akuta
- 1.
- [1] (pri angulo) Malpli granda ol orto: ajna triangulo havas almenaŭ du akutajn angulojn; la finna stilo prezentiĝas per rektaj linioj, akutaj anguloj [2]; aŭtante al Monto Baruna […], la rubo kiu okupas la tutan ŝoseon devigas iri laŭ angulo tiel akuta, pli ol harpingla, fakte, ke oni devas multe manovri [3]. akra1.bobtuza, malakuta
- 2.
- (pri malsano) Prezentanta fortajn simptomojn, rapide graviĝanta: li suferas akutan ftizon; tiu [malsano] neniam eksplodus per akutaj simptomoj sen malutilaj perfortagoj [4]; Sever-Akuta Respira Sindromo [5]; „haaaa!“, kriis la usonano, sentante akutan doloron ĉe la maleolo [6]. kronikaakra2.b, subita
- 3.
-
En lingvoj kun muzika aŭ tona
akcento,
karakterizanta sonojn prononcatajn en relative pli alta
aŭ altiĝanta tono:
akuta vokalo;
akuta tono;
akuta intonacio.
Rim. 1: Malnovgrekaj gramatikistoj elpensis la manieron marki la akutan akcenton per speciala diakritilo (la dekstra korno); en kelkaj lingvoj oni uzas la misterminon „akuta akcento“ por nomi la samforman supersignon ankaŭ por la okazoj, kie temas nek pri akcento, nek pri tono. Tio estas evitinda en Esperanto.Rim. 2: En lingvoscienco la termino „akuta“ estas uzata tre diverse kaj konfuze; ekzemple la historia akuta akcento en la lingvo litova ŝanĝiĝis en sian malon; simile, en la sveda oni nomas „akuta“ postakcentan tonon relative pli malaltan, ktp.
- 4.
- (evitinde) (malofte) Akra3: akutaj krioj de la anoncistoj [7]; la policano ĉuis, kun akuta atento al la vizaĝesprimo de la alia [8]. penetra2
1.
Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 26
2. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, V. Pri unueco kaj lukto, kaj ankaŭ pri „tipeco de l’ disdivido“
3. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 30
4. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekunua Ĉapitro
5. Monato, Stefan Maul: Propagando danĝera, 2003
6. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 19
7. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 16
8. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 5
2. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, V. Pri unueco kaj lukto, kaj ankaŭ pri „tipeco de l’ disdivido“
3. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 30
4. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekunua Ĉapitro
5. Monato, Stefan Maul: Propagando danĝera, 2003
6. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 19
7. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 16
8. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 5
- angle:
- 1. acute 2. acute 3. penetrating
- beloruse:
- 1. востры 2. востры 3. рэзкі
- ĉeĥe:
- akutní, ostrý, prudký
- ĉine:
- 1. 八字形 [bāzìxíng] 2. 急 [jí]
- france:
- 1. (angle) aigu 2. aigu, virulent 3. aigu
- germane:
- 1. spitz 2. akut 3. betont
- hebree:
- חד, חמור, חריף
- hispane:
- 1. agudo 2. agudo 3. agudo
- hungare:
- 1. hegyes- (szög) 2. heveny, akut 3. éles
- japane:
- 鋭角の [えいかくの], 急性の [きゅうせいの], 高音の [こうおんの]
- nederlande:
- 1. scherp 2. acuut 3. scherp
- pole:
- 1. (kąt) ostry 2. ostry 3. ostry
- portugale:
- 1. agudo 2. agudo 3. agudo
- rumane:
- 1. unghiul de ascuțire 2. ascuțit 3. ascuțit
- ruse:
- 1. острый 2. острый 3. акутовый
- slovake:
- ostrý, prudký, akútny, prudký 1. ostrý 2. akútny
- ukraine:
- гострий
malakuta
- angle:
- obtuse
- beloruse:
- тупы
- ĉeĥe:
- nejasný, nezřetelný, tupý
- ĉine:
- 不尖 [bùjiān], 不利 [bùlì]
- france:
- émoussé, obtus (angle) obtus
- germane:
- stumpf
- hungare:
- tompa- (szög)
- japane:
- 鈍角の [どんかくの]
- nederlande:
- stomp
- pole:
- (kąt) rozwarty
- portugale:
- obtuso
- rumane:
- unghi obtuz
- ruse:
- тупой
- slovake:
- nejasný, nezreteľný, tupý
- ukraine:
- тупий (про кут), глухий (про звук і т.п.)
administraj notoj
mal~a:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.