madaltaa
france:
abaisser
germane:
senken, verringern, erniedrigen
hispane:
bajar, reducir
indonezie:
menurunkan merendahkan, menurunkan, memendekkan
itale:
abbassare, ribassare
pole:
zmniejszać, zniżać, obniżać, poniżać
ruse:
понизить, снизить, принизить
slovake:
zmenšiť, znížiť
taje:
ทำให้เตี้ย, ทำให้ต่ำ
ukraine:
знижувати, понижувати

malaltiĝi

(ntr)
Iĝi malalta, suben iri, malleviĝi: la muroj de la koridoro malaltiĝas [90]; li sciis, ke se li vendos siajn verkojn tro rapide, ilia valoro malaltiĝos [91]; (figure) kia malaltiĝo! pensis la scienculo, ke mi devas lin respekti kiel sinjoron kaj li kun mi parolas tute senceremonie! [92]; Ŝi malaltiĝis al pekulo, kiun // Per ĉio la naturo ja malbenis! Hamlet ; la maro rapide malaltiĝis [93]; la temperaturo malaltiĝis ĝis 7-8 gradoj Metrop . VD:fali, sinki
angle:
fall, lose altitude
beloruse:
зьніжацца, паніжацца, памяншацца
france:
s'abaisser
germane:
fallen, sich erniedrigen, sich verringern, reduzieren
indonezie:
merendah, memendek, menurun

administraj notoj

pri ~eco 1.:
       PIV1 donas du fakajn variojn de tiu senco: geografian (alto
       super certa nivelo) kaj astronomian (=altitudo, t.e. angulo).
       [MB]
     
pri ~eco 1.:
       Por la astronomia senco, la terminoj "altangulo"
       (ankaŭ PIVa) kaj "altitudo" bone anstataŭas ĝin
       [HJ]
     
pri ~eco 1.:
       Male al tio, kion mi faris ĉe "longeco" kaj
       "larĝeco" mi ne emas meti indikon ARK (ĉe la senco alto 'dimensio'), ĉar mi
       dubas, ĉu la lingvo vere same evoluis kun "alteco".
       [MB]